Eventado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dresrajda ĉevalo ĉe la plilongigita troto

Eventado laŭ la gramatiko de Esperanto povus esti iu ajn (organizado aŭ partoprenado en) serio de eventoj, sed, ĉar tiu vorto en tiom ĝenerala senco ĝis nun ne uziĝis en la esperanta literaturo aŭ gazetaro, kutime specife ligiĝas al faka lingvaĵo de rajdado: Tie, ĝi - laŭ la angla termino eventing - estas konkurso de rajdado kie ununura ĉevalo kaj rajdanto kombinas kaj konkuras kontraŭ aliaj konkurantoj trans la tri disciplinoj de dresrajdo, transterena rajdado, kaj ĉevalsaltado. Alia nomo, kvankam pli longa kaj tiel lingve pli malpraktika, estus kompleta ĉevala konkurso laŭ traduko el la romanidaj lingvoj. Ĉi tiu konkurso havas siajn radikojn en ampleksa testo en kavalerio kiu postulis majstradon de pluraj specoj de rajdado.

La konkurado povas esti aranĝita kiel unu-diurna eventado ("1DE"), kie ĉiuj tri okazaĵoj estas kompletigitaj en unu tago (dresrajdo, sekvita per ĉevalsaltado kaj tiam la transterena fazo) aŭ tri-diurna eventado ("3DE"), kiu sincere dirite nun ofte okazas dum kvar tagoj, kun dresrajdo en la unuaj du tagoj, sekvita per transterena rajdado la venontan tagon kaj tiam ĉevalsaltado en la fina tago.

ĉevalsaltado, ĉe tritaga eventado

Eventado antaŭe estis konata kiel Kombina Trejnado, kaj la nomo daŭre uzatas en multaj pli malgrandaj rajdaj organizaĵoj. La esprimo "Kombina Trejnado" foje estas konfuzita kun la esprimo "Kombina Testo", kiu rilatas al kombinaĵo de nur du el la fazoj, plej ofte dresado kaj ĉevalsaltado.

Gravas elstarigi, ke eventado estas unu el la oficialaj rajdaj disciplinoj en la someraj olimpikoj.