Troto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Troto de ĉevalo kun rajdantino (animacio).
Troto de ĉevalo

Ĉe kelkaj kvarpieduloj, la trototrotado estas irmaniero saltanta, simetria, laŭ du similaj tempoj. Tiu irmaniero korespondas al ĉirkaŭ 14 kilometroj por horo kaze de rajdata ĉevalo. La trotado estas irmaniero dutempa kies mekanismo konsistas el la jenaj du tempoj:

  • La unua tempo korespondas al diagonala dupieda sinteno (por ekzemplo antaŭa dekstra kaj malantaŭa maldekstra enaere) plus momento de pelado.
  • La dua tempo korespondas al la alia diagonala dupieda sinteno (antaŭa maldekstra kaj malantaŭa dekstra enaere) plus momento de pelado.
Etapo de trotado: neniu kruro tuŝas la grundon.

En la kazo de kelkaj ĉevaloj, la pelado estas tiom povega ke dum kelkaj momentoj la animalo havas siajn kvar krurojn sen tuŝi la grundon. Oni klopodas fortan pendigon enaere dum trotado fare de la dresrajdo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mekanismo de trotado (Atlaso de la metodo de la alta skolo de Raabe)