Bento de Góis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bento de Goes)
Bento de Góis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1562 (1562-01-01)
en Vila Franca do Campo
Morto 11-an de aprilo 1607 (1607-04-11) (45-jaraĝa)
en Suzhou District, Dinastio Ming
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • misiisto • vojaĝisto
vdr

Bento de Góis (Vila Franca do Campo, fino de julio 1562Suĝoŭo, 11a de aprilo 1607 estis jezuito kaj esploristo kiu elstaris pro sia veturo surtere inter Goa (Hindio) kaj Suĝoŭo (Ĉinio).[1] Li estis la unua eŭropano kiu trairis la surteran vojon el Hindio al Ĉinio, tra Centra Azio. Lia veturado, unu el la plej grandaj esploroj de la historio de la homaro, pruvis, ke la regno Katajo kaj Ĉinio estas samo, kio esence ŝanĝis la rigardon al la mondo liaepoke, kiam la komercaj rilatoj inter Azio kaj Eŭropo estis jam intensaj dum tiu periodo.[2][3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia oficiala nomo estis Luís Gonçalves. Li soldaditiĝis estante 20-jaraĝa, kaj estis sendita en 1583 al Barato.[1]

Laŭ legendo, li faris bohemian vivon ĝis pro vizio decidis eniri en la ordeno de Jezuitoj en februaro 1584, en Goa. Du jarojn poste, li lasis la jezuitejon kaj veturis tra Persio, Arabio, Baluĉio, Srilanko, kaj multas aliaj regnoj de Azio. Em 1588 revenis al Goa, al la jezuitejo, kaj ŝanĝis sian nomon al Bento de Goes.

Em 1594 li partoprenis en la 3a ekspedicio de Jezuitoj, tiu estrita de Jerónimo Xavier (nepo-nevo de Francisco Xavier), al la kortego de la Granda Mogolo Akbar, la Granda, en Lahore, kun kiu li bone amikiĝis. Tiom ke Akbar akceptis pacon kun la portugaloj kaj komisiis Bento organizi luksan ambasadon (1600-1601) al la portugaloj de Goa.

La veturego[redakti | redakti fonton]

Setembre 1602 Bento eliris el Goa kun malgranda grupo, serĉe de la legenda Granda Katajo, regno kie laŭdire estas kristanaj nestoranaj komunumoj. La veturo estis longa (pli ol 6 mil kilometroj) kaj longdaŭra (pli ol kvar jaroj), kun tre grandaj malfacilaĵoj. Krome plejparte tra teritorioj de dominado de Islamo kiu tute malamikiĝis al kristanoj.

Komence de 1606 Bento de Góis alvenis al Suzhou, urbo de la provinco Jiangsu, apud la Granda Ĉina Muro. Tiel Góis pruvis, ke la legenda regno Katajo kaj la regno Ĉinio estas samo, kaj la urbo Ĥambalaik, de Marko Polo, estas fakte Pekino. Malsana (eble ĉar estis atakita kaj vundita) kaj malriĉa leteris al la pastro Matteo Ricci, loĝanta en Pekino, kiu sendis al li la pastron João Fernandes, jezuito de ĉina deveno, por porti lin al Pekino. Tamen, kiam tiu alvenis al Bento de Góis, tiu jam estis mortonta, kio okazus la 11an de aprilo 1607.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Eduardo Brazão. Em demanda do Cataio: a viagem de Bento de Goes à China (1603-1607). Lisboa: Agência-Geral do Ultramar, 1969.
  2. Biographical Dictionary of Chinese Christianity: "Bento de Gois" (1562 ~ 1607) Arkivigite je 2016-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Henry Yule et al., Cathay and the way thither: being a collection of medieval notices of China. London, Hakluyt Society, 1913.