Portugala Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala Barato
1505 – 1961

kolonio • preteroceana provinco de Portugalio
Geografio
Ĉefurbo:
Panaji
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Portugala Barato (portugale Estado da Índia, do Ŝtato Hindio) estis portugala kolonio sur okcidenta marbordo de Hinda subkontinento. La kolonio konsistis el tri komune nekoneksantaj malgrandaj ŝtatoj Goao, Damão (portugale, alie Damano) kaj Diuo; el pluaj al la kolonio apartenantaj teritorioj sur la hinda subkontinento eblas nomi precipe Dadron kaj Nagar-Havelion.

Ĉefurbo de la kolonio estis Velha Goa (dekomence nur Goa), pli malfrue Nova Goa, de kie estis parte administrataj ankaŭ pluaj portugalaj kolonioj sur okcidenta marbordo de Afriko (Sofala, Mozambiko), en Persa golfo (krom alia Maskato, Hormuzo) kaj en Malantaŭa Hindio (krom alia Malako). La signifo de la kolonio estis emfazita per la fakto, ke guberniestro de Goao portis parte ankaŭ titolon de vicreĝo, per kiu li estis nomita de portugala reganto kaj al li rekte subigita – la ĉefurbo poste ĝojis al similaj privilegioj kiel Lisbono. Post la konkero da la kolonio, la reĝoj de Portugalio oficiale nomis sin "por Graça de Deos Rey de Portugal, e dos Algarves, daquem, e dalem mar em Africa, Senhor da Guine e da Conquista, navegação, e Comercio de Ethiopia, Arabia, Persia, e India" (per Dia graco, Reĝo de Portugalio kaj de Algarves, de ĉiparto kaj de aliparto de la maro en Afriko, Sinjoro de Gvineo kaj de la Konkero, navigado, kaj komerco al Etiopio, Arabio, Persio kaj Hindio).

La kolonio pereis en la jaro 1961 pro okupo de la teritorio per hinda armeo.

Bazaj geografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

La eksaj koloniaj ŝtatoj Goao, Damano kaj Diuo situas sur okcidenta marbordo de la hinda subkontinento ĉe Araba maro. Situo de la unuopaj partoj de la kolonio:

  • Goao (3702 km²) situas relative sude limante kun hodiaŭaj federaciaj ŝtatoj Maharaŝtro kaj Karnatako;
  • Damano (72 km²) troviĝas pli norde sur la plej suda terlango de hodiaŭa federacia ŝtato Guĝarato;
  • Diuo (insulo kaj malgranda teritorio sur lando, sume 40 km²) situas sur suda marbordo de ŝtato Guĝarato.

Krom tiuj ĉi tri teritorioj apartenis al Portugala Hindio origine ankaŭ preskaŭ la tuta okcidenta marbordo de la hinda subkontinento kaj ankaŭ eksa Cejlono, kiuj komence de la 18-a jarcento falis sub regadon de Granda Britio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La prekolonia historio de ĉiuj tri partoj de Portugala Barato estas mallarĝe kunigitaj kun historio de ĉirkaŭaj teritorioj, imperioj kaj sultanatoj. La konata historio de Goao tuŝas ĝis la tria jarcento antaŭ Kristo, kiam Goao estis parto de nordhinda Maŭrja imperio. En pli malfruaj jarcentoj ĉi tie alternas regantoj de dinastioj satavahanoj, ĉalukianoj, silharoj kaj kadambdoj. En la jaro 1312 Goao por mallonga tempo falas sub sultanaton el Delhio, sed kartanakaj regantoj el Vijajanagaro denove konkeras ĝin. Ekde 1469 ĉi tie poste regas bahmanaj sultanoj kaj moguloj el Gulbargo, pli malfrue el Biĵapuro.

En konekso kun klopodoj de Portugalio akiri aliron al merkato kun spicaĵoj, kiu estis post la okupo de Konstantinopolo en 1453 monopoligita per arabaj kaj osmanidaj regantoj, Vasco da Gama ĉirkaŭnavigacias en la jaro 1497 Afrikon albordiĝante en 1498 en Barato.

En plua evoluo havas meritojn precipe admiralo Afonso de Albuquerque, kiu distingis, ke Portugalio ne povas tiun ĉi ampleksan teritorion priregi el Lisbono, tial li decidiĝis konstrui tuŝantajn punktojn, de kie eblus rapide atingi la tutan kolonian imperion en Hinda oceano.

Ekde la jaro 1505 Portugalio komencas konkeri siajn estontajn baratajn teritoriojn. Limjaro estas 1509, kiam Francisco de Almeida estas venkinta en surmara batalo antaŭ Diuo grandan araban flotilon akirante tiel kun fina valideco superregadon en Hinda oceano. En la jaro 1510 sekvas konkero de Goao, en 1535 de Diuo kaj en 1588 de Damano.

Administrado, guberniestroj kaj vicreĝoj[redakti | redakti fonton]

Rilate al distanco de la teritorio de Portugalio la portugala reĝa kortego tre baldaŭ decidiĝis administri la aziajn ŝtatojn nerekte. Elekto falis al Goao kiel centro de ŝtatoj en Azio. La graveco de la barata kolonio estis substrekota per la fakto, ke al Portugala Hindio regis guberniestro, kiu de tempo al tempo portis titolon de vicreĝo, persone nomita de la portugala reĝo. Al li poste subiĝis guberniestroj de unuopaj pluaj teritorioj Mozambiko, Maskato, Hormuzo, Kolombo, Malako.

Inter la unuaj guberniestroj kaj vicreĝoj troviĝis:

Pereo de la kolonio[redakti | redakti fonton]

Dum britaj aŭ je Granda Britio dependaj teritorioj en Barato akiris sendependecon (kiel Barato kaj Pakistano) jam en la jaro 1947 (malgrandaj francaj teritorioj kun ĉefurbo Pondiĉero estis okupitaj en la jaro 1954), Portugala Hindio persistis ĝis la jaro 1961, kiam ties teritorio estis okupita de barata armeo.

Goao, Damano kaj Diuo estis en la jaro 1962 kiel asociaj teritorioj oficiale envicigitaj en Hindan Union, Goao en la jaro 1987 fariĝis federacia ŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]