Maratono (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maratono
malnovgreke: Μαραθών Marathon, novgreke: Μαραθώνας Marathonas
urbo
Ac.marathon.jpg
La ebenaĵo de Maratono nuntempe.
Oficiala nomo: Μαραθώνας
Lando Flago de Grekio  Grekio
Duoninsulo Balkano
Regiono Orienta Atiko
Provinco Atiko
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Situo Maratono
 - alteco 32 m s. m.
 - koordinatoj 38°09′20″N 23°57′43″E  /  38.15556°N, 23.96194°O / 38.15556; 23.96194 (Maratono (urbo))
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 97,062 km² (9 706,2 ha)
Loĝantaro 8 802 (2001)
Denseco 90,68 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 190 07
Telefona antaŭkodo 22940
Aŭtokodoj Z
Situo enkadre de Grekio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Grekio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Marathon (municipality)
Retpaĝo: www.marathon.gr

Maratono (malnovgreke Μαραθών, novgreke Μαραθώνας Marathonas; en traduko fenkola kampo) estas loko en Grekio, iom pli ol 40 kilometrojn nordoriente de Ateno, ĉe la orienta marbordo de la antikva pejzaĝo Atiko. Nuntempe la tiunoma loĝloko havas proksimume 8.5000 enloĝantojn. En la ebenaĵo proksime al la loĝloko dum la jaro 490 a.K. okazis la batalo de Maratono inter persoj kaj atenanoj, kiun la atenantoj sub la armeestro Miltiado venkis.

Maratona kurado[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo post la batalo la kuriero Feidipido de la batalkampo ekkuris al la urbo Ateno, por transdoni la mesaĝon pri la atena venko, kaj laŭdire post la transdono de la mesaĝo en la atena urbocentro mortis pro elĉerpiĝo. Ĉu la legendo estas historia fakto aŭ postokaze kreita fikcia inventaĵo, estas demando daŭre diskutata inter historiistoj. Ĉiukaze memore al la legendo ekestis sporta disciplino de senpaŭza kurado trans distanco de iom pli ol 40 kilometroj, kiu ricevis la nomon maratono.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Proksime de la loĝloko Maratono ekzistas tombeja monteto, en kiu laŭdire la 192 en la batalo mortintaj atenaj batalistoj estis entombigitaj, kaj en malgranda distanco duon tombejan monteton por la mortintaj plateaj militistoj, kiuj en la batalo luktis flanke de la atananoj, kaj trian tombejan monteton, kiu multe pli aĝas kaj devenas el la 13-a jarcento a.K., do el arkaika tempo.

Apud la tria tombeja monteto ekzistas muzeo, kiu ekspozicias arkeologiajn trovaĵojn el la ĉirkaŭaĵo de Maratono.