Johannes Gutenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johannes Gutenberg

Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.

Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.
Persona informo
Naskiĝo inter 1395 kaj 1405
Majenco, Germanio
Morto 3-a de februaro 1468
Majenco, Germanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Libropresado en la 15-a jarcento

Johannes Gensfleisch zur Laden zum GUTENBERG (esperantigite: Johano GUTENBERGO; naskiĝis inter 1395 kaj 1405 plej verŝajne ĉ. 1398, mortis la 3-an de februaro 1468) estas germana metalfaristo, forĝisto, oraĵisto, presisto, publikigisto kaj inventisto, kiu famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teknologio de presarto kaj al ties enkondukon en Eŭropon. Tradicie oni nomas lin la inventiston de la apartaj moveblaj tipoj, kio estis granda avantaĝo super la bloktipa presado uzita en Eŭropo tiam. Tio supozis veran presrevolucion kaj estas amplekse konsiderita kiel plej grava inventaĵo de la dua jarmilo de nia erao, nome sema evento kiu enrompis en la moderna epoko de la homa historio.[1] Li ludis ŝlosilan rolon en la disvolgigon de la renesanca, Reformacio, de la Klerismo, kaj de la scienca revolucio kaj metis la materian bazon por la moderna ekonomio bazata sur la sciaro kaj por la etendo de la instruado al la homamasoj.[2]

Gutenberg en 1439 estis la unua eŭropano kiu uzis la presmaŝinon kaj la moveblajn tipojn en Eŭropo. Inter liaj multaj kontribuoj al presarto estas la jeno: la invento de procezo por amas-produktado de moveblaj tipoj; la uzado de ole-baza inko por presi librojn;[3] alĝusteblaj muldujoj;[4] mekanikan moveblan tipon; kaj la uzado de ligna presmaŝino simila al la agrikulturaj ŝraŭbaj premiloj de tiu periodo.[5] Lia vera epokfara invento estis la kombino de tiuj elementoj en praktika sistemo kiu permesis la amasproduktadon de presitaj libroj kaj estis ekonomie ebla por presistoj kaj legantoj. La metodo de Gutenberg por fari tipojn estis tradicie konsiderata kiel inkludanta alojan tipometalon kaj manfaran muldujon por fandotipoj. La alojo estis miksaĵo de plumbo, stano, kaj antimono kiu fandis je relative malalta temperaturo por pli rapida kaj pli ekonomica fandado, fandis bone, kaj kreis daŭran tipon.

En renesanca Eŭropo, la alveno de mekanika moveblatipa presado enkondukis la epokon de amaskomunikado kiu konstante ŝanĝis la strukturon de la socio. La relative nelimigita cirkulado de informado — inklude revoluciajn idearojn — transpasis landlimojn, permesis ke la homamasoj eniru en la Reformacio kaj minacisla povon de la politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj; la drasta pliiĝo de la legoscio rompis la monopolon de la legoscia elito en edukado kaj lernado kaj plifortigis la aperintan meza klaso. Tra la tuta Eŭropo, la pliiĝanta kultura mem-konscio de ties popoloj kondukis al la apero de pra-naciismo, akcelita de la florado de la eŭropaj gepatraj lingvoj kio damaĝis la statuson de la Latino kiel Lingvafrankao. En la 19a jarcento, la anstataŭo de la man-funkciigita Gutenbergeca presmaŝino per vaporenergiaj rotaciaj pres-maŝinoj ebligis presadon je industria skalo, dum okcident-stila presado estis adoptita tra la tuta mondo, iĝante praktike la nura rimedo por moderna presado.

La uzado de moveblaj tipoj estis markita plibonigo de la manskribita manuskripto, kiu estis la ekzistanta metodo de libroproduktado en Eŭropo, kaj ĝis lignabloka presarto, kaj revoluciis la eŭropan libro-farado. La presteknologio de Gutenbergo etendiĝis rapide tra la tuta Eŭropo kaj poste tra la mondo.

Lia ĉefa verko, nome la Gutenberga Biblio (konata ankaŭ kiel 42-linia Biblio), estis laŭdita pro sia alta estetika kaj teknika kvalito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gutenbergo en kuprogravuraĵo de la 16a jarcento.

Johann Gutenberg naskiĝis en la urbo Majenco kiel plej juna filo de altklasa komercisto Friel Gensfleisch (pluan nomon "zum Gutenberg" lia patro aldonis laŭ tiama modo pro loko, kie vivis la familio poste), kaj de lia dua edzino, Else Wyrich, kiu estis filino de ŝufaristo. Oni supozas, ke li estis baptita en la areo ĉe sia naskoloko de Sankta Kristoforo.[6] Laŭ kelkaj rakontoj, Friele estis oraĵisto por la arkiepiskopo de Majenco, sed plej verŝajne, li estis enĝaĝita en la komerco de tolaĵo.[7] La jaro de la nasko de Gutenbergo ne estas precize konata sed ĝi estis plej verŝajne ĉirkaŭ 1398.

John Lienhard, historiisto de la teknologio, diras "Plej el la frua vivo de Gutenberg estas misterio. Lia patro laboris ĉe la eklezia stampejo. Gutenberg kreskiĝis konante la komerco de oraĵisto."[8] Tio estas eltenita de la historiisto Heinrich Wallau, kiu aldonis, "En la 14a kaj 15a jarcentoj liaj [descendantoj] postulis heredan sintenon kiel... la mastro de la arkiepiskopa stampejo. En tiu kapablo ili sendube akiris konsiderindan konon kaj teknikan kapablon en metallaborado. Ili liverigis la stampejon per la stampota metalo, ŝanĝis la variajn speciojn de moneroj, kaj havis sidlokon ĉe la kortego en forĝaj kazoj."[9]

Wallau aldonas, "Lia familia nomo estis derivita el la domo loĝata de lia patro kaj de lia patraj prauloj 'zu Laden, zu Gutenberg'. La hejmo de Gänsfleisch estis unu el patriciaj familioj de la urbo, kiu reenigas sian stirpon reen al la 13a jarcento."[9] Patricioj (aristokratoj) en Majenco estis ofte nomitaj laŭ la domoj kiujn ili posedis. Ĉirkaŭ 1427, la nomo zu Gutenberg, laŭ la familia hejmo en Majenco, estas dokumentita kiel uzata por la unua fojo.[7]

En 1411, estis ribelo kontraŭ en Majenco kontraŭ la patricioj, kaj pli ol cento de familioj estis devigitaj foriri. Kiel rezulto, oni supozas, ke la Gutenbergoj translokiĝis al Eltville am Rhein (Alta Villa), kie lia patrino havis hereditan bienon. Laŭ la historiisto Heinrich Wallau, "Ĉio kio estas konata pri lia juneco estas ke li ne estis en Majenco en 1430. Oni supozas, ke li estis migrinta pro politikaj tialoj al Strasburgo, kie la familio probable havis konektojn."[9] Oni supozas ke li estis studinta ĉe la Universitato de Erfurto, ki estas registro de la aliĝo de studento nomata Johannes de Altavilla en 1418 — Altavilla estas la latina formo de Eltville am Rhein.[10][11]

Nenion oni konas pri la vivo de Gutenbergo dum la venontaj dekkvin jaroj, sed en Marto 1434, letero el li indikas ke li estis loĝanta en Strasburgo, kie li havis kelkajn parencojn je la flanko de sia patrino. Ŝajne li estis ankaŭ oraĵista membro aligita en la milico de Strasburgo. En 1437, estis pruvaro ke li estis instruante riĉan komerciston pri polurado de ĝemoj, sed kie li estis akirinta sian konaron estas nekonata. En 1436/37 lia nomo aperas en la kortego en konekto kun rompita promeso de edziĝo al virino el Strasburgo, nome Ennelin.[12] Ĉu la geedziĝos fakte okazis ne estis registrita. Sekve al la morto de sia patro en 1419, li estis menciita en la heredaj proceduroj.

De 1434 ĝis 1444 Gutenberg laboris en Strasburgo kiel oraĵisto kaj skribisto kaj tie fondis kun aliaj la entreprenon "aventur und kunst" (aventuro kaj metia arto). Reveninte al Majenco, la 23-an de februaro 1455 Gutenberg komencis amasan presadon de la t. n. Biblio de Gutenberg, la unua Biblio, kiu aperis en la mondo en pli granda serio. Li mortis en la jaro 1468 kaj estis entombigita en Majenco.

La invento[redakti | redakti fonton]

La ĉefa invento de Gutenberg ne estis (kiel oni foje erare opinias) libropresado. Ĝi ekzistis jam antaŭ li. Kontraste al la antaŭa praktiko bloka presado (por ĉiu unuopa paĝo estis forĝita aŭ skulptita kompleta (metala aŭ ligna), Gutenberg kunmetis paĝon el unuopaj presotipoj (literoj, ciferoj kaj signoj), kiuj estis ŝanĝeblaj kaj reuzeblaj por alia paĝo. Tio faris la presadon ege pli rapida kaj ŝparis kostojn. Fakte la ideo jam ekzistis antaŭe, sed Gutenberg sukcesis teknike perfektigi la procezon kaj krei tipojn rapide kaj facile realigeblajn. La invento de Gutenberg ebligis presi grandegan kvanton de tutaj libroj en grandaj serioj (antaŭe oni presis ĉefe partojn de libroj) kaj li kaŭzis tiel informigan eksplodon en Eŭropo.

Kvankam Gutenberg ne gloriĝis per sia invento, tiu ĉi montriĝis tre utila, ĉar ĝi ekebligis serian produktadon de libroj kaj per tio informan kaj sciencan revolucion kaj disvastigon de klereco inter pli multaj socitavoloj.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en la mondo ankoraŭ ekzistas 60 Biblioj de Gutenberg, evidente temas pri la plej malnovaj libroj presitaj per la metodo de Gutenberg.

Ekzistas ankaŭ Projekto Gutenberg, kiu estas nomita laŭ lia nomo.

Presarto[redakti | redakti fonton]

moveblaj prestipoj

Kliŝoj – lignaj aŭ metalaj formoj, kun skulptitaj skribsignoj aŭ bildoj, uzataj por presi sur paperon – unue aperis ĉe la Ĉinoj, kaj estis uzataj en orienta Azio longtempe antaŭ Gutenberg. En la 12-a kaj 13-a jarcento multaj arabaj kaj ĉinaj bibliotekoj enhavis dekmilojn da presitaj libroj. La Koreoj kaj Ĉinoj sciis pri moveblaj prestipoj tiam, sed pro la komplekseco de la ĉina skribsistemo, moveblaj prestipoj ne estis tiel vaste uzataj kiel en Renesanca Eŭropo.

Ne estas klare ĉu Gutenberg konis ĉi tiujn metodojn aŭ inventis ilin sendepende, kvankam historiistoj konsideras la unuan ideon kiel neverŝajna, pro malsama metodo. Iuj historiistoj diras, ke la Nederlandano Laurens Janszoon Coster estas la unua eŭropano kiu inventis moveblajn prestipojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu People of the Millenium por superrigardo de la ampleksa aklamo. En 1999, la A&E Network rangis Gutenbergon kiel nº. 1 en sia listo "People of the Millennium". En 1997, la gazeto Time–Life elektis la inventon de Gutenberg kiel la plej grava el la dua jarmilo; la samon faris ĉe kvar elstaraj usonaj ĵurnalistoj en sea resume de 1998 pri 1,000 Years, 1,000 People: Ranking The Men and Women Who Shaped The Millennium. La Johann Gutenberg apero de la Catholic Encyclopedia priskribas lian inventon kiel tiu kiu faris praktike neparalelan kulturan efikon en la kristana epoko.
  2. McLuhan 1962; Eisenstein 1980; Febvre & Martin 1997; Man 2002
  3. Soap, Sex, and Cigarettes: A Cultural History of American Advertising de Juliann Sivulka, paĝo 5.
  4. http://www.fonts.com/content/learning/fontology/level-4/influential-personalities/gutenbergs-invention
  5. http://www.livescience.com/2569-gutenberg-changed-world.html
  6. St. Christopher's – Gutenberg's baptismal church
  7. 7,0 7,1 Hanebutt-Benz, Eva-Maria. Gutenberg and Mainz. Alirita {{subst:FormatoDato|2006-11-24}}.
  8. Lienhard, John H. Uh.edu (2004-08-01). Alirita {{subst:FormatoDato|2012-08-15}}.
  9. 9,0 9,1 9,2 Wallau, Heinrich. "Johann Gutenberg". The Catholic Encyclopedia. Vol. 7. New York: Robert Appleton Company, 1910. [1]
  10. MARTIN, Henri-Jean. (1995) “The arrival of print”, The History and Power of Writing. University of Chicago Press, p. 217. ISBN 0-226-50836-6.
  11. DUDLEY, Leonard. (2008) “The Map-maker's son”, Information revolutions in the history of the West. Northampton, MA: Edward Elgar, p. 78. ISBN 978-1-84720-790-6.
  12. Gutenberg und seine Zeit in Daten (Gutenberg and his times; Timeline). Gutenberg Museum. Alirita {{subst:FormatoDato|2006-11-24}}.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]