Prestipo
Prestipoj (aŭ simple tipoj, se klaras ke temas pri presarto) estas foje lignaj, sed plej ofte metalaj formoj, kiuj havas spegulbildan gravuraĵon de litero ĉe unu flanko kaj tradicie uziĝas por presado de literoj sur paperon, do por kreado de reproduktebla teksto: el tiaj paperoj eblas fari ekzemple afiŝojn aŭ informilojn, sed ankaŭ eblas kombini plurajn por gazeto aŭ libro. Nuntempe la prestipoj (kaj ĝenerale la konveksa presado) nur malofte kaj nostalgie uziĝas; tamen multaj terminoj tipografiaj estas bazitaj sur la trajtoj de la tradicia tipografio prestipa.
Sortimento da prestipoj estas tiparo.
Tipo estas en la klasika tipografio peco da ligno aŭ metalo (plej ofte plumbo) kun reliefa bildo de litero, cifero aŭ alia tipografia signo uzata por presi; aŭ la muldilo por fari tian metalan pecon. En la moderna elektronika tipografio "tipo" estas rikordo, kiu difinas la grafikan aspekton de litero, cifero aŭ alia signo, pere de bitbildo, formulo aŭ komputila programo.
Stiloj de tipoj estas klasika kursivaj, serifa, senserifaj, gotikaj.
Ekzemplo de presitaj tipoj de la gota alfabeto:
Pli ofte ol «tipo» estas uzata la nocio tiparo: ĉiuj samspecaj tipoj, kiuj kutime estas uzataj kune en teksto.
Strukturo de movebla prestipo
[redakti | redakti fonton]Partonomoj
[redakti | redakti fonton]- 1 : Okulo (interna «malplenaĵo» de certaj signobildoj).
- 2 : Spegulita signobildo, la surfaco kiu ricevas la inkon kaj lasas la presbildon.
- 3 : Flankaĵo (distanco inter la signobildo kaj la flanka rando de la prestipo; do, fiksita spacaĵo amabaŭflanke de la signobildo, por ke ĝi ne tuŝu siajn najbarojn en kompostita linio.
- 4 : La kapo de la prestipo.
- 5 : La ŝultro de la prestipo.
- 6 : Trunko.
- 7 : Noĉo (faciliganta rekonon de la ĝusta orientumo de la prestipo).
- 8 : Sulko
Mezuroj
[redakti | redakti fonton]- a : Kap-alto
- b : Trunk-alto
- a + b : La staturo de prestipo.
- c : La paŝo de prestipo.
- d : La grado de prestipo.