Paŝo (tipografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tipografio, paŝo de prestipo estas la larĝo de tiu metalpeco; difino sendependa de la arkaikaj metalpecoj estas: la sumo de la larĝoj de la propra signobildo kun ambaŭ flankaĵoj.

La metaforo «paŝo» plej klare evidentas ĉe tajpado, kie ĝi respondas al la avanco de la ĉareto ĉe ĉiu klavofrapo; pro teĥnikaj kialoj la tajpilaj paŝoj estas egalaj, kaj tial la tajpaĵo rezultas egalpaŝa.

Pli moderna klarigo de la metaforo estas per la «paŝoj» (avancoj) de kursoro ĉe tekstenigo per komputila klavaro. Ĉi tie la indikita malfacilaĵo ne ekzistas, kaj la paŝoj povas havi varian larĝon; la rezulta teksto do povas esti en proporcia tiparo.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

  • Tiparo egalpaŝa
  • Tiparo proporcia