Saltu al enhavo

Kursoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kursoroangle cursor [ˈkɜːɹsəɹ], de la latina vorto cursor [ˈkursor], „kuranto“) en komputila programo markigas la aktualan lokon en la ekrano, en kiu en tekstoredaktilotekstprilaborilo aperas karaktero tajpata per la komputila klavaro, aŭ en kiu en grafika programo efektiviĝos grafika ago. En tekstprilaborilo la kursoro kutime estas vertikala streko, malpli ofte substreko aŭ bloketo. En aliaj programoj ofte temas pri "muskursoro" — simbola sago, mano, aŭ alia montrilo, movata en la ekrano per komputila muso aŭ alia komputila montrilo.

Tajpkursoro

[redakti | redakti fonton]

Tajpkursoro estas kutime vertikala, blinkanta linio situanta kie la sekva tajpita karaktero aperos:

Blinkanta kursoro en tekstenmeta spaco

Aliaj formoj ankaŭ okazas: substreko aŭ bloko antaŭ la sekva karaktero:

Substreka tajpkursoro
Bloketa tajpkursoro

Muskursoro

[redakti | redakti fonton]
Atendo
Teksto
Sago
Movado
Mano
Surmovu la muskursoron super la teksto, kaj vidu kial la montrilo ŝanĝiĝas.

Laŭ la Reta Vortaro, prefere diru montriloindikilo.

Fontindiko

[redakti | redakti fonton]