Spacaĵo (tipografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spacaĵoj por mana kompostado

En tipografio, spacaĵo estas parto de paĝo ne farbita per la presinko, kiu konservas la fonan koloron (plej ofte, la blankan). Ekz-e la intervorta spaceto, la marĝenoj, la enŝovo de la unua linio de alineo; la spaco inter la linioj de teksto (vertikala spacaĵo); la spaco inter literoj de vorto, precipe ĉe maldensigo.