Saltu al enhavo

Serifo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senkalkanaj aŭ

senserifaj tipoj

Kalkanaj aŭ

serifaj tipoj

Kalkanoj/serifoj

ruĝe markitaj

Serifo, ankaŭ nomata kalkano, estas malgranda transversa streketo ĉe la finaj partoj de iuj tipoj (literoj, ciferoj kaj signoj) en presarto. Tiujn tipojn oni nomas "serifaj tipoj" aŭ "kalkanaj tipoj", kontraste al "senserifaj tipoj" aŭ "senkalkanaj tipoj", kiuj ne havas ilin (vidu la bildon).

Ekzemploj de kalkanaj/serifaj tiparoj estas: Bodoni, Century Schoolbook, Clarendon, Courier, Garamond, Kuriero, Palatino, Rockwell, Times ...

Ekzemploj de senkalkanaj/senserifaj tiparoj: Antique Sans, Arial, Helvetica, Svisujo, Verdana...

Ekzemplo de populara senserifa tiparo: Verdana

En la tradicia presado kalkanaj tipoj estas uzataj por la ĉefa teksto, ĉar ili estus pli facile legeblaj ol la senkalkanaj specoj. Senkalkanaj tipoj estas uzataj por pli mallongaj tekstopartoj, ekzemple por titoloj, enkondukoj, k.s. En Eŭropo senkalkanaj tiparoj estas iom pli kutimaj ol en norda Ameriko, sed restas tamen malpli oftaj ol la kalkanaj.

En interretaj paĝoj senkalkanaj tipoj estas pli kutimaj. Vidu ekzemple la retpaĝojn de Monato en kiuj nur la senkalkana tiparo Verdana estas uzata.

Oni povas argumenti, ke la uzo de literkalkanoj estas afero de gusto. Tamen ekzistas kelkaj praktikaj konsideroj. Ekzemple la minuskla litero "l" (la unua litero de "lando") kaj la majuskla litero "I" (la unua litero de "Italio") estas identaj en multaj senserifaj tiparoj, kio povas kaŭzi konfuzojn por tekstrekonaj programoj, kiuj ekzemple ne rekonas, kiuj estas la unua kaj kvara literoj de "Italio". Kaj preter ĉiutaga teksto, ankaŭ la vertikala streko "|" tro similas al "l" (minuskla L) kaj "I" (majuskla i).

En neproporciaj tipoj, tio estas tipoj, kiuj ĉiuj estas samlarĝaj, longaj serifoj estas uzataj por plilarĝigi mallarĝajn literojn kiel "i" kaj "l".

Nelatinaj skribsistemoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉinaj karaktroj, jen sen jen kun serifoj (鱗)

Serifoj rolas ankaŭ en tiparoj de aliaj alfabetoj kaj eĉ ideografiaj skribsistemoj, ekzemple en la karaktraro uzata por skribi la ĉinajn kaj japanan lingvojn.