Gutenberga Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domo "Zum Römischen Kaiser", nuntempe: Gutenberga Muzeo.
Tipa faksimilo de paĝo el la Gutenberga Biblio, presita en la muzeo.
Plej malnova parto de la Gutenberga Muzeo en Zum Römischen Kaiser, Majenco.

La Gutenberga Muzeo kaj en germana Gutenberg-Museum estas unu el la plej malnovaj muzeoj pri presarto en la mondo, apud la katedralo en la malnova parto de Majenco, Germanio. Ĝi estas nomita laŭ Johannes Gutenberg, inventisto de presarto per metalaj moveblaj tipoj en Okcidenta Eŭropo. La kolektoj inkludas presekiparon kaj ekzemplojn de presitaj materialoj el multaj kulturoj.[1][2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Grupo de personoj fondis la muzeon en 1900, 500 jarojn post la nasko de Johannes Gutenberg, por honorigi la inventiston kaj prezenti liajn teknikajn kaj artajn atingojn al la publiko. Ili celis ankaŭ ekspozicii verkadon kaj presadon el plej diversaj kulturoj kiom eble.

Publikigistoj, fabrikistoj de presmaŝinoj kaj presentreprenoj donacis librojn, aparatojn kaj maŝinojn, kio formis la bazon de la kolekto. En siaj unuaj jaroj la muzeo estis fakte parto de la urba biblioteko, en la intenco, ke la plej belaj kaj karakteraj volumoj de la etenda kolekto de la biblioteko estu rezervita por la muzeo. Vizitantoj tiel povis aliri al montro de preskaŭ 500 jaroj de la presita libro. Poste la muzeo inkludis sekciojn pri presteknikoj, librarto, prestaskoj kaj ekslibrisoj, grafiko kaj afiŝoj, papero, la historio de skribado de multaj tutmondaj kulturoj kaj libroj de modernaj artistoj.

La Gutenberga Muzeo estis origine hejmigita en du ĉambroj de la Kurfürstliches Schloß (Princelektista kastelo), kiu estis hejmo ankaŭ de la urba biblioteko. La muzeo translokiĝis al la nova konstruaĵo de la biblioteko en Rheinallee en 1912. En 1925 oni instalis la rekonstruon de la ateliero de Gutenberg kiu tuj iĝis unu el la ĉefaj altiroj de la muzeo.

En 1927 la muzeo translokiĝis al la palaco Zum Römischen Kaiser (1664), nome unu el la plej belaj konstruaĵoj de Majenco. Tie estas nun la muzea administrejo, la restaŭrateliero, biblioteko kaj la Gutenberga Societo. La Renesanca konstruaĵo estis bombardita en 1945; la enhavo de la muzeo estis tiam stokita en sekura loko kaj tiel restis nedamaĝita. En 1962, la restaŭrado de la Römischer Kaiser estis kompletigita. Krome estis nova moderna ekspoziciejo en la lokok kie iam estis la gastejo König von England.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mikutta, Sandra, "Mainz: Ausstellung im Gutenberg-Museum wird nach großem Zuspruch bis August verlängert", Allgemeine Zeitung (Mainz), 24a de aprilo 2012. Kontrolita 15a de majo 2012. (germane)[rompita ligilo]
  2. Jacobs, Michael, "Gutenberg-Museum Mainz: Stadt begrüßt bürgerliches Engagement", Allgemeine Zeitung (Mainz), 19a de aprilo 2012. Kontrolita 15a de majo 2012. (germane)
  3. Schröder, Andreas, "Rasante Rallye durch Lettern-Welt", Wiesbadener Kurier, 25a de aprilo 2012. Kontrolita 15 May 2012. (germane)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans Adolf Halbey, Elke Schutt-Kehm, Rolf Stümpel: Buchkultur aus Mainz. Schrift Druck Buch im Gutenberg Museum. Verlag Philipp von Zabern, Magonza 1993. ISBN 3-8053-0823-X
  • Anton M. Keim: Mehr als zwei „Denkmäler“. Neunzig Jahre Weltmusum der Druckkunst und internationale Gutenberg-Gesellschaft Mainz. Verlag der Gutenberg-Gesellschaft, Mainz 1991, ISBN 3-7755-2109-7 (Kleiner Druck der Gutenberg-Gesellschaft 109), (Deutsche Fassung auch in: Imprimatur. NF 14, 1991, ISSN 0073-5620, S. 83–108).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 59′ 59″ N 8° 16′ 31″ O / 49.99972 °N, 8.27528 °O / 49.99972; 8.27528 (mapo)