Ekslibriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekslibriso de belga esperantisto

Ekslibriso (aŭ libromarko) estas libro-etikedo, kiu surhavas la nomon de la posedanto de la libro kaj la tekston ekslibriso, aŭ latine ex libris tio estas el la libroj de.... oni gluas ĝin plejofte malantaŭ la unuan kovrilon de la libro, aŭ eventuale sur iun el la komencaj paĝoj.

Laŭ Francisko Azorín Ekslibriso estas Vinjeto aŭ simple surskribo, kiun iuj metas sur la libroj de sia biblioteko por montri, ke ili estas ilia propraĵo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina ex libris (ekster la libro).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj ekslibrisoj estas el la 15-a jarcento el Aŭstrio kaj Germanio. En la 19-a jarcento ili populariĝis en Eŭropo, oni kolektis ilin, studis ilin kaj publikigis traktaĵojn pri la temo.

Farado kaj aspekto[redakti | redakti fonton]

Ekslibriso de la universitata biblioteko Vilno

Originalan ekslibrison faras artisto, plejofte gravuristo, kaj la etikedojn oni produktas per diversaj presprocedoj. Ĝenerale artisto faras ekslibrison laŭ mendo. Kelkfoje artisto proponas ekslibrison spontane al iu famulo.

Ekslibrisoj ofte surhavas portreton, insignon aŭ iun simbolon de la posedanto, de ŝia aŭ lia profesioŝatokupo.

Ekslibriso estas presita, skribita, kaligrafiitadesegnita sur papero aŭ aliaj materialoj. Ofte ekslibriso estas vera artaĵo, multkolora kaj lerte farita. Kelkaj homoj volas havi plurajn ekslibrisojn, kiujn ili gluas en libroj laŭ ties temoj, ekzemple unu por beletraĵoj, unu por sciencaj libroj ktp.

Kolektado[redakti | redakti fonton]

Ekslibriskolektantoj havas naciajn kaj internacian asociojn. Al la kongresoj venas ankaŭ kelkaj artistoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn artaĵojn.

La valoro de ekslibriso dependas de diversaj faktoroj, ofte de personaj opinioj kaj ŝatoj. Markoj malnovaj kaj de famuloj estas pli valoraj. Ligno- kaj ŝtalgravuraĵo estas pli valoraj ol serigrafio kaj ofseto, tio signifas, ke se iu volas akiri iun lignogravuraĵmarkon li aŭ ŝi devas doni eble multajn serigrafmarkojn interŝanĝe.

Esperantaj ekslibrisoj[redakti | redakti fonton]

La du mondmilitoj perdigis multon da esperantaj materialoj enhavantaj ekslibrisojn de fruaj esperantistoj. Konataj estas ekslibrisoj i.a. de:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 64.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henryk Kosicki, Esperantaj ekslibrisoj kaj puntoj, eldonita okaze de la 94a UK kaj akompananta la samtitolan ekspozicion, eld: Sopot : Józef Golec, 2009, 100 p. - fom: 24 cm| for: bind., dulingva eldono (eo, pl).
  • Iuliu Stier, «Pledo por Esperantista Societo de Ekslibris-kolektantoj», Bazaro 2/2000.
  • (PDF) Gabriella Stier, «Ekslibriso» (prelego por Esperantista Klubo Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la 18-an de majo 2016), legu rete.
  • Gabriella Stier, «Ekslibrisoj. Prelego dum la kongreso en Zöblitz», Dia Regno 5/2017, p. 105-108.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]