Argiltabuleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Argila tabuleto)
Letero de Biridija, princo de Megiddo al la reĝo de Egiptio (Muzeo Louvre)

La argiltabuleto (aŭ argila tabuletotabuleto da argilo) estas unu el plej antikvaj materialoj por skribo de la homaro. Sur molan argilon oni skribis per kalamo, kaj la tabuletoj estis sekigitaj per sunvarmo, krom tiuj kun gravaj arkivindaj tekstoj, kiuj estis bakitaj.

kalamo por skribi sur argila tabuleto

La malgravaj tabuloj estis detruitaj kaj reciklitaj, sed ili povis esti akcidente bakitaj en incendio.

Tiaj tabuletoj estis ĉefe uzitaj en la regionoj de la fekunda duonluno ekde la 4-a jarmilo a.K. (civilizoj de Sumero, Babilono, Asirio), kaj de Hititoj. Ili estis la substrato de la kojnoskribo.

Ankaŭ la linia skribo A, nemalĉifrata lingvo de Kreto, kaj linia skribo B, praa formo de la antikva greka lingvo de la 14-a jarcento a.K. estis gravuritaj sur argilajn tabuletojn.

En Helena mitologio, la Muzo de historio, Klio, havas argiltabuleton kiel simbolo.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]