Diglosio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En lingvistiko, diglosio estas okazo, kiam, en difinita socio, ekzistas du proksime interrilatantaj lingvoj, unu prestiĝa, kiun oni ĝenerale uzas por formalaĵoj, kaj alia malalte taksata, kiu kutime estas la ĉiutaga parola lingvo. La prestiĝa lingvo kutime estas pli normigita kaj ties formoj kaj vortprovizo ofte interferas la malĉefan lingvon, kvankvam ĝenerale ŝanĝiĝinte.

La sociolingvistika situacio formale estas diglosia, kiam la dominata lingvo estas plimulta en la sociaj stratumoj kun malpli da prestiĝo kaj politika potenco, dum la hegemona estas tiu de la dominanta klaso aŭ grupo, same kiel de la administracio.

La anoj de la malsuperaj grupoj povas akcepti, ke la lingvoj havas malsamajn funkciojn, kaj uzi ilin depende de la situacio, aŭ entrepreni procezon de naturalizado al la hegemona lingvo, alprenante ĝin por ĉiuj okazoj kaj uzante la dominatan nur sporade. En tiuj ĉi okazoj, la intergeneracia transdono de la dominata lingvo estas ĉiam malfacila kaj ĝi perdas parolantojn en ĉiu generacio.

Ekstaras lingva konflikto ĉiam, kiam la parolantoj de la dominata lingvo volas transiri la truditajn limojn kaj normaligi ĝin, por ke ĝi okupu la lokon de la hegemona lingvo.

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.