Teodoro Ŝvarc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teodoro ŜVARC (aŭ SCHWARTZSOROS Tivadar; naskiĝis en 1894, mortis la 22-an de februaro 1968 en Novjorko) estis hungara juda esperantisto, doktoro kaj advokato.

Li verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Teo Melas (melas en la greka egalas al schwarz en la germananigra). En 1922 li fondis la revuon Literatura Mondo kaj redaktis ĝin ĝis 1924. Siajn rememorojn pri la unua mondmilito li resumis en facilstila romaneto Modernaj Robinzonoj eldonita poparte en la revuo en 1923 kaj reeldonita libroforme en 1999 ĉe Bero (sekve aperinta ankaŭ en kelkaj nacilingvaj tradukoj).

Lia vivo estis eksterordinare plena, parte danke al la lingvo de Zamenhof. Teodoro Ŝvarc verkis la memuaron Maskerado ĉirkaŭ la morto pri siaj travivaĵoj en Budapeŝto dum la nazia okupo (nova eldono sub la redakto de Humphrey R. Tonkin, kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de Nina Langlet aperanta preskaŭ samtempe). Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana (2003), turka kaj hungara (2002).

Soros trovis Esperanton frue - sur la orientaj batalkampoj dum la Unua mondmilito, kie lia instruisto estis soldata kamarado Pal Balkanyi.

Post jaroj da militkaptiteco en Siberio, Soros eskapis el sia kaptejo; survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeŝto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanĉis la revuon Literatura Mondo. Lia filo, la financisto George Soros diris, ke la tuta aventuroplena vivo de lia patro ĝis tiu punkto, kiam venis la nazioj al Budapeŝto, estis nur prepariĝo por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontraŭ la nazia invado. Tiu momento estis, laŭ la filo, "la plej granda tempo de mia patro", kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro, akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon, kaj triumfis.

El Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tivadar SCHWARTZ (ŝvarc) , ankaŭ nomata Teodoro SCHWARTZ, (ŝvarc), hungaro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon „Literatura Mondo“. Verkis facilstilan romaneton „Modernaj Robinzonoj“, 1923.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Tivadar Soros » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»