Eldonejo Bero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eldonejo Bero estas Esperanta eldonejo kiu fondiĝis en Kalifornio en 1990, kaj funkciis tie ĝis 2002, kiam ĝi translokiĝis al Nederlando, kie ĝi daŭre aktivas. Ĝi eldonas nur verkojn en/pri Esperanto. Ĝia ĉefa redaktoro estas dekomence Ionel Oneţ. Ĝi estas aparte rimarkinda pro sia eldonado de verkoj tradukitaj el la rumana, de verkoj pri Esperanto por rumanlingvuloj, kaj, ĉefe en la lastaj jaroj, de verkoj de originalaj Esperanto-verkistoj (Jorge Camacho, István Ertl, Paul Gubbins, Sten Johansson, Carmel Mallia, István Nemere, Gonçalo Neves, Timothy Brian Carr k.a.).

Kronologia (nekompleta) listo de eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

      4x(4x4) rumanaj poemoj Esperanten tradukitaj de Ionel ONEŢ. Aŭtoroj: George CANACHE (n. 1952), Gabriel COJOCARU (n. 1962), Gim LAURIAN (n. 1949), Ion MOŢU (n. 1956). 64 modernstilaj poemoj. Antaŭparolo de Ionel ONEŢ. 80p. 215x135. 1990. Є6.00
      Sur la linio. 9 originalaj rakontoj de Georgo KAMAĈO (n. 1966). Enkonduko de Fernando DE DIEGO. Postparolo de Arthur E. ILTIS. 40p. 215x135. 1991. Є5.25
      La seĝo dektria. Originala rakonto en facila Esperanto de George E. WAGNER. Antaŭparolo de la aŭtoro. 24p. 215x135. 1992 (dua eldono). Є4.50
      Primii paşi în Esperanto. Enkonduko en Esperanton por rumanlingvanoj (kun vortaro Esperanta-rumana) de Ionel ONEŢ (n. 1956). Enkonduko de la aŭtoro. 68p. 215x135. 1993. Є6.00
      La 13 horloĝoj. Infana amuza rakonto de James THURBER (1894-1961). El la angla tradukis Ralph A. LEWIN. Ilustraĵoj de Ronald SEARLE. 42p. 215x135. 1993. Є4.80
      Kompreni. 9 originalaj rakontoj de Gonçalo NEVES (n. 1964). Prefaco de Karolo PIĈ. 56p. 215x135. 1993. Є5.55
      Aforismoj kaj tekstoj de Constantin BRÂNCUŞI (1876-1957). Kolektitaj de Constantin ZĂRNESCU. Tradukitaj el la rumana de Ionel ONEŢ. Prefaco de Constantin ZĂRNESCU. 35p. 280x105. 1994. Є6.00
      ABC de Esperanto. Rumanlingva broŝuro pri Esperanto de Ionel ONEŢ (n. 1956). 14p. 215x135. 1994. Є1.20
      Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY (1912-1979). Elektitaj de István ERTL. Tradukitaj el la hungara. Antaŭparolo de Georgo KAMAĈO. Postparolo kaj notoj de István ERTL. 120p. 210x140. 1994. Є8.55
      L' ekzakto de l' ombro. Surrealismaj poemoj de Gellu NAUM (1915-2001). El la rumana tradukis Sasha VLAD. Prezento de la tradukinto. 21p. 215x135. 1995. Є4.05
      Mia Indiana knabeco. Rememoroj de indiana tribestro Luther Standing Bear (1868-1939). El la angla tradukis William R. HARMON. Ilustrita. 88p. 215x135. 1995. Є7.80
      10 jarojn poste. Originala scienc-fikcia bildstriaro de J. P. HUMPHREYS. 28p. 280x215. 1995. Є4.80
      Patro mia laca • L' avantaĝo de l' vertebroj. Du surrealismaj poemaroj de Gellu NAUM (1915-2001). Tradukis el la rumana Sasha VLAD kaj Ionel ONEŢ. Prezento de Sasha VLAD. Ilustrita. 44p. 215x170. 1995. Є7.80
      El la plumo de rumana reĝino. Rakontoj kaj aforismoj de Carmen Sylva (1843-1916) - Elisabeta, Reĝino de Rumanio. Kolektitaj kaj redaktitaj de Ionel ONEŢ. Prezento de Ionel ONEŢ. Tradukitaj el diversaj lingvoj. 36p. 215x135. 1996. Є6.00
      Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis aferoj mirindaj. Originalaj folklorecaj rakontoj de "Doko" (n. 1942). Enkonduko kaj antaŭparolo de la aŭtoro. 77p. 215x135. 1996. Є6.30
      Kanto de telegrafistoj. Originala poemaro de Josip VELEBIT (1911-2000). Antaŭparolo de István ERTL. 80p. 215x135. 1996. Є6.00
      La lasta floro. Bildstriaro de James THURBER (1894-1961). El la angla tradukis Liland B. ROS'. 31p. 175x105. 1996. Є2.55
      Amara vivovojo. Rememoroj de bjelorusa esperantisto M. MANDRIK (1902-2003). Antaŭparolo de Ionel ONEŢ. 77p. 215x135. 1997. Є8.40
      Usono nigre-blanke. Kompilis Ionel ONEŢ (n. 1956). Informlibro pri Usono (kun mapoj por ĉiu ŝtato). 110p. 140x215. 1998. Є10.05
      Spite la vivon!. Originala poemaro de Mişu BERARU (1904-1938). Prezento de Gigi HARABAGIU. 108p. 205x130. 1998 (dua eldono). Є10.05
      Paĝoj bizaraj. Prozaĵoj de avangarda rumana verkisto Urmuz (1883-1923). Tradukis Ionel ONEŢ. Prefaco de la tradukinto. 44p. 215x135. 1998. Є6.75
      Historietoj de la siuoj de Luther Standing Bear (1868-1939). El la angla tradukis William R. HARMON. Prefaco de la aŭtoro. Ilustraĵoj de Herbert Morton STOOPS. 59p. 215x135. 1999. Є6.00
      Marionetoj. Originala poemaro de Carmel MALLIA (n. 1929). Enkonduko de Gonçalo NEVES. 62p. 215x136. Є5.55
      Documente esperanto (vol. 3). Tradukis kaj redaktis Ionel ONEŢ kaj Sasha VLAD. Rumanlingvaj eseoj pri Esperanto. Aŭtoroj: Mario PEI, Ivo LAPENNA, Edward SYMOENS, Eŭgeno LANTI, L. L. ZAMENHOF. 44p. 215x135. 1999. Є4.20
      Modernaj Robinzonoj. Militaj rememoroj de Teodoro SCHWARTZ (1894-1968). Enkonduko de Humphrey TONKIN. 61p. 215x135. 1999 (dua eldono). Є6.30
      Balado de la rektadorsa homo. Poemaro de Zlatko TOMIČIĆ (1930-2008). El la kroata tradukis Josip VELEBIT. 55p. 280x100. 2000. Є5.40
      Către tinerii mei cititori - esperanto în actualitate. Rumanlingva pledo por Esperanto de Ignat Florian BOCIORT (1924-2015). 56p. 215x135. 2000. Є4.50
      La mirinda sorĉisto de Oz. Porinfana rakonto de L. Frank BAUM (1856-1919). El la angla tradukis H. R. DREYER. Ilustraĵoj de W. W. DENSLOW. 146p. 210x135. 2000. Є15.00
      La vesperstel' • Luceafărul. Longa filozofia poemo de Mihai EMINESCU (1850-1889). El la rumana tradukis Jozefo E. NAGY. Dulingva eldono kun 4 fotoj de la aŭtoro. Postparolo de Constantin DOMINTE. 76p. 215x135. 2000. Є9.00
      Sep manifestoj dada. Tristan TZARA (1896-1963). El la franca tradukis Ionel ONEŢ. Postparolo kaj notoj de la tradukinto. Ilustraĵoj de Francis PICABIA. 52p. 215x135. 2001. Є6.75
      Rubenaj refrenoj. 6 eseoj honore al kvardek jaroj da Esperanto-somerlernejoj en Barlaston. Redaktis Paul GUBBINS. Kontribuis: Marjorie BOULTON (1924-2017), William SIMCOCK (1918-20028), Anna LÖWENSTEIN (n. 1951), Tim CARR (n. 1944), Paul GUBBINS (1949-2016), Renato CORSETTI (n. 1941). Enkonduko de la redaktinto. 53p. 215x135. 2001. Є8.70
      Az én antológiám • Antologia mea. Tradukaĵoj el la originala Esperanta poezio en la hungaran kaj rumanan. Poemoj de: Stanislav SCHULHOF, Kálmán KALOCSAY, Georges E. MAURA, Nikolajs KURZENS, Vesna SKALJER-RACE, Josip VELEBIT, Albert GOODHEIR, Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI, Julius BALBIN, Lodewijk Cornelius DEIJ, Kristina ALEKSOVA, Lina GABRIELLI, Edwin DE KOCK, Michel Duc GONINAZ, Victor SADLER. Tradukis Jozefo E. NAGY (n. 1951). Antaŭparolo de Gábor CSEKE. 92p. 215x135. 2001. Є9.75
      Mi ne estas Mona Lisa. 15 originalaj rakontoj de Júlia 'SIGMOND (1929-2020). Postparolo de Ignat Florian BOCIORT. 65p. 215x135. 2001. Є9.90
      Ĉielarka estonto. Historia romano de Carmel MALLIA (n. 1929). 111p. 210x140. 2002. Є12.90
      Krias la silento. Psikologia romano de István NEMERE (n. 1944). 177p. 210x140. 2002. Є16.50
      Documente esperanto. (vol. 6) Tradukis kaj redaktis Ionel ONEŢ kaj Sasha VLAD. Du rumanlingvaj eseoj pri Esperanto kaj du poemoj en Esperanto. Aŭtoroj: Giordano MOYA ESCAYOLA, Georges KERSAUDY, L. L. ZAMENHOF. 28p. 215x145. 2002. Є2.40
      Gerda malaperis! - vortlisto - vocabular. Vortlisto por rummanlingvanoj por la populara instruromaneto de Claude PIRON (n. 1931). 27p. 210x145. 2003. Є2.70
      La postdomo. De István Ertl (n. 1965). Humurplena satira romano en kiu "fikcio kaj realo koincidas". 85p. 180x125. 2003. Є9.00
      Spiritul limbii esperanto şi vrăjmăşiile dintre confraţi. Rumanlingva versio de la premiita eseo La spirito de Esperanto kaj la "samideanaj" malamikaĵoj de Ignat Florian Bociort (1924-2015). 18p. 210x145. 2004. Є2.10
      Provizore. De István Ertl (n. 1965). Originala poemareto de talenta aŭtoro kaj tradukisto. 59p. 170x125. 2004. Є6.00
      La taglibro de Csoma Sándor - Csoma Sándor naplója. Longa poemo de Lajos MAGYARI (1942-2015). El la hungara tradukis Jozefo E. NAGY. Antaŭparolo de Béla MARKÓ. Dulingva eldono. 33p. 215x145. 2004. Є6,00
      Celakantoj. Originala poemaro de Jorge CAMACHO (n. 1966). Postparolo de Mauro NERVI. 116p. 200x140. 2004. Є9,90
      Saturno. Dulingva (Esperanto / hispana) poemaro de Jorge CAMACHO (n. 1966). Postparolo de Gonçalo NEVES. 138p. 200x140. 2004 Є10,80
      Gerda malaperis! - vortlisto-wordlist. Vortlisto por anglalingvanoj por la populara instruromaneto de Claude PIRON (n. 1931). 28p. 205x140. 2004 (tria eldono). Є3,00
      Rigardante malantaǔen (en la jaro 2000). Siatempe tre influa utopia romano de Edward BELLAMY (1859-1898). El la angla tradukis C. M. HAMAKER. Enkondukoj de Humphrey TONKIN kaj Julia ISBRÜCKER. Numero 1 en serio "utopia". 204p. 210x145. 2005 (dua eldono). Є13,80
      Din lirica de expresie esperanto. 11 traduceri şi adaptǎri de Constantin Dominte (1944-2006). Tradukaĵoj el la originala Esperanta poezio en la rumanan. Poemoj de: Kálmán KALOCSAY, Nikolai HOHLOV, Raymond SCHWARTZ, G. E. MAURA, John Sharp DINWOODIE, Albert GOODHEIR, Marjorie BOULTON, Edwin DE KOCK, Victor SADLER. Tradukis Constantin DOMINTE (n. 1944). Antaǔparolo de Jozefo E. NAGY. Dulingva eldono. 55p. 205x145. 2005. Є3,50
      Pasteĉo. Parodia romaneto de Sten JOHANSSON (n. 1950). Kun karikaturoj de Niko VOLOŜIN. 167p. 170x120. 2005. Є9,00
      Klaǔstralio. Utopia novelo de István BEJCZY (n. 1965). El la nederlanda tradukis István ERTL (n. 1965). Numero 2 en serio "utopia". 52p. 210x145. 2005 (dua eldono). Є4,50
      La lando de la blinduloj. H. G. WELLS (1866-1946). El la angla tradukis E. W. AMOS. Utopia novelo. Numero 3 en serio "utopia". 26p. 210x145. 2006 (dua eldono). Є3,00
      Zam-Zam-Zamenhof. Originala teatraĵo de Paul GUBBINS (1949-2016). 87p. 210x145. Є9,00
      La tempo-maŝino. H. G. WELLS (1866-1946). El la angla tradukis E. W. AMOS. Utopia novelo. Numero 4 en serio "utopia". 82p. 210x145. 2006 (dua eldono). Є8,10
      Eklipsas. Originala poemaro de Jorge CAMACHO (n. 1966). Postparolo de Baldur RAGNARSSON. 115p. 200x140. 2007. Є9,90
      Bibliografie de traduceri din literatura română în esperanto. Bibliografio de tradukaĵoj el la rumana literaturo en Esperanton. 88p. 210x145. 2007. Є9,00
      Fraŭlino Maitreyi. Mircea ELIADE (1907-1986). El la rumana tradukis Ionel ONEŢ. Antaŭparoloj de Probal DASGUPTA kaj Constantin CUBLEŞAN. Amromano. Numero 43 en la Serio Oriento-Okcidento. 200p. 210x140. 2007. Є15,00
      Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. Rodney BOLT. El la angla tradukis Simon DAVIES. Amuza kaj neformala prezento de la nederlandanoj. 62p. 180x110. 2008. Є6,00
      La dormanto vekiĝas. G. WELLS (1866-1946). El la angla tradukis A.F. MILWARD. Utopia romano. Numero 5 en serio "utopia". 214p. 210x145. 2008 (dua eldono). Є14,00

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]