Diskuto:Teodoro Ŝvarc

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsentite pri melas helene kaj schwartz germane signifas nigra, sed ĉu iulingve Soros ankaŭ signifus "nigra" ? -ne en la hungara ĉar la hungara vorto ests fekete, ĉu ? - Arno Lagrange 11:35, 25. Nov 2003 (UTC)

Nu, miadenasklingve, nome en la Dana, sort" signifas "nigra". Almenaŭ la unuaj tri literoj identas! ;-) - Vikipediisto:bab

Ĉu tiu vorto ne estas Esperanto? Vidu en NPIV: sori Suprengliti en leviĝanta termika fluo. (aviado). George vere soris!--Hans 10:52, 24. Feb 2008 (UTC)

Naskiĝdato?[redakti fonton]

Iu aldonis averton: Malklaras la naskiĝdato. En Vikidatumoj estas du malsamaj informoj.

Tio ĝustas. En vikidatumoj estas kvin referencoj pri naskiĝdato en 1894 en Budapeŝto - la enporto el vikidatumoj el tio faris la 1-an de januaro 1894, kio estas nepravigebla precizigo, ĉar la jaro 1894 havis 365 tagojn, kaj ĉiu povus esti la naskiĝtago. Aldone estas unu referenco el la hungara vikipedio pri naskiĝdato la 7-an aprilo 1893 en Baktalórántháza, Hungara Reĝlando, kun aserto "Soros Tivadar születési helyéül több forrás Budapestet, a születés dátumának pedig 1894-et ad meg; az itt szereplő adatok Soros Tivadar házassági bejegyzéséből származnak," kio tradukeblas "Pluraj fontoj donas Budapeŝton kiel la naskiĝlokon de Soros Tivadar, kaj 1894 kiel lia naskiĝdato; la informoj ĉi tie provizitaj venas de la geedziĝregistrado de Soros Tivadar." Kvankam ne aldoniĝas rete libere rigardebla kopio de la geedziĝregistra dokumento, tamen la indiko (kiu ja sincere mencias la plurajn malsamajn indikojn pri 1894 kaj Budapeŝto) pli seriozas ol arbitre ŝanĝi jarindikon de 1894 al fantazia "1-a de januaro 1894". Tial mi tendencas kredi la indikojn el la hungara vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 15:22, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]