Osteopatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Osteopatio estas alternativa kuracmetodo, konsistanta el la manipulado de la vertebroj, jen per masaĝoj de la muskoloj, jen per rektaj aŭ nerektaj manipuladoj de la artikoj kaj ligamentoj. Praktikanton de osteopatio oni nomas osteopaton, sed inter la diversaj landoj kaj ties juraj konsideroj estas diferencoj (vidu ekzemple).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto osteopatio litere signifas ”malsano de la ostoj”. Ĝin "inventis" usona kuracisto Andrew Still, kiu opiniis ke pli-malpli ĉiuj malsanoj estas kaŭzataj de ostoj aŭ artikoj kiuj pro malrekteco premas angiojn. Li kombinis la tiaman medicinan konon kun lia propra konvinko ke korpa histo kiu perdas moviĝon kaŭzas malbonajn efikojn al la sano. Still disvolvis metodon por per siaj manoj serĉi malpli moviĝeblan histon, ripari ĝin moviĝeblon kaj tiel kuraci. Je la 2-a de junio 1874 li baptis lian metodon osteopatio.

Precipe en Usono la terapio estas tre fama. Fine de la 20-a jarcento osteopatio en Eŭropo konatiĝis kiel unu el la kvar alternativaj kuracmetodoj apud homeopatio, akupunkturo kaj kiropraktiko. Tamen, neniu el tiuj ĉi kvar metodoj estas rekonitaj kiel medicina specialismo kaj ili ofte estas praktikataj de neoficialaj kuracistoj. Relative ofte osteopato estas ankaŭ fizioterapiisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]