Frenologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokalizo de la karakteraj trajtoj kaj kompetencoj

La frenologio estas teorio laŭ kiu la tuberoj sur la kranio de individuo reflektus ties karakteron, personecon, intelekton...

Tiun teorion malvolvis la germana neŭrologo Franz Joseph Gall, en verko eldonita en 1820 en Parizo sub la titolo:

"Anatomie et physiologie du système nerveux en général et du cerveau en particulier avec des observations sur la possibilité de reconnaître plusieurs dispositions intellectuelles et morales de l'homme et des animaux par la configuration de leur tête".
(Anatomio kaj fiziologio ĝenerale de la homa nerva sistemo kaj precize de la cerbo kun observoj pri la ebleco ekkoni plurajn intelektajn kaj moralajn emojn de la homo kaj de la bestoj per la formo de ties kapo).

En 1843 la franca kuracisto François Magendie kvalifikis la frenologion de pseŭdoscienco. Ĉiukaze ĝi malfermis pordon al uzado de tiaj konoj fare de policanoj kiuj pretendis tiele koni la verajn karakterojn de suspektinduloj, tiele ke multaj estis akuzitaj pro "sia vizaĝo" kvazaŭ tiu estus pruvo de kulpo.

Kvankam neniam pravigita de la faktoj, tiu teorio malfermis la vojon al la nocio de lokalizo de la cerbaj funkcioj, kiun studis inter aliaj la franca anatomiisto Paul Broca.

Ne konfuzu kun: Fenologio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]