Harriet Beecher Stowe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harriet Beecher Stowe
usona verkistino
usona verkistino
Persona informo
Naskonomo Elizabeth Harriet Beecher
Naskiĝo 14-a de junio 1811
en Litchfield, Konektikuto
Morto 1-a de julio 1896
en Hartford
Mortokialo Alzheimer-malsano
Tombo Phillips Academy Cemetery
Lingvoj usona anglaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hartford Female Seminary
Subskribo Harriet Beecher Stowe
Familio
Patro Lyman Beecher
Patrino Roxana Foote Beecher
Frat(in)oj Isabella Beecher Hooker • Henry Ward Beecher • Edward Beecher • Thomas K. Beecher • Catharine Beecher • Charles Beecher
Edz(in)o Calvin Ellis Stowe
Infano Charles Edward Stowe
Okupo
Okupo romanisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • novelisto • verkisto • aktivulo kontraŭ sklaveco
Verkoj La Kabano de Onklo Tom
A Key to Uncle Tom's Cabin
Dred: A Tale of the Great Dismal Swamp
Still, Still with Thee
TTT
Retejo https://harrietbeecherstowecenter.org
vdr

Harriet Elizabeth Beecher STOWE, (14-an de junio 18111-an de julio 1896) estis aboliciistino kaj verkistino de pli ol 13 libroj, la plej fama el kiuj estas La Kabano de Onklo Tom (angle Uncle Tom's Cabin) kiu priskribas vivon sklavisman kaj estis unue eldonata felietone de 1851 ĝis 1852 en la aboliciista periodaĵo, National Era (Nacia Erao), redaktita de Gamaliel Bailey. Kvankam Stowe mem neniam vizitis la Usonan Sudon, ŝi poste eldonigis A Key to Uncle Tom's Cabin, (Ŝlosilo al la Kabano de Onklo Tom) ne-fikcia verko atestanta la verecon de ŝia priskribo pri la vivo de sklavoj en la originala romano.

Ŝia dua romano estis Dred: A Tale of the Great Dismal Swamp (Timego: Rakonto pri la Trista Marĉego): denova kontraŭsklavisma romano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stowe naskiĝis en Litchfield, Konektikuto kaj plenkreskis ĉefe en Hartford. Ŝi estis la filino de Lyman Beecher, aboliciista Kirkanarisma predikanto el Bostono kaj Roxana Foote Beecher, kaj la filino de la renoma ministro, Henry Ward Beecher. Ŝi havis du elstarajn kaj aktivajn gefratojn, frato, Charles Beecher, kaj fratino, Catharine Beecher. En 1832 ŝia familio transloĝiĝis al Cincinnati, alia ardejo de la aboluciista movado, kie ŝia patro fariĝis la unua prezidento de Lane Theological Seminary (Teologia Seminario Lane). Tie ŝi proprasperte konatiĝis kun sklavismo kaj la tiel nomata "Subtera Fervojo" (en:Underground Railroad). Tiu medio stimulis la ekeston La Kabano de Onklo Tom, la unua grava Usona romano kun afrik-usonana heroo.

En 1836 Harriet Beecher edziniĝis al Calvin Stowe, kleriko kaj vidvo. Poste ŝi kaj ŝia edzo transloĝiĝis al Brunswick, Maine, kiam li akiris akademian postenon ĉe Bowdoin College. Harriet kaj Calvin havis sep infanojn, sed iuj mortis infanaĝe. Ŝiaj unuaj infanoj, ĝemelaj knabinoj, Hattie kaj Eliza, naskiĝis la 29-an de septembro 1836. Kvar jarojn poste, en 1840, ŝia filo, Frederick William naskiĝis. En 1848 okazis la nasko de Samuel Charles, sed la sekvontan jaron, tiu mortis dum epidemio de ĥolero. Pro tio ŝi sentis kompaton por la sklavinaj patrinoj kiujn oni perforte disigis de siaj infanoj.

Verkado de La Kabano de Onklo Tom[redakti | redakti fonton]

En 1850, la revalidigo de la Fugitive Slave Law (Leĝo pri Fuĝantaj Sklavoj) vigligis Stowe-on al aboliciismo. Post tiu reaktiviĝo ŝia edzfratino skribis al ŝi, Harriet, se mi povus uzi plumon tiel kiel vi povas, mi verkus ion kiu igos la tutan landon senti kia malbenita afero estas sklavismo. Voĉleginte ĉi tion al siaj infanoj, Harriet dramece premĉifis la paperon en la mano kaj diris, Mi ion verkos se mi vivos.

Post tio Stowe komencis kiel eble plej bone esploradi sklavismon. Ŝi intervjuis sklavojn kaj sklav-posedantojn havantajn ĉiajn vidpunktojn, kaj ŝi legis plurajn librojn. En 1851, per helpo de William Lloyd Garrison, redaktoro de la aboluciisma gazeto The Liberator (La Liberiganto), Stowe komencis eldonigi fikciajn skeĉojn. Tiuj aperis felietone dum 1851 en la Cincinnati-a aboluciisma gazeto, The National Era (La Nacia Erao) sub la titolo La Kabano de Onklo Tom aŭ Vivo inter Humiluloj. Instigite de ŝiaj legantoj kaj ŝi edzo, kiuj kredis je la potenco de la rakonto ŝanĝi opiniojn, ŝi eldonigis la skeĉojn kiel du-voluman libron en 1852 kun enkonduko far pastro James Sherman de Surrey Chapel, Londono. Ene de la unua semajno post ĝia ekeldono, ŝia libro fenomene vendiĝis je 10.000 ekzempleroj. Post nur du jaroj, ĝi jam tradukiĝis en 20 diversajn lingvojn.

La libro de Stowe havis mirigan efikon al la nordaj ŝtatoj de Usono. Novaj miloj aniĝis al aboluciismo. Sed, la fendo inter nordo kaj sudo profundiĝis. La sudo negis ke la libro estas vera priskribo pri vivo en la sudo, kaj ricevis ĝin kiel akuzon. La sudo eĉ tiel draste procedis, ke ĝi forbaris la libron kaj arestis ĉiun ĝin posedantan. Defendeme la sudo verkis mokajn librojn laŭdantajn la bonon de sklavismo kia Aunt Phillis's Cabin; or Southern Life as it is." (La Kabano de Onklino Filis; aŭ Suda Vivo kia ĝi vere estas). Responde, Stowe kolektis ĉiom ŝian informon kaj verkis, A Key to Uncle Tom's Cabin (Ŝlosilo al la Kabano de Onklo Tom). Tiun libron ŝi verkis por pruvi ke ŝi esploris la temon. Tamen, kvankam ŝi celis ĝin al la sudo, oni tie ne tiel vaste ĝin legis, kiel aliloke.

Tamen, ankaŭ fore trans la Atlantiko en Granda Britio la mesaĝo de Onklo Tom estis brakumata, subtenata de la komenco far la potenca parolisto pastro James Sherman en Londono. En 1853 Harriet traveturis Eŭropon, parolante pri sia libro. Ĉe ŝia alveno en Anglio oni donis al ŝi tre varman bonvenon kaj adreson, konata kiel la Amema kaj Kristana Adreso, de la Anti-Slavery Society (kontrausklavisma societo), kun pli ol duonmiliono da subskriboj de nobelaj virino ĝis kamparanoj. Tion oni donis al ŝi en 26 volumojn. Ŝian respondon al tiu adreso oni eldonis en la revuo Atlantic Monthly. 43

Ĉe la komenco de la Usona Enlanda Milito en 1861, tio, ke Grand-Britio konsideris alianciĝi kun la Sudo en tiu milito instigis Stowe-on respondi al la brita homaro memorigante ilin pri ilia sindediĉo al la sklavoj. Tamen, pro diversaj kialoj, Britio malfaris sian promeson al la Sudo kaj restis neŭtrala tra la milito. En sia taglibro Harriet skribis pri siaj sentoj pri la milito. Ŝi diris, Estis la volo de Dio ke ĉi tiu lando -kaj Nordo kaj Sudo- profunde kaj terure suferu pro la peko konsenti al kaj subteni la grandajn opresaĉoj de la Sudo...la sango de la povra sklavo, kiu por tiom da jaroj vane plorkriis el sub la tero, estu respondata per la sango de la filoj de la plej bonaj kamenejoj tra ĉiuj liberaj ŝtatoj. En 1862, pro tio, ke prezidento Abraham Lincoln ne plenumis sian promeson subskribi la Emancipation Proclamation-on (Liberiga Proklamo) , Harriet Beecher Stowe decidis, ke ŝi mem iru paroli kun li. Ŝi kolektis siajn infanojn kaj veturis al Vaŝingtono, D.C. Ĉar ne ekzistas skribita registraĵo de tiu kunveno, neniu scias kion ŝi diris por pesvadi prezidenton Lincoln subskribi. Tamen ni ja scias, ke baldaŭ poste, la 1-an de januaro 1863 li faris proklamon al la nacio, ke la sklavoj estas liberaj.

Dum la tago de la proklamo Harriet Beecher Stowe estis staranta en balkono de iu ĉambrego atendante la anoncon. Kiam la anonco okazis, iu viro ekstaris en la amaso, kaj indikis al ŝi dirante Rigardu, estas s-rino Stowe, la virino kiu ĉesigis sklavismon. La homamaso sin starigis kaj aplaŭdis ŝin dum ŝi simple ĝentile mansvingis.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Harriet Beecher Stowe poste diris en sia taglibro, Mi verkis kion mi verkis ĉar kiel virino, kiel patrino mi estis opresita kaj korrompita, pro la malĝojoj kaj maljustoj kiujn mi vidis, ĉar kiel Kristano mi sentis la malhonoron al Kristanismo, ĉar kiel amanto de mia lando mi tremis je la venonta tago de kolero. Multaj historiistoj konsideras la romanon La Kabano de Onklo Tom grava forto kunkondukanta al la Enlanda Milito, kiu rezultigis la abolon de sklavismo en Usono. La influo de Harriet Beecher Stowe trafis homojn en ĉiaj vivsituacioj, de ŝtataj oficistoj, al nobeloj, ĝis ordinaruloj. Dum sia vivo ŝi abunde verkis, tamen ŝia influo preteris vortojn. Ŝi helpis forkurantajn sklavojn post la leĝigo de la Leĝo pri la Fuĝanta Sklavo. post la Enlanda Milito ŝi konstruigis kaj starigis kelkajn lernejojn kaj loĝ-domojn por freŝe liberigitaj sklavoj.

Harriet Beecher Stowe mortis la 1-an de julio 1896 kaj, simile al Rosa Parks de nia tempo, ŝi ricevis funebron altrangulan. Oni ŝin enterigis en la tereno de Phillips Academy en Andover, Masaĉuseco.[1]

La ideoj de Harriet Beecher Stowe pri libero helpis okazigi serion da eventoj kiuj influis la vivojn de homoj ĉirkaŭ la terglobo. Ŝi envenis la mondon de sklavismo per siaj verkoj kaj vekis la konsciencojn de milionoj.

La Domo de Harriet Beecher Stowe en Cincinnati, Ohio estas la antaŭa hejmo de sia patro Lyman Beecher sur la antaŭa tereno de la Seminario Lane. Harriet loĝis tie ĝis sia edziniĝo. Ĝi estas malferma al la publiko kaj funkcias kiel historia kaj kutura lokalo, fokusanta sur Harriet Beecher Stowe, la Seminario Lane kaj la Subtera fervojo. Tiu lokalo ankaŭ prezentas Afrik-Usonan historion. La Domo de Harriet Beecher Stowe en Cincinnati situas ĉe 2950 Gilbert Avenue, Cincinnati, OH 45206. [1] Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiam Stowe renkontis Abraham Lincoln-on la 2-an de decembro 1862 (dum la Enlanda Milito), li laŭdire salutis ŝin, Do, vi estas la eta virino kiu verkis la libron kiu komencis ĉi garandan militon!
  • La plej amaraj larmoj verŝataj super tombojn estas pro vortoj kiuj restas nediritaj kaj faroj kiuj restas nefaritaj.

Parta listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj por plua legado (Bibliografio)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]