Filip Kurjański
Filip Kurjański | |
---|---|
Filip Kurjański en 1929 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1904? en Bjalistoko, Rusia Imperio |
Morto | 12-an de julio 1941 en Bjalistoko, Dua Pola Respubliko |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Varsovio • Bjalistoko |
Nacieco | pola judo |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Frat(in)o | Zina Kurjańska |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Filip Fiszel[1] KURJAŃSKI (ankaŭ skribata Kuriański) estis juda esperantisto kaj komerca prokuristo[1] loĝanta en Bjalistoko. Ĝis la 2-a mondmilito li estis estrarano de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko kaj kunorganizanto de lokaj Esperanto-agadoj en la urbo kaj la regiono.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]La 21-an de novembro 1920 okazis en la ejo de Instruista Societo kunveno, kiu celis fondi Zamenhofan Esperanto-Societon en Białystok (ZES). Filip Kurjański estis proponita por la posteno de ĝia sekretario.
En 1926 Kurjański kaj Ŝapiro ĉeestis Tutpollandan Kongreson de Esperantistoj en Krakovo. Antaŭ ĝi Dziennik Białostocki (Bjalistoka Tagĵurnalo) en nesubskribita artikolo Kunveno de esperantistoj informis la 29an de oktobro 1926 pri la bezono sendi al la kongreso delegitojn el la naskiĝurbo de Zamenhof[2].
Kurjański partoprenis kun Jakobo Ŝapiro en la UK 1927 en Dancigo, pri kio prelegis en la sidejo de la organizo la 14-an de aŭgusto. Dum la 1-a Internacia Postkongreso Esperantista en 1927 Kurjański, ĵuselektita kiel sekretario de ZES, aktive helpis organizi la aranĝon.
En la tagoj 26-27 de oktobro 1929 la asocio okazigis la 1-an Esperantistan Kongreson de Białystoka Vojevoda Regiono. La feston ĉeestis naskiĝinta en Bjalistoko Felikso Zamenhof, kiu dum enkonduka parolado menciis, ke la grupo en Białystok dank' al siaj du vere laboremaj kaj fervoraj gvidantoj (S-roj Ŝapiro - prezid. kaj Kurjański - sekret.) progresas gigantpaŝe[3].
La 15-an de decembro 1929 Zamenhofa Esperanto-Societo okazigis la 70-an naskiĝfeston de LLZ en la sidejo de la Societo Hellas, kiun partoprenis pli ol 100 personoj[4]. Tiuokaze sekretario de la organizo, Filip Kurjański, faris prelegon sub la titolo Zamenhof kaj la Festo de la Libro.
Kurjański agadis ĉefe kiel estro de Dram-rondo ĉe Zamenhofa Esperanto-Societo, verkante preskaŭ ĉiujn tekstojn por ĝi. La 28-an de marto 1930 okazis tre sukcesa por la Dram-rondo evento: ĝi prezentis la revuon La verda muelejo laŭ tekstoj de F. Kurjański kun muziko de K. Szapiro. La spektaklo estis varme aplaŭdata[5].
Komence de 1931 la Ministerio de Klerigo kaj Konfesioj leĝigis Instituton de Esperanto por la tuta Pollando, kiu celis instruadon de la lingvo. La 3-an de januaro 1931 la Instituto starigis Ekzamen-Komisionon por Bjalistoko. Krom Jakobo Ŝapiro kaj Jakób Dubiński, la komisionon eniris Filip Kurjański, kiu en la antaŭaj jaroj helpis en organizado de Esperanto-kursoj en la urbo.
En 1931 Zamenhofa Esperanto-Societo multe propagandis por konstruo de monumento al Zamenhof. Filip Kurjański en Pola Esperantisto verkis la artikolon Helpu konstrui la Babel-Turon proponante revenon al la legenda tempo prezentita en la Biblio[6].
Post la UK 1931 en Krakovo okazis la 2-a Internacia Postkongreso Esperantista en Bjalistoko. En la kinejo Przystań prezentiĝis Esperanto Revuo-Teatro Verda Muelejo. La programo konsistis el dancoj, skeĉoj, teatraĵoj (Ho, tiuj fremduloj! de Feliks Hiller), kaj plejparton de la tekstoj por tiu vespero verkis Filip Kurjański. En 1936, okaze de la 25-jara jubileo de Esperanto-agado de Jakobo Ŝapiro, Filip Kurjański verkis enciklopediecan artikolon pri li por Pola Esperantisto[7]. En la urbo li helpis organizi la jubilean feston la 9-an de majo.
Milito kaj morto
[redakti | redakti fonton]La 22-an de junio 1941 komenciĝis la Operaco Barbaroso. Kvin tagojn poste trupoj de Einsatzgruppen kaj Wehrmacht enmarŝis en Bjalistokon kaj komencis persekutadon de la juda komunumo. La 12-an de julio ekde frua mateno okazis unu el pluraj arestadoj de judaj intelektuloj kaj aktivuloj, transportitaj al la kampo Pietrasze apud Bjalistoko (nun arbaro Pietrasze ene de la urbo). Dum la dutaga operaco la germanoj mortpafis ĉ. 4000 homojn, inter kiuj troviĝis Filip Kurjański, lia frato Szymon kaj Jakobo Ŝapiro[8].
Familianoj de Filip Kurjański ektroviĝis en Bjalistoka geto. La 5-an de februaro 1943 naziaj trupoj komencis neniigadon de la juda fermita kvartalo. La familio de Kurjański aktive kontraŭstaris la operacon kaj verŝis bolantan akvon sur germanajn soldatojn. La familianoj estis mortpafitaj[9].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Zofia Banet-Fornalowa: Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko, Varsovio/Świdnik 1999
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Kurjanski Filip vel Fiszel, Belga Esperantisto 1928
- ↑ Dziennik Białostocki, 29.10.1926[rompita ligilo]
- ↑ Pola Esperantisto 11/1929, p. 149
- ↑ Pola Esperantisto 3/1930, p. 33
- ↑ Pola Esperantisto, 4/1930, p. 48
- ↑ Pola Esperantisto 6/1931, p. 81
- ↑ Pola Esperantisto 5/1936, p. 60
- ↑ Rafael Rajzner, Henry R. Lew: Losy nieopowiedziane: zagłada Żydów białostockich 1939-1945. Żydowski Instytut Historyczny im. Emanuela Ringelbluma, Warszawa 2013
- ↑ Szymon Datner: The Fight and the Destruction of Ghetto Białystok