Dante Alighieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dante)
Saltu al: navigado, serĉo
Dante Alighieri
Dante Alighieri pentrita de Andrea del Castagno, ĉ. 1450 (Galerio Uffizi)
Dante Alighieri pentrita de Andrea del Castagno, ĉ. 1450 (Galerio Uffizi)
Persona informo
Naskonomo Durante di Alighiero degli Alighieri [#]
Naskiĝo 29-a de majo 1265
en Florenco
Morto 14-a de septembro 1321
en Raveno
Religio katolikismo [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Civitaneco Itala
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
Familio
Patro Alighiero di Bellincione [#]
Patrino Bella degli Abati [#]
Gefratoj Francesco Alighieri [#]
Edz(in)o Gemma Donati
Idoj Jacopo, Pietro, Antonia; Giovanni?
Profesio
Profesio politikistofilozofo • political theorist • verkisto • prosaist • intelektulo • poeto [#]
Literatura movado Dolce Stil Novo
Notindaj verkoj La Divina Commedia
Influoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Profila portreto de Dante, ege konata, farita de Sandro Botticelli.

Durante ALIGHIERI ([du'rante aliˈɡi̯ɛːri]; konita simple Dante; esperantigite Danto ALIGIERIO) (naskiĝis ĉirkaŭ la 29-a de majo 1265 en Florenco, mortis la 14-an de septembro 1321 en Raveno) estis itala poeto, taksata la fondinto de itallingva poezio kaj grava figuro de la finaj jardekoj de la Mezepoko kaj antaŭulo de la venonta Renesanco. Lia La Divina Commedia, (La Dia Komedio) originale nomata simple Commedia ("Komedio") kaj nur poste nomita Divina ("Dia") fare de Boccaccio, estas sendiskute taksata la ĉefa literatura verko komponita en la itala lingvo kaj majstroverko de la tutmonda literaturo.[1]

Fine de la Mezepoko en Eŭropo, la plimulto de la poeziaĵoj estis verkita en Latino, kaj tial alirebla nur de kleraj aŭskultantaroj. En De vulgari eloquentia (Pri nacilingva elokvento), tamen, Dante defendis la uzadon de la gepatra lingvo en literaturo. Li mem eĉ verkis en la toskana dialekto la poemaron La nova vivo (1295) kaj la jam menciitan Dia Komedio; Tiu elekto, kvankam tre neortodoksa, markis tre gravan precedenton kiun poste la italaj verkistoj kiaj Petrarko kaj Boccaccio sekvos. Rezulte, Dante ludis ŝlosilan rolon por establi la nacian lingvon de Italio. La graveco de Dante etendiĝis ankaŭ ekster sia hejmlando; liaj priskriboj de Infero, Purgatorio, kaj Ĉielo (Paradizo) inspiris multajn verkojn de la Eŭropa arto ekzemple de John Milton, Geoffrey Chaucer kaj Alfred Tennyson. Krome, la unua uzado de ripeta tri-versa rima skemo (ABABCBCDC ktp.) estas atribuita al li.

En Italio li estas nomata il Sommo Poeta ("la suprema poeto") kaj il Poeta ("La Poeto"). Li, Petrarko, kaj Boccaccio estas ankaŭ nomataj "la tri fontoj" kaj "la tri kronoj". Dante estas nomata ankaŭ "la patro de la itala lingvo".[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Dante Alighieri, ofte nomata simple Dante, naskiĝis en familio nobela, sed malriĉa, en Florenco, nuntempa Italio. Li estis baptita la 27-an de marto 1266 per la nomo Durante di Alighiero degli Alighieri; lia filo Jacopo Alighieri atestas, ke la nomon Durante oni aliformis al Dante. Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, sed oni kutimas fiksi ĝin inter la 22-a de majo kaj la 13-a de junio 1265. La jaron oni konjektas precipe pro la bapto-dato (paska sabato, kiam oni baptis la bebojn de la antaŭa jaro) kaj pro lia verso "je mezo de la voj' de vivo nia", la unua "de la Infero, verkita en jaro 1300 (tiam oni atribuis al la homa vivo 70-jaran daŭron, laŭ Psalmo 89). Pri la tago, en verso en la Paradizo asertas, ke li naskiĝis sub la signo de la Ĝemeloj kaj en jaro 1265, la suno estis en Ĝemeloj proksimume inter la 11-a de majo kaj la 11-a de junio (Julia kalendaro). [3] Pliaj detaloj permesas plu malgrandigi la intervalon.

Portreto de Dante, el fresko en la Palazzo dei Giudici, Florenco.

Dante pretendis, ke lia familio devenas el la antikvaj romianoj (Infero, XV, 76), sed la plej frua parenco kiun li povis mencii per sia familia nomo estis la krucmilitinto Cacciaguida degli Elisei (Paradiso, XV, 135), naskiĝinta ne antaŭ jaro 1100. La patro de Dante, nome Alaghiero[4]Alighiero di Bellincione, apartenis al la partio de la Blankaj Gelfoj, sed ne suferis reprezaliojn post la venko de la Gibelinoj en la Batalo de Montaperti en la mezo de la 13-a jarcento. Tio sugestas, ke lin protektis prestiĝo kaj statuso,aŭ simple politika neengaĝo.[5]

La Gelfoj subtenis la politikon de la eklezio kontraŭ la Gibelinoj, kiuj estis protektataj de la Sankta Romia Imperiestro. La patrino de la poeto estis Bella, verŝajne membro de la familio Abati.[4] Ŝi mortis kiam Dante estis ankoraŭ ne dekjara, kaj Alighiero edziĝis denove, al Lapa di Chiarissimo Cialuffi. Estas necerte, ĉu li edzinigis ŝin tuj, ĉar estis sociaj limigoj por vidvoj. Certe ŝi donis al li du gefilojn, Francesco kaj Tana (Gaetana). Kiam Dante estis 12-jara, li estis fianĉigita al Gemma, filino de Manetto Donati, membro de la potenca familio Donati.[4] Gefianĉiĝoj tiel fru-aĝaj estis tre oftaj kaj konsistis en formala ceremonio, inkludanta kontraktojn subskribitajn antaŭ notario. La geedziĝo okazis en jaro 1285, Gemma kaj Dante havis kvar gefilojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). Jakobo (Jacopo) iĝis poeto, Petro (Pietro) literaturkritikisto; Antonia iĝis monaĥino, kun nomo fratino Beatrice. Pri Johano (Giovanni) oni scias malmulte, nur ke en tribunala akto de 1308 aperas la nomo de atestanto, "Iohannes filius Dantis Alighierii de Florentia" (latine Johano, filo de Dante Alighieri el Florenco). Ĉiukaze la poeto restis enamiĝinta al Beatrice kaj al ŝi estis dediĉitaj liaj poemoj (nenu al la edzino Gemma).

Dante en Verono, de Antonio Cotti.

Edukado kaj poezio[redakti | redakti fonton]

Ne multo estas konata pri la edukado de Dante; li supozeble studis hejme aŭ en religia lernejo ligita al preĝejo aŭ monaĥejo en Florenco. En la Dia Komedio (Inf XV, 82) li memorigas danke sian instruiston Brunetto Latini. Oni scias, ke li studis toskanlingvan poezion kaj ke li admiris la komponaĵojn de la Bolonja poeto Guido Guinizelli, kiun en Purgatorio li nomis kiel sian "patron" ("la patro kaj de mi kaj de aliaj pli lertaj ol mi, kiuj plej belajn amorimojn verkis" - Purg XXVI. 99). Kiam la Sicilia skolo (Scuola poetica siciliana), nome grupo de poetoj el Sicilio, iĝis konata en Toskanio, liaj interesoj kondukis lin al la malkovro de la provenca poezio de la trobadoroj, kiel Arnaut Daniel, kaj de la latinlingvaj verkistoj de la klasika antikveco, inter kiuj Cicerono, Ovidio kaj ĉefe Virgilio.

Statuo de Dante ĉe la Uffizi, Florenco.

En 1274, kiam li estis nur naŭjara, Dante unuafoje vidis dum meso Beatrice Portinari (12661290), nome filinon de Folco Portinari, kaj enamiĝis al ŝi, eĉ ne parolinte al ŝi. Ŝi forte inspiris liajn verkojn. En 1285 Dante edziĝis al Gemma Donati kies fianĉo li estis, laŭ tiama kutimo, jam kiel 12-jarulo. La familio Donati estis inter la plej gravaj de Florenco kaj poste iĝis centro, ĉirkaŭ kiu kolektiĝis la Nigraj Gelfoj.

Gemma kaj Dante havis kvar gefilojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). Jakobo (Jacopo) iĝis poeto, Petro (Pietro) literaturkritikisto; Antonia iĝis monaĥino, kiel jam menciite. Pri Johano (Giovanni) oni scias malmulte, nur ke en tribunala akto de 1308 aperas la nomo de atestanto, "Iohannes filius Dantis Alighierii de Florentia" (latine Johano, filo de Dante Alighieri el Florenco). Ĉiukaze la poeto restis enamiĝinta el Beatrice kaj al ŝi estis dediĉitaj liaj poemoj (neniu al lia edzino Gemma).

Post tiu unua, hazarda renkonto, li vidis Beatrice plurfoje kiam li estis eble 18-jara, sed probable nur interŝangante salutojn surstrate, kaj li neniam konis ŝin bone. Fakte tio estis klara ekzemplo de la tiel nomita korteza amo, nome sento evoluinta en franca kaj provenca poezioj de antaŭaj jarcentoj. Dante spertis tian amon simile al aliaj poetoj, sed lia esprimo restis unika. Danke al tia amo Dante lasis sian spuron per nova skolo, kiun li mem baptis dolce stil novo (dolĉa stilo nova),, kaj li kun la ceteraj samskolanoj esploradis neniam antaŭe emfazitajn aspektojn de amo. Tia estis lia amo al Beatrice (simila estos, kelkajn jardekojn poste, la amo dePetrarko al Laura). En multaj el liaj poemoj, ŝi estas priskribita kiel duon-dia, rigardanta lin konstante kaj donanta spiritan instruadon, foje akre, kaj esta ŝi kiu farigas al li la vojaĝon de la Dia Komedio: "Mi, Beatriĉe, iri vin instigas; /al mia loko la sopir' min trenas /la amo movis min kaj paroligas" (Infero, II, 70),

Beatrice mortis en 1290, Dante tiam serĉis rifuĝon en Latinlingva literaturo. Lia verko Convivio (Bankedo) komprenigas, ke li legis la De consolatione philosophiae (La konsolo per filozofio) de Boecio kaj la De Amicitia (Pri amikeco) de Cicerono. Li poste dediĉis sin al la filozofiaj studoj de religiaj lernejoj kiel tiu de Dominikanoj en Santa Maria Novella. Li partoprenis en la disputoj kiuj estis inter la du ĉefaj Ordenoj almozantaj (Franciskanoj kaj Dominikanoj) publike aŭ nerekte agantaj en Florenco, kie la unuaj klarigis la doktrinojn de mistikuloj kaj de Sankta Bonaventuro, kaj la duaj prezentis la teoriojn de Sankta Tomaso de Akvino.

Kiam li estis 18-jara, Dante renkontiĝis kun Guido Cavalcanti, Lapo Gianni, Cino da Pistoia (kune ili iĝis la plej konataj poetoj de la dolĉa stilo nova) kaj frekventis la lernejon de Brunetto Latini, kiu poste ricevis specialan mencion en la Dia Komedio (Infero, XV, 28) :"Revenas angorige la memoro /de via patra bildo, bona kara /kiam vi min instruis hor' post horo /kiel sin eternigas viv' homara". Spuroj de tiuj kontaktoj estas inkluditaj en la Vita Nuova (Vivo nova") kaj en la "Dia Komedio"

Ilustracio por Purgatorio de Doré.
Ilustracio por Paradizo (de La Dia Komedio) de Paul Gustave Louis Christophe Doré.
Ilustracio por Paradizo (de La Dia Komedio) de Paul Gustave Louis Christophe Doré

Politiko kaj Florenco[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento Italio estis dividita inter du interbatalantaj partioj: la Gelfoj, kiuj subtenis la papon, kaj la Gibelilinoj, subtenantaj la imperiestron de la Sankta Romia Imperio. Florenco estis urbo gelfa; en jaro 1289 Dante militis kun la gelfa kavalerio ĉe la Batalo de Campaldino (11-a de junio),[6] apogante la florencajn Gelfojn kontraŭ la Gibelinoj de Areco.[7][8] Tiu venko alportis reformon de la florenca konstitucio: rajtis partopreni en la politika vivo nur la membroj de la multaj komercaj aŭ metiaj gildoj de la urbo. Dante do eniris la Gildon de Kuracistoj kaj Apotekistoj. Tiu Gildo estis la plej taŭga, ĉar tiam la libroj vendiĝis en la apotekoj. En la postaj jaroj, lia nomo estis foje registrita kiel parolinto aŭ voĉdoninto en la diversaj konsilioj de la respubliko. La plimulto el la aktoj de tiuj kunsidoj en la jaroj 1298–1300 perdiĝis, do la agado de Dante en tiuj konsilioj estas necerta.

En 1294 Dante estis en la eskorto de Karolo Martelo de Anĵuo (nepo de Karolo la 1-a, reĝo de Napolo) dum li estis en Florenco.

Dante Alighieri, detalo el fresko de Luca Signorelli, Kapelo de San Brizio, Katedralo de Orvieto.

En 1296, Dante partoprenis pli aktive en politiko: li estis ano de la Popola Konsilio de novembro 1295 ĝis aprilo 1296, li estis en la teamo Savi ("Saĝuloj"), kiu en decembro 1296 reformis la regulojn por la elektado de la priori (magistratanoj), la unuarangaj reprezentantoj de ĉiu gildo; de majo ĝis septembro 1296 li estis ano de la "Konsilio de la Cent". Li foje rolis kiel ambasadoro, ekzemple en majo 1300 en San Gimignano. Tiujare li estis magistratano de la 15-a de junio al la 15-a de aŭgusto.

Venkinte la Gibelinojn, la Florencaj Gelfoj dividiĝis en du frakciojn, kiuj nomiĝis Blankaj Gelfoj — estrataj de Vieri dei Cerchi — kaj Nigraj Gelfoj, estrataj de Corso Donati. Kvankam la disiĝo okazis komence pro interfamiliaj akordoj aŭ malakordoj, poste aperis ideologiaj diferencoj surbaze de malsamaj vidpunktoj pri la papa rolo en la Florencaj aferoj: la Nigraj Gelfoj tute subtenis la Papon, la Blankaj Gelfoj deziris ke la papo ne tro enmiksiĝu. Dante, malgraŭ sia boparenceco kun familio Donati, estis Blanka. La Blankaj Gelfoj ekregis la urbon kiel unuaj kaj elpelis la Nigrajn Gelfojn. Responde, la papo Bonifaco la 8-a planis militan okupadon de Florenco. En 1301, en Florenco oni esperis ke Karlo de Valois, frato de la reĝo Filipo la 4-a de Francio, vizitos Florencon, ĉar la Papo nomumis lin paciganto por Toskanio. Sed la urba magistrato estis malbone traktinta la papajn ambasadorojn kelkajn semajnojn antaŭe, do oni timis ke Karlo ricevis novajn instrukciojn, kaj tial Florenco sendis delegitaron al Romo por certiĝi pri la intencoj de la papo. Dante estis unu el la delegitoj.

La preĝejo, al kiu Dante kutimis iri, estas tiu de Sankta Johano. Giotto, la pentristo, kaj la poeto Guido Cavalcanti estis liaj amikoj. Lia domo ankoraŭ staras en Florenco.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

La papo Bonifaco la 8-a postulis, ke nur Dante restu en Romo, kaj resendis al Florenco la ceterajn delegitojn. Samtempe la 1an de Novembro 1301 Karlo de Valois eniris Florencon kun la Nigraj Gelfoj, kiuj en la postaj ses tagoj detruis multon de la urbo, mortigis multajn el siaj malamikoj kaj instalis novan registaron: urbestro iĝis Cante de' Gabrielli. En marto 1302 Dante estis kondamnita al 2-jara ekzilo kaj al pago de forta monpuno. La akuzo estis korupto kaj financa krimo en la tempo (du monatoj en jaro 1300) dum kiu li oficis kiel urba magistratano.[9].

Li ne pagis la monpunon, parte ĉar li opiniis, ke li ne estas kulpa, kaj parte ĉar ĉiuj liaj havaĵoj en Florenco estis rekviciitaj. Kiam li estis kondamnita, li estis ankoraŭ en Romo pro la postulo de la papo. Do li estis taksita "forfuĝinto".[10] kaj kondamnita al porviva ekzilo: se li estus reveninta al Florenco ne paginte la monpunon, li povus esti bruligita sur ŝtiparo. Sed la afero ne finiĝis tiel.

En 1310, la Sankta Romia Imperiestro Henriko la 7-a de Luksemburgio eniris Italion kun armeo el 5000 soldatoj. Dante vidis en li novan Karolon la Grandan, kiu povus restaŭri la antikvan rolon de la Sankta Romia Imperio. En marto 1311 Dante sendis al li mallomgan verkon, Immensa Dei Dilectione, kio estas afero interesa, atestanta lian loĝlokon ĉe la fontoj de Arno, en Toskanio. Dante sendis ankaŭ pluajn leterojn al la imperiestro kaj al aliaj italaj regantoj, postulantajn, ke ili liberigu Florencon de la Nigraj Gelfoj.

Li klarigis siajn ĝeneralajn politikajn ideojn per traktato De Monarchia ("Pri Monarkio") proponante universalan monarkion sub Henriko la 7a. Kaj la komenco aspektis esperiga. En 1312 Henriko la 7-a atakis Florencon kaj venkis la Nigrajn Gelfojn. Ne ekzistas pruvoj ke Dante aliĝis al tiu venko; eblas, ke li ne volis militi kontraŭ sia urbo; eblas, ke la aliaj Blankaj Gelfoj ne volis lin kiel sampartianon.

Henriko tamen mortis (pro febro) en 1313, kaj Dante ĉesis esperi revenon al sia urbo. Fakte, Baldo d'Aguglione permesis la revenon de multaj Blankaj Gelfoj ekzilitaj; li ne inkludis la poeton en tiun grupon, ĉar Dante, en siaj mesaĝoj al Henriko kaj aliaj reganto, postulis militon kontraŭ Florenco.

En 1315 Florenco estis konkerita de la militisto Uguccione della Faggiuola, kiu promesis amnestion. Sed Florenco postulis publikan penton aldone al forta monpuno. Dante malakceptis, preferante la ekzilon. Poste, la mortokondamno de Dante estis ŝanĝita al hejm-aresto, sed kondiĉe ke li iru al Florenco kaj ĵuru, ke li neniam eniros en la urbon. Li ne iris, kaj lia mortokondamno estis konfirmita kaj etendita al liaj filoj. Li ankoraŭ esperis ke li povos esti invitita honore al Florenco ankoraŭ vivanta, sed tio ne okazis. Por Dante, ekzilo estis preskaŭ formo de morto, deprenanta de li ia identecon kaj la heredon. (En junio 2008, preskaŭ sep jarcentojn post lia morto, la urba konsilantaro de Florenco oficiale nuligis la kondamnon de Dante.)[11].

Kiam li estis ekzilita kaj sen rimedoj por sin vivteni, Dante loĝis en Verono kiel gasto de Bartolomeo la 1-a della Scala, poste li translokiĝis al Sarzana en Ligurio. Poste supozeble li loĝis en Lucca kun virino nomita Gentucca, kiu igis ian restadon komforta (kaj estis poste danke menciita en Purgatorio, XXIV, 37). En Italio, li korespondis kun la Dominikana teologo Nicholas Brunacci, studento de Tomaso de Akvino en Romo kaj poste en Parizo.[12] (do ekzistis iu kontakto kun Parizo, sed nerekta), kaj de Alberto la Granda ĉe la studium de Kolonjo.[13] Brunacci iĝis lektoro ĉe la studium Santa Sabina, antaŭanto de la papa universitato Pontificia Universitas Studiorum a Sancto Thoma Aquinate, kaj poste servis en la papa kurio.[14].

Poste Dante ree iris al Verono, kie li estis gasto de Cangrande della Scala, kaj probable tie vivis iagrade prospere; poste li dankis unu el siaj gastigintoj en la Komedio (Par XVII, 71: tie estas indikita la blazono, do oni ne scias, kiun el la du gastigintoj, ambaŭ senjoroj de Verono apartenantaj al la sama familio, li aludis).

Dum sia ekzilo, Dante dediĉis sian atenton al la Komedio (pri la datoj ekzistas kelkaj pruvoj, vidu ĉisube). La verko multe kreskis kompare kun tio, kio estis verkita en Florenco. Intertempe liaj politikaj ambicioj , kiuj estis lia ĉefa zorgo antaŭ la ekziligo, ne realiĝis. Revenis al lia memoro la imago de Beatrice, la amatino de "Vivo nova", kaj li kolektis tiujn junulajn poeziaĵojn, ligante ilin per proza komento.

La unua pruvo estas noto de Francesco da Barberino en liaj Lecionoj pri Amo, verkita probable en 1314 aŭ 1315. Parolante pri Virgilio, Francesco raportas, ke Dante sekvis la romian klasikulon en poemo nomita "Komedio" kaj ke la scenejo de tiu poemo (aŭ parto de ĝi) estas la infero.[15] Do oni povas dedukti, ke li mem vidis aŭ eĉ legis la Inferon. Kelkaj bildoj de pli frua verko de Francesco verkitaj antaŭ 1308 aspektas ankaŭ inspiritaj de la Infero. Pri la Infero ni havas alian sendependan pruvon: kelkaj versoj estas rekoneblaj en marĝenoj de dokumentoj faritaj en Bolonjo en 1317. Ni ne scias, ĉu la tri partoj de la poemo estis publikigitaj kune aŭ, pli verŝajne, kelkaj kantoj pogrupe. Nun estas akceptita la supozo, ke la Paradizo estis publikigita post la morto de Danto.

Tombo de Dante en Raveno, konstruita en 1780.

Finiĝinte la Paradizon, en 1318 li akceptis la inviton al Raveno de ties senjoro Guido Novello da Polenta, kiu sendis lin por diplomata misio al Venecio.

Morto[redakti | redakti fonton]

Danto mortis la 14-an de septembro 1321 (aĝe 56-jara) en la revenvojaĝo de Venecio. Eble la kaŭzo estis, ke en la marĉoj de Valli di Comacchio li estis infektita de malario.

Rekreita mortomasko de Dante Alighieri en Palazzo Vecchio, Florenco.

Li estis entombigita en Raveno en la preĝejo San Pier Maggiore (poste nomita San Francesco), kie lia tombo (starigita de Bernardo Bembo, pretoro de Venecio en 1483) ankoraŭ ekzistas, kvankam ĝi ne ĉiam enhavis liajn restaĵojn, pri kiuj ekestis kvereloj. Sur malgranda altaro troviĝas epigramo en latinaj versoj de Bernardo Canaccio (el 1366):

Latina (traduko)
IURA MONARCHIAE, SUPEROS, PHLEGETONTA, LACUSQUE La rajtojn de la monarĥio, la ĉielojn kaj lagojn de Flegotono
LUSTRANDO CECINI VOLUERUNT FATA QUOSQUE: prikantis mi ĝis mia fato finiĝis
SED QUIA PARS CESSIT MELIORIBUS HOSPITA, CASTRIS Se dum mia animo foriris al plibonejoj,
AUCTOREMQUE SUUM PETIJT FELICIOR ASTRIS sian kreinton atingis pli feliĉa tra steloj
HIC CLAUDOR DANTES PATRIIS EXTORRIS AD ORIS mi estas enfermita, Dante, de l' patrio forpelita,
QUEM GENUIT PARVI FLORENTIA MATER AMORIS. naskita de Florenco, patrino de malmulta amo.

Heredo[redakti | redakti fonton]

La unua formala biografio de Dante estis la Vita di Dante ("Vivo de Danto", konata ankaŭ kiel Trattatello in laude di Dante, "Eseeto por laŭdo al Dante"), verkita inter 1357 kaj 1361 de Giovanni Boccaccio;[16] tamen kelkaj asertoj kaj epizodoj de tui verko estas nun taksitaj nefidindaj. Pli frua rakonto de la vivo kaj verkoj de Dante estis inkludita en la Nuova Cronica ("Nova kroniko") de la Florenca kronikisto Giovanni Villani,[17] eldonita mallonge post lia morto en 1348.

Florenco finfine bedaŭris la ekzilon de Dante, kaj la urbo plurfoje pledis por revenigo de liaj restaĵoj. Sed la gardantoj de la korpo en Raveno obstine rifuzis, ili eĉ konstruis falsan muron en la fono de la preĝejo, kie liaj ostoj estis konservataj, fosis kavaĵon en tiu muro ka kaŝis la ostojn en ĝin. Ne povinte reakiri la kadavron, Florenco konstruigis cenotafon en la Baziliko Santa Croce, kvankam malplena, ĉar lia korpo restis en Raveno, for de la urbo kiun li amis. Antaŭ la fronto estas marmora tabulo kun la skribaĵo "Honoron al l' alteco de l' poeto". La baziliko de Santa Croce (Sankta Kruco) estis elektita, ĉar en ĝi jam estis la tomboj de elstaraj italoj, inter kiuj Michelangelo,

La 30an de aprilo, 1921, honore de la 600a datreven de la morto de Dante, papo Benedikto la 15-a promulgis la enciklikon In praeclara summorum, nomante lin unu "el multaj celebrataj geniuloj pro kiuj la kredo povas fieri".[18]

En 2007, oni entreprenis rekonstruon de la vizaĝo de Dante per kunlabora projekto. Artistoj el la Pisa Universitato kaj inĝenieroj de la Universitato de Bolonjo ĉe Forlì konstruis la modelon, portretante la trajtojn de Dante iom diference el tiuj kiuj ĝis tiam estis supozata.[19][20]

Okazis celebro por la 750a jariĝo de lia nasko, en 2015.[21][22].

Influo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Dante sur placo apud la preĝejo Santa Croce, Florenco

Dante argumentis (en la verko De vulgari eloquentia)( (Pri nacilingva elokvento) kaj efektive pruvis(per la Komedio), ke nacilingvo – kaj ne sole la latina – povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo. Dante estis influita de la Trobadoroj, inter aliaj Arnaut Daniel, kiun li citas en De vulgari eloquentia.

Dante verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpante formi la modernan italan lingvon kaj starigante sian toskanan dialekton la itala de literaturo.

Inter aliaj, Dante influis la anglan romantikan poeton William Blake, kaj la usonan/anglan poeton T. S. Eliot

Verkoj[redakti | redakti fonton]

en la Itala:

en la Latina:

Verkanalizo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Verkoj de Dante Alighieri
Divina Commedia (1472).

La Dia Komedio priskribas la veturadon de Dante tra la Infero (Inferno), Purgatorio (Purgatorio), kaj Paradizo (Paradiso); lin dekomence gvidis la Romia poeto Virgilio kaj poste Beatrice, celo de lia amo kaj de alia el liaj verkoj, precipe La Vita Nuova (Vivo Nova).

Infero estas viveca por modernaj legantoj; la teologiaj detaloj abundaj en la ceteraj libroj (Paradizo estas la plej peze teologia) postulas iom da pacienco kaj da kulturo. Purgatorio estas eble la plej lirika el la tri, referencante pli da tiutempaj poetoj kaj artistoj ol Inferno. En Paradizo laŭ multaj fakuloj aperas la plej belaj kaj mistikaj eroj de la Dia Komedio' (ekzemple, kiam Dante rigardas la vizaĝon de Dio: "Al mia fantazio mankis povo." Par. XXXIII, 142).

Dante, poze inter la monto de purgatorio kaj la urbo Florenco, montras la incipit Nel mezzo del cammin di nostra vita en detalo de pentraĵo de Domenico di Michelino, Florenco, 1465.

Kun sia graveco de celo, sia literatura staturo kaj la amplekso - kaj stila kaj tem-rilata - de sia enhavo, la Komedio baldaŭ iĝis angulŝtono en la evoluo de la itala kiel establita literatura lingvo. Danto estis pli konscia ol pli fruaj italaj verkistoj pri la gamo da italaj dialektoj kaj de la bezono krei unuigitan literaturan lingvon preter la limoj de la latina; per sia klopodo krei gepatralingvan literaturon en konkurenco kun pli fruaj klasikaj verkistoj, li estas antaŭulo de la Renesanco.

Li estis vaste honorata dum jarcentoj post lia morto, sed pli malfrue pluraj detaloj de lia lingvo iĝis eksmodaj: tro mezepokaj kompare kun la gusto de la renesanco.

Li verkis la Komedio-n en lingvaĵo kiun li nomis "itala", iasence amalgamita literatura lingvo plejparte bazita sur la regiona dialekto de Toskanio, sed kun kelkaj elementoj de la latina kaj aliaj regionaj dialektoj. Li konscie planis atingi legantaron ĉie en Italio inkluzive de laikoj, klerikoj kaj aliaj poetoj. Kreante poemon kun eposa rukturo kaj filozofan celo, li firmigis la koncepton, k la itala lingvo esu taŭga porĉiunivela esprimo. En la franca, la ital lingvoestas moknomita La langue de Dante (las lingvo de Dante). Publikigo en la gepatra lingvo markis Dante kiel unu el la unuaj en romkatolika Okcidenta Eŭropo (inter aliaj kiel ekzemple Geoffrey Chaucer kaj Giovanni Boccaccio) se temas pri liberiĝo de normoj de eldonado en nur la latina (nome la lingvo de liturgio, historio kaj fakularo ĝenerale, sed ofte ankaŭ de liriko). Tiu rompo metis precedencon kaj permesis ke pli da literaturo estu publikigita por pli larĝa legantaro, metante la scenejon por pli grandaj niveloj de legopovo en la estonteco. Tamen, male al Boccaccio, MiltonAriosto, Dante ne vere iĝis verkisto legita ĉie en Eŭropo ĝis la Romantismo. Al la romantikuloj, Dante, kiel Homero kaj Shakespeare, estis ĉefekzemplo de la "origina geniulo" kiu fiksas siajn proprajn regulojn, kreas personojn de superpova staturo kaj profundo, kaj iras longen preter iu imito de la modeloj de pli fruaj majstroj kaj kiu, en victurno, ne povas vere esti imitita. Dum la 19-a jarcento, la reputacio de Danto kreskis kaj solidiĝis; kaj ĉirkaŭ 1865, la 600-a datreveno de lia naskiĝo, li fariĝis firme establita kiel unu el la plej grandaj literaturaj ikonoj de la okcidenta mondo.

Analoga revoluycio por enkonduko de la iatala lingvo en la scienco estis farita en la 17a jarcento de Galileo Galilei ankŭ entombigita en Santa Croce.

Dante Alighieri, atribuita al Giotto, en la kapelo de la palaco Bargello en Florenco. Tiu antikva pentraĵo de Dante estis pentrista ĝuste antaŭ lia ekzilo kaj ekde tiam ĝi estis tre restaŭrita.

Novaj legantoj ofte ne povas kompreni kiel tia grava laboro povas esti nomita "komedio." En la tempo de Danto, ĉiuj gravaj sciencaj verkoj estis skribitaj en la latina, tradicio kiuj daŭros por pluraj jarcentoj plie ĝis la jaroj de la klerismo, kaj verkoj skribitaj en iu alia lingvo estis supozitaj esti pli sensignifaj en naturo. Krome, la vorto "komedio" en la klasika signifo rilatas al verkoj kiuj reflektas kredon je ordigita universo, en kiu okazaĵoj emis direkte al ne nur feliĉa aŭ distra fino sed ankaŭ estis influitaj per Providenca volo kiu ordigas ĉiujn aĵojn al finfina bono. Laŭ tiu signifo de la vorto, kiel Danto mem skribis en letero al Cangrande de la Scala, la progresado de la pilgrimado de Infero ĝis Paradizo estas la paradigma esprimo de komedio, ĉar la laboro komenciĝas kun la morala konfuzo de la pilgrimo kaj finiĝas kun la vizio de Dio.

Statuo de Dante Alighieri en Verono.

Aliaj verkoj de Dante estas Convivio ("La bankedo"),[23] nome kolekto de liaj plej longaj poemoj kun (nefinita) alegoria komentario; De monarchia,[24] resuma traktaĵo pri politika filozofio en Latina kiu estis kondamita kaj bruligita post la morto de Dante[25][26] fare de la Papa Delegito Bertrando del Poggetto, kiu argumentas por la neceso de universala aŭ tutmonda monarkio por establi universalan pacon en tiu vivo, kaj pri la rilato de tia monarkio al la Romkatolika Eklezio kiel gvidilo al eterna paco; De vulgari eloquentia ("Pri nacilingva elokvento"),[27] pri nacilingva literaturo, parte inspirita de Razos de trobar de Raimon Vidal de Bezaudun; kaj La Vita Nuova ("La nova vivo"),[28] nome historio de lia amo a Beatrice Portinari, kiu utilis ankaŭ kiel lasta simbolo de savo en la Komedio. La Vita Nuova enhavas multajn el la ampoeziaĵoj de Dante en toskana, kio estis ne senprecedenca; la gepatra estis regule uzat por lirikaj verkoj antaŭe, dum la tuta 13a jarcento. Tamen, la komentario de Dante pri sia propra verkaro estas ankaŭ en la gepatra — kaj en la Vita Nuova kaj en la Convivio — anstataŭ la Latina kiu estis preskaŭ universale uzaa tiucele. Referencoj al la Divina Commedia estas laŭ la formato (libro, kanto, versk), ekz., (Inferno, XV, 76).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Antoni Grabowski tradukis la poemon Mia estrino kaj aperigis ĝin en El Parnaso de Popoloj en 1913.

Infero. Farso.

Traduko en Esperanto ekzistas de Infero fare de Kálmán Kalocsay. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis Literatura Mondo en 1933, estas mejloŝtono en la evoluo de la poezia lingvo de Esperanto.

Krom tio kompleta traduko de La Dia Komedio estis eldonita - sen vicnumero - en la Serio Oriento-Okcidento, en senrima traduko de Giovanni Peterlongo kaj kun ilustraĵoj de Sandro Botticelli.[29] Tiu eldono, kun la itala teksto kaj la traduko en du paralelaj paĝoj, celis komprenigi la lingvon de Dante al fremduloj, kiuj konas ĝin nur supraĵe. Ĝi estas la sola eldono, en kiu estas ilustraĵoj de Botticelli.

Ankaŭ Vivo Nova aperis en Esperanta traduko: dulingva eldono aperis ĉe Fonto; la tradukon verkis brila poeto Enrico Dondi en 2003.

De la sama tradukinto en 2000 aperis ĉe Fonto nova traduko en tercinoj de Purgatorio; grandioze bona kompleta traduko lia de l' Dia Komedio - tute en la origina tercina formo - aperis en 2006 en tri volumoj kun ilustraĵoj de Gustave Doré: La Dia Komedio: Infero, Purgatorio & Paradizo.

De La Floro de Dante (aŭ eventuale de alia Durante, ĉar la aŭtoreco ne estas senkontesta) jam aperis pluraj eroj en la jarkolekto de l' literatura revuo Fonto en 2006, denove en traduko de Dondi.

En julio 2007 aperis - denove ĉe Fonto - traduko de la tuta verko sub la indiko: Durante (?) Dante - La Floro; Toskana poemo el la 13a jarcento. Temas pri adaptiĝo al la toskana burĝa medio de la franca korteza Roman de la Rose en 232 sonetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLOOM, Harold. (1994) The Western Canon.
  2. HALLER, Elizabeth K.. “Dante Alighieri”, Icons of the Middle Ages: Rulers, Writers, Rebels, and Saints 1. Santa Barbara, CA: Greenwood, p. 244. ISBN 978-0-313-34080-2.
  3. Lia naskodato estas listita kiel "probable en la fino de Majo" de Robert Hollander en "Dante" en Dictionary of the Middle Ages, volumo 4. Laŭ Boccaccio, la poeto mem diris ke li naskiĝis en Majo. Vidu "Alighieri, Dante" en la Dizionario Biografico degli Italiani.
  4. 4,0 4,1 4,2 CHIMENZ, S.A. Alighieri, Dante (itale). Enciclopedia Italiana.
  5. SANTAGATA, Marco. (2012) Dante: Il romanzo della sua vita. Milan: Mondadori. ISBN 978-8804620266.
  6. DAVENPORT, John. (2005) Dante: Poet, Author, and Proud Florentine. Infobase Publishing. ISBN 978-1-4381-0415-7.
  7. Davenport, John (2005). Dante: Poet, Author, and Proud Florentine. Infobase Publishing. p. 53. ISBN 978-1-4381-0415-7. Retrieved 2016-03-07. [1] Alirita la 6an de Januaro 2017.
  8. "Guelphs and Ghibellines". Dante Alighieri Society of Massachusetts. [2] 30a de Decembro 2015. Alirita la 6an de Januaro 2017.
  9. Robert Harrison, "Dante on Trial", NY Review of Books, 19 Feb 2015, pp. 36-37
  10. Harrison, p. 36.
  11. Malcolm Moore "Dante's infernal crimes forgiven", Daily Telegraph, la 17-an de junio 2008. Alirita la 18-an de junio 2008.
  12. http://aquinatis.blogspot.com/2008/05/vida-de-santo-toms-de-aquino.html Alirita la 22-an de junio 2011: "A mediados de noviembre abandonó Santo Tomás la ciudad de Viterbo en compañía de fray Reginaldo de Piperno y su discípulo fray Nicolás Brunacci." http://www.brunacci.it/s--tommaso.html Alirita la 22-an de junio 2011
  13. History of Italian Philosophy, Volume 1, 85, de Eugenio Garin, https://books.google.com/books?id=sVP3vBmDktQC&pg=PA85&lpg=PA85&dq=brunacci#v=onepage&q=brunacci&f=false Alirita la 29-an de junio 2011; http://www.brunacci.it/s--tommaso.html Alirita la 22-an de junio 2011: "Per l'acutezza del suo ingegno, dopo aver studiato nella sua provincia, ebbe l'alto onore di accompagnare S. Tommaso a Parigi nel novembre del 1268. Rimase in quello studio fino al 1272 e di là passò a Colonia sotto la disciplina di Alberto Magno."
  14. Frater Nicolaus Brunatii [† 1322] sacerdos et predicator gratiosus, fuit lector castellanus, arectinus, perusinus, urbevetanus et romanus apud Sanctam Sabinam tempore quo papa erat in Urbe, viterbiensis et florentinus in studio generali legens ibidem annis tribus (Cr Pg 37v). Cuius sollicita procuratione conventus perusinus meruit habere gratiam a summo pontifice papa Benedicto XI ecclesiam scilicet et parrochiam Sancti Stephani tempore quo [maggio 13041 ipse prior actu in Perusio erat (Cr Pg 38r). http://www.e-theca.net/emiliopanella/lector12.htm Accessed May 9, 2011; Alirita 22an de Aŭgusto, 2012
  15. See Bookrags.com and Tigerstedt, E.N. 1967, Dante; Tiden Mannen Verket (Dante; The Age, the Man, the Work), Bonniers, Stockholm, 1967.
  16. Dante Alighieri. The Catholic Encyclopedia. Alirita 2a de Majo, 2010.
  17. VAUCHEZ, André. (2000) Encyclopedia of the Middle Ages. Chicago: Fitzroy Dearborn Publishers.; CAESAR, Michael. (1989) Dante, the Critical Heritage, 1314(?)–1870. London: Routledge.
  18. "In praeclara summorum: Encyclical of Pope Benedict XV on Dante". The Holy See. Alirita la 7an de Nov., 2014.
  19. Pullella, Philip, "Dante gets posthumous nose job – 700 years on", Statesman, Reuters, 12a de Januaro, 2007. Kontrolita 5a de Novembro, 2007.
  20. (2009) “The Face of the Poet Dante Alighieri, Reconstructed by Virtual Modeling and Forensic Anthropology Techniques”, Journal of Archaeological Science 36 (2), p. 278–283. doi:10.1016/j.jas.2008.09.006. 
  21. Messaggio del Santo Padre al Presidente del Pontificio Consiglio della Cultura in occasione della celebrazione del 750° anniversario della nascita di Dante Alighieri. Press.vatican.va. Arkivita el la originalo je 2015-05-04. Alirita 2015-10-21.
  22. Translator. Microsofttranslator.com. Alirita 2015-10-21.
  23. Banquet. Dante online. Alirita la 2-an de septembro 2008.
  24. Monarchia. Dante online. Alirita la 2-an de septembro 2008.
  25. Anthony K. Cassell The Monarchia Controversy. De monarchia estis en la Index Librorum Prohibitorum el ties kreado ĝis 1881.
  26. Giuseppe Cappelli, La divina commedia di Dante Alighieri, en itala.
  27. De vulgari Eloquentia. Dante online. Alirita la 2-an de septembro 2008.
  28. New Life. Dante online. Alirita la 2-an de septembro 2008.
  29. Edizioni SIEI Milano, unua eldono 1963, dua eldono 1979.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

De vulgari eloquentia, 1577
  • Allitt, John Stewart (2011). Dante, il Pellegrino (itale) (Edizioni Villadiseriane eld.). Villa di Serio (BG).
  • Teodolinda Barolini (eld.). Dante's Lyric Poetry: Poems of Youth and of the 'Vita Nuova'. University of Toronto Press, 2014.
  • Gardner, Edmund Garratt (1921). Dante. London: Oxford University Press. OCLC 690699123. versio alirita la 8-an de januaro 2017.
  • Hede, Jesper (2007). Reading Dante: The Pursuit of Meaning. Lanham: Lexington Books. ISBN 9780739121962.
  • Miles, Thomas (2008). Dante: Tours of Hell: Mapping the Landscape of Sin and Despair. En Stewart, Jon. Kierkegaard and the Patristic and Medieval Traditions. Ashgate. paĝoj 223–236. ISBN 9780754663911.
  • Raffa, Guy P. (2009). The Complete Danteworlds: A Reader's Guide to the Divine Comedy. Ĉikago: University of Chicago Press. ISBN 9780226702704.
  • Scartazzini, Giovanni Andrea (1874–1890). La Divina Commedia riveduta e commentata (4 volumoj). OCLC 558999245.
  • Scartazzini, Giovanni Andrea (1896–1898). Enciclopedia dantesca: dizionario critico e ragionato di quanto concerne la vita e le opere di Dante Alighieri (2 volumoj). OCLC 12202483.
  • Scott, John A. (1996). Dante's Political Purgatory. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 9780585127248.
  • Seung, T. K. (1962). The Fragile Leaves of the Sibyl: Dante's Master Plan. Westminster, MD: Newman Press. OCLC 1426455.
  • Toynbee, Paget (1898). A Dictionary of the Proper Names and Notable Matters in the Works of Dante. Londono: The Clarendon Press. OCLC 343895. arkivigita versio alirita la 8-an de januaro 2017.
  • Whiting, Mary Bradford (1922). Dante the Man and the Poet. Cambridge: W. Heffer & Sons. OCLC 224789.
  • Guénon, René (1925). L'Esoterisme de Danté, 1925, ISBN 0-900588-02-0; angla traduko The Esoterism of Dante, tradukita per C. B. Berhill, en la serio Perennial Wisdom. Ghent, Novjorkio: Sophia Perennis et Universalis, 1996. VIII, 72 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Dante Alighieri » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • verkoj de Dante Alighieri: tekstoj, konkordancoj kaj listoj de vortoftecoj (angle)
  • Verkoj de Dante Alighieri ĉe Projekto Gutenberg
  • Giuseppe Bonghi, Progetto Dante Alighieri, en la retejo Classic italiani, 1996. [3] konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Mirko Locatelli kaj Roberto Gagliardi (eld.), Dante Alighieri, en la projekto Progetto Manuzio. konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Andrea Mazzucchi, Amedeo Quondam, Italo Pantani, Giuliana Zagra kaj aliaj (eld.), Dante Alighieri, su Internet culturale, Internet Culturale. [4] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Dante online, Società Dantesca Italiana. [5] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • DanteSources, Istituto di Scienza e Tecnologie dell’Informazione "A. Faedo" (CNR Pisa) e Dipartimento di Filologia, Letteratura e Linguistica (Università di Pisa), 2013. [6] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Centro Dantesco dei Frati Minori Conventuali, Ravenna, centrodantesco.it. [7] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Marco Santagata, 20 Finestre sulla vita di Dante, Mondadori, 2012. [8] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • Museo Casa di Dante, Firenze, Unione Fiorentina. [www.museocasadidante.it] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dante Alighieri en la itala Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dante Alighieri en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.