Societo Dante Alighieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo Dante Alighieri
organizaĵoarkivo
Komenco 1889 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Filioj Biblioteca della Società Dante Alighieri. Comitato di Bologna vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Societo Dante Alighieri (itale Società Dante Alighieri) estas kultura organizaĵo kiu laboras por disvastigi scion pri la itala lingvo kaj kulturo tra la mondo. Ĝi estas parto de la Naciaj Kulturaj Institutoj de Eŭropa Unio (EUNIC).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La asocio estis fondita en 1889, kaj inter la iniciatintoj estis la posta nobelpremiito Giosuè Carducci. La asocio estas nomita honore laŭ Dante Alighieri, la aŭtoro de La Dia Komedio.

Post la faŝisma periodo la asocio estis reorganizita en 1948. La organizaĵo nuntempe havas pli ol 400 lokajn asociojn kun entute ĉ. 500.000 membroj. La centro de la asocio estas en Romo kaj estas pli ol 500 filioj tra Italio kaj en la plej multaj landoj de la mondo.

La agadcentro de la asocio rondiras ĉirkaŭ la instruado de la itala lingvo je malsamaj niveloj. Estas kursoj de komencanto ĝis altnivelo, kiuj aspiras trakti klasikan kaj modernan literaturon. Ankaŭ ekzistas kursoj por tiuj, kiuj interesiĝas pri studi en universitatoj en Italio aŭ por tiuj, kiuj aspiras akiri scion en unu el la artaj kampoj, kaj eĉ bazaj kursoj por vojaĝantoj.

La italaj kursoj estas kompletigitaj de kulturaj aranĝoj, kiuj prezentas Italion pri ĝiaj diversaj aspektoj en la kampoj de arto, literaturo, muziko, kino kaj pli.

Kune kun respondaj kulturaj institutoj por aliaj lingvoj – Goethe-Institut, Instituto Camões, Instituto Cervantes, British Council kaj Alliance française – en 2005 la instituto ricevis la premion de la Princino de Asturio pri komunikado kaj homaj sciencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]