Istituto Italiano di Cultura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Istituto Italiano di Cultura
La Palaco de Abrantes sidejo de la Instituto en Madrido.
La Palaco de Abrantes sidejo de la Instituto en Madrido.
organizaĵo
Lando(j) Italio vd
Agareo

culture of Italy
itala lingvo
interpopola kompreniĝo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Itala Kultura Instituto en la Palaco Sternberg en Vieno
Itala Kultura Instituto en la distrikto Chiyoda de Tokio
Itala Kultura Instituto en Moskvo
Istituto Italiano di Cultura kaj Institut Français in Ljubljana, Slovenio
Istituto Italiano di Cultura en Varsovio

La Italaj Kulturaj Institutoj (itale Istituti Italiani di Cultura, akronime IIC) estas oficialaj instancoj de la Itala Respubliko sub la kampo de la Eksterlandaj Aferoj. Ilia tasko estas promocii kulturajn eventojn, la italan lingvon kaj kulturon eksterlande same kiel la dialogon inter kulturaj laboristoj kaj sciencistoj.

Subtenitaj plejparte de la itala Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la italaj Kulturaj Institutoj estas 85 tutmonde.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (aktuale en 2021) ekzistas 83 italaj kulturaj institutoj sur kvin kontinentoj [2]. Ili funkcias kiel loko de dialogo kaj renkontejo por artistoj, intelektuloj kaj aliaj kulturaj reprezentantoj, sed ankaŭ por ĉiuj italaj kaj eksterlandaj civitanoj kiuj konservas aŭ volas konstrui rilaton kun Italio.

La italaj kulturaj institutoj ankaŭ estas referencpunktoj por la itala loĝantaro eksterlande. Samtempe ili proponas ankaŭ al interesiĝantoj la ŝancon ekkoni la italan kulturon. La italaj kulturaj institutoj do ne nur plenumas la funkcion de fonto de informoj pri kaj montrofenestro por Italio. Prefere, ili subtenas kulturajn kunlaborojn, iniciatojn kaj agadojn. Ili tiel kompletigas la laboron de la italaj ambasadoj kaj konsulejoj sur kultura nivelo kaj iliaj okazaĵoj kovras ĉiujn signifajn aspektojn de Italio de antikveco ĝis nun.

Agado [3][redakti | redakti fonton]

  • Organizo de kulturaj eventoj en la kampoj de arto, dezajno, modo, fotarto, kino, teatro, danco kaj muziko
  • Instruo de italaj lingvo kaj kulturo en lingvaj kaj kulturaj kursoj instruitaj de spertaj denaskaj prelegantoj
  • Biblioteko kun libroj, videkasedoj, KD kaj DVD same kiel montrado de italaj gazetoj kaj revuoj
  • Krei kontaktojn kaj kondiĉojn por italaj reprezentantoj por faciligi ilian integriĝon en interŝanĝajn kaj kulturajn kreajn procezojn sur la internacia nivelo
  • Informoj kaj loĝistika subteno por publikaj kaj privataj kulturaj reprezentantoj, italaj kaj eksterlandaj
  • Subteno de iniciatoj kiuj antaŭenigas interkulturan dialogon

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Istituti di Cultura. Alirita Mar 21, 2021.
  2. Istituti di Cultura. Alirita Mar 21, 2021.
  3. Normativa. Arkivita el la originalo je June 10, 2020. Alirita Mar 21, 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]