Luca Signorelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luca Signorelli
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Cortona
Morto 16-an de oktobro 1523 (1523-10-16) (73-jara)
en Cortona
Tombo Church of San Francesco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Parencoj Giorgio Vasari
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • fresco painter
Verkoj Adoration of the Magi
Adoration of the Shepherds
Sermon and Deeds of the Antichrist
Education of Pan
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Luca SIGNORELLI (14501523) pseŭdonimo de "Luca d'Egidio di Ventura", estis renesanca itala pentristo, kaj unu el la plej renomaj majstroj de Umbrio, kie li estis lernanto de Piero della Francesca. Li famiĝis pro la lerta uzado de la tekniko pri perspektivo. Li partoprenis en la notinda grupo da artistoj alvokitaj al Romo fare de la papo Siksto la 4-a por dekoracii per freskoj la Sikstan Kapelon en Vatikano. Li estis unu el la unuaj kiuj pentris la homan korpon reliefigante ties anatomion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la urbo Orvieto, li finis, en 1499, la kapelon kies pentraĵo estis komencita de Fra Angelico. Li estis antaŭulo de Michelangelo danke al la energia realismo, pro la aŭdaco de siaj klopodoj kaj la forto de siaj konceptoj. En la historio de Moseo, en la Siksta Kapelo, li aplikis la stilojn de la tempo en la bibliaj figuroj, laŭ la kutimo de la florencaj majstroj. Krom la pentraĵoj de sanktuloj, profetoj, martiroj, ktp, li pentris longan serion da scenoj eltiritaj el la Iliado, Eneado, Metamorfozoj, Farsalio kaj el la Dia Komedio. Lia ĉefverko, la Lasta juĝo, pentrita en la katedralo de Orvieto, dividiĝas en kvar scenoj: La signaloj de la Mondofino, La Fajropluvo, La Infero kaj La Paradizo, kiu, servis kiel inspiro al Mikelanĝelo.

Li ankaŭ pentris sennombrajn verkojn sur stablo, kaj naciajn diojn por Laŭrenco, la Grandioza, la Adorkliniĝon de la Magoj krom plurajn Madonojn. En la fino de sia vivo, li vizitis Romon por dekoracii la salonojn de la Vatikano, kie li estis antataŭita poste de Rafaelo. Ankaŭ du el liaj filoj, Antonjo (m. 1502) kaj Polidoro, (m. 1506) estis pentristoj.

Selektita verkaro de Signorelli[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vitellozzo Vitelli (1458-1502) estis itala kondotiero, politikisto kaj aventurema kavaliero.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj