Karolo Martelo de Anĵuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Karolo Martelo.

Karlo Martelo de Anĵuo
Reĝo de Hungario
(titolo, sed ne reale)
Persona informo
Carlo Martello d’Angiò
Naskiĝo 15-an de septembro 1271 (1271-09-15)
en Napolo
Morto 12-an de aŭgusto 1295 (1295-08-12) (23-jaraĝa)
en Napolo
Mortis per pesto vd
Tombo Katedralo de Napolo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Familio
Dinastio Anĵuo-Sicilio
Patro Karlo la 2-a de Napolo vd
Patrino Mary of Hungary vd
Gefratoj Maria of Anjou • Eleanor of Anjou, Queen of Sicily • Blanche of Anjou • Margareta de Anĵuo-Sicilio • Ludoviko el Tuluzo • Peter Tempesta • Robert, King of Naples • Raymond Berengar of Andria • John of Gravina • Filipo la 2-a de Konstantinopolo vd
Edz(in)o Klementino de Aŭstrio vd
Infanoj Karolo la 1-a de Hungario • Klementa de Hungario • Beatrice of Hungary, Dauphine of Viennois vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo MarteloKarolo Martelo (en franca Charles Martel, hungare Martell Károly; 8-a de septembro 1271 – 12-a de aŭgusto 1295) de la dinastio Anĵuo-Sicilio estis la plej aĝa filo de la reĝo Karlo la 2-a de Napolo kaj de Maria de Hungario,[1] nome filino de la reĝo Stefano la 5-a de Hungario.

Kiam li estis 18-jaraĝa, Karlo Martelo estis sendita de la papo Nikolao la 4-a kaj de la eklezia partio kiel la titola Reĝo de Hungario (1290–1295) kiel sukcedanto de sia patrinflanka onklo,[1] la senfila Ladislao la 4-a de Hungario kontraŭ kiu la Papo estis deklarinta krucmiliton.

Li neniam sukcesis regi en la Hungara reĝlando, kie patraflanka parenco de Arpad-dinastio, nome lia kuzo Andreo la 3-a de Hungario regis tiame. Karlo Martelo tamen sukcesis postuli al la tiama reĝlando Kroatio, tiam en persona unuiĝo kun Hungario.

Karlo Martelo mortis pro pesto en Napolo. Lia filo, Karlo (aŭ Karlo Roberto), poste sukcesis akiri la tronon de Hungario kiel Karolo la 1-a de Hungario.[2]

Karlo ŝajne estis konata persone de Dante: en la Dia Komedio, la poeto parolas varme pri kaj al la spirito de Karlo kiam ili renkontiĝas en la Ĉielo de Venuso (en Paradizo VIII).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Klementia de Habsburgo (m. 1295), filino de imperiestro Rudolfo la 1-a.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 John V.A. Fine Jr., The Late Medieval Balkans, (The University of Michigan Press, 1994), 207.
  2. John V.A. Fine Jr., The Late Medieval Balkans, 208-209.
  3. Theresa Earenfight, Queenship in Medieval Europe, (Palgrave Macmillan, 2013), 173.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]