Stefano la 5-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stefano la 5-a.

Stefano la 5-a de Hungario (n. 1239 Hungara Reĝlando – m. 6-an de aŭgusto 1272, Ĉepel-insulo) estis reĝo de Hungario (regis 1270–72), plej aĝa filo de reĝo Béla la 4-a kaj Laskaris Maria.

Stefano estis nomumita jam junaĝe pli juna reĝo kaj princo de Slavonio. Tiam oni edzigis lin kun Elizabeto, filino de estro de la (en Hungario) setliĝintaj kumanoj. Li estis patro jam en aĝo de 16 jaroj. Li fakte regis ekde 1257 en Transilvanio, al kiu li ricevis pluajn teritoriojn en orienta Hungario, en 1262. Kiel pli juna reĝo, li gvidis sendependan propran kortegon (havis propran monon, palatinon, ks.). Li estis bona militestro: li militiris en 1266 en Bulgarion, en 1268 en Serbion. Li venis helpi al la patro en 1264–65 en armila konflikto kaj la decidan batalon ĉe Isaszeg venkis Stefano, sed la armistico fortigis la ĝistiaman staton.

Post morto de lia patro en 1270, li okupis la tronon sen kontraŭstaro, sed la malamikoj baldaŭ alianciĝis kun Otokaro la 2-a, ĉeha reĝo, kaj atakis okcidentan Hungarion en 1271. Post la komencaj sukcesoj de la atakantoj, Stefano forpelis Otokaron. Sekvajare, li volis liberigi sian beban filon (la posta Ladislao la 4-a), kiun la ribelantoj forrabis, sed li tiam abrupte mortis.

Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Béla la 4-a 12701272 Ladislao la 4-a