Margareta de Hungario

From Vikipedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta
Margareta de Hungario
Hungara reĝidino

MarketaUherska.jpg

Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1242 (1242-01-27)
en Trogir
Morto 18-an de januaro 1271 (1271-01-18) (28-jara)
en Insulo Margareta
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Dinastio Árpád-dinastio
Patro Béla la 4-a [#]
Patrino Maria Laskarina [#]
Gefratoj Yolanda of Poland • Sankta Kinga • Anna of Hungary • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria • Constance of Hungary, Queen of Galicia • Stefano la 5-a • Béla, Duke of Slavonia [#]
Profesio
Okupo religiulo [#]
Sanktulino
Kanonizo 1943
Festotago 18-a de januaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Sankta Margareta (27-a de januaro 1242 — 18-a de januaro 1271) estas sanktulino el la Árpád-dinastio (virgulino), ŝia festotago estas la 18-a de januaro.

La patro de Sankta Margareta estis la hungara reĝo Adalberto la 4-a, estimata eĉ kiel la dua landofondinto - (post la mongola invado en 1242), ŝia patrino la bizanca princino Maria Laskaris. Post la batal-plago en la stepo Muhi, reĝedzino Maria fuĝis kiel gravedulino, kune kun la reĝaj familianoj kaj, laŭ tradicio, la gepatroj jeĵuris, ke la naskotan bebon ili dediĉos al Dio.

Margareta ekvidis la sunlumon en Klissa, Dalmatujo; poste kiel trijarulinon ŝiaj gepatroj donis ŝin al la monaĥinoj de la dominikana ordeno en la urbo Veszprém [vespre:m]. Preskaŭ ĉion entute, kion ni scias pri la vivo de Sankta Margareta, ni scias de la dominikanino Lea Ráskai [ra:ŝkai], la fama kodeks-kopiistino vivinta en la dominikana monaĥinejo sur la Insuloj de Leporoj; la monaĥino laboris preskaŭ du kaj duonon da jarcentoj post la virgulino sanktaviva, en 1510. En la monaĥinejo, ankoraŭ ne malnova en la vivo de Margareta, laŭ speciale intima maniero oni respektis la memoron de Virgulino Maria kaj Kristo: la dominikaninoj rigore pentadis kaj flegadis senhelpajn malsanulojn, precipe leprulojn. Por sia filino, reĝo Belo ordonis konstrui tiun monaĥinejon sur la Insulo de Leporoj, la nuntempa Insulo Margareta, en Budapeŝto, en kiu Margareta votis poste en 1254 antaŭ ordenestro Humbert. Ŝia reĝo-patro eĉ dufoje vizitis ŝin en la monaĥinejo de la insulo por persvadi ŝin je dinastia edziniĝo, per la argumento ke Romo nepre absolvos ŝin pri ŝia voto. Li proponis unue la polan reĝon Boleslavon la Kvaran (Puran), baldaŭ li elektis por Margareta sian faman kontraŭulon, la ĉeĥan reĝon Otokaron la Duan (Grandan). Sed Margareta ne volis eĉ aŭdi pri edziniĝo, kaj ĉefe tio indignis ŝin ke, laŭ informo reĝo Otokaro trovis ŝin tre alloga eĉ en ŝia monaĥina vesto. Margareta diris al sia kunmonaĥino, ke oni prefere detranĉu al ŝi la nazon ol iu elbuŝigu pri ŝi tian rimarkigon impertinentan.

La Margareta-legendo skribita komence de la 1300-aj jaroj, kiun registris ankaŭ Lea Ráskai (kaj kiu cetere estas kara memoraĵo el la mezepoka literaturo hungara) montras aŭtentan bildon pri la rimarkigo alpatra de la reĝidino, fariĝinta monaĥino: " la ĉeĥa reĝlando kune kun siaj trezoroj kaj gloro estas ploriga vidaĵo" kompare al la ĉielregno, kiun al ŝi proponas la reĝo de Ĉielo kaj Tero. Ankaŭ la aktoj de la sanktigo al Margareta enhavas aŭtentajn konfesojn pri la humilema, memsuferiga vivstilo de Margareta. Iun servistinon ŝi elsavis laŭ miriga maniero disde strangoliĝo, laŭ la konfeso de tiu.kunmonaĥino "Ŝi estis pli humilema ol ni, servistinoj". La bazajn regulojn de sia vivo Margareta jene konceptis: "Ami Dion, rifuzi min mem, ekmalami neniun, forjuĝi neniun". Margareta eĉ profetis: ŝi antaŭvidis la venkon de sia patro super la (Aŭstra) Frederiko la Dua.

Ŝia asketeca vivstilo akcelis la antaŭtempan morton de la virgulino veninta el la reĝa familio. La horon de sia morto ŝi antaŭdiris kun serena mieno. Ŝi mortis dudek-ok-jara; ŝia beatiga procezo neniam finiĝis, sed en 1943 oni fine ŝin sanktigis.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.