Sklavoj de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sklavoj de Dio
Sklavoj de Dio
Sklavoj de Dio
Aŭtoro Géza Gárdonyi
Eldonjaro 1972
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 409
vdr

Sklavoj de Dio estas romano de la hungara verkisto Géza Gárdonyi, tradukita fare de Johano Hamvai. La libro aperis en 1972 kaj estas eldonita de Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nek en mia iom ampleksa eŭropa literaturhistorio, nek en la norvegaj enciklopedioj oni mencias la hungaran aŭtoron Géza Gárdonyi. Tio nepre ne signifas, ke li ne estas leginda. Sed tio verŝajne signifas, ke li ne estas multe tradukita. Per redono en Esperanto ebliĝas por la mondo konatiĝi kun li - ja ne multaj regas la hungaran lingvon.
Sklavoj de Dio estas dika romano, efektive kvarcentpaĝa. Oni do komprenas, ke nenio rapide okazas, sed ke, male, ĉio estas larĝpenike pentrita. Se oni ŝatas tiajn romanojn, oni legu ĉi tion libron.
Ĝi temas pri la vivo en hungara monaĥejo en la 13-a jarcento. Ni renkontas la vivon tie, la strangajn kutimojn, la vivon de Sankta Margareta. La plejmulton ni vidas per la okuloj de frato Jancsi, kiun ni akompanas el lia vilaĝo, kaj kies pensojn kaj mirojn ni ekkonas. Oni devas nepre admiri la scion de la aŭtoro pri ĉiuj detaloj de la tiutempaj moroj kaj ĉiutagaĵoj, kaj kun multe da simpatio oni turnas la paĝojn de la romano.
La tradukinto, J. Hamvai, faris gigantan kaj ne ĉiam facilan laboron. La traduko estas vere bona. Tamen oni eble faru kelkajn etajn rimarkigojn. En la enkonduko la tradukinto "opinias nepre gardindaj la naciajn personajn nomojn, sed la fremdnaciajn kaj internacie konatajn uzis en Esperanto" - tamen li nomas la saman personon Humberto, Umbertus kaj Humbertus. Kelkloke li "kaŝas sub breton", aliloke "kaŝas sub breto". Mi ankaŭ ne volus uzi akuzativon en esprimoj kiel "starigi tien". "Truetoj po larĝo de du manplatoj" estas nepre evetinda esprimmaniero;
Sume : aĉetinda kaj leginda libro. 
— decembre 1973, Johan Hammond Rosbach, Esperanto, 816 (12), p. 210

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]