Johan Hammond Rosbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johan Hammond ROSBACH [JuHAN HAMon ROSbak] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1921 en Tingvoll, Møre og Romsdal; mortis la 7-an de septembro 2004) estis norvega verkisto kaj esperantisto, Honora Membro de UEA.

Johan Hammond Rosbach lernis Esperanton kiel gimnaziano en Kristiansund en 1938 kaj jam la postan jaron iĝis la prezidanto de la tiea klubo. Li iĝis kursgvidanto kaj agemulo en la movado. En 1940 aperis jena anonco en la rubriko Korespondadresoj de La Juna Vivo:

Norvegujo: S-ro Johan H. Rosbach, 18-jara gimnaziano, Ole Jullumsgate 13, Kristiansund, dez. kor. kun samaĝaj junuloj.[1]

Li estis malliberigita dum la germana okupado de Norvegio. En 1947 li ekstudis latinon kaj aliajn lingvojn en Oslo kaj fariĝis prezidanto de la Esperanto-klubo tie. La saman jaron li membriĝis en UEA, kie li restis membro ĝis sia morto.

Li ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950. En 1951 li transloĝiĝis al Sarpsborg, sudorienta Norvegio, kie li tuj fondis la klubon La Urso, kies prezidanto li daŭre estis kiam li forpasis, 83-jara. Dum pli ol 50 jaroj li vivis kaj instruis en Sarpsborg. En 1959 li sukcesis havigi ministerian permeson pri lerneja instruado de Esperanto en Norvegio. Li estis ŝatata lektoro en la gimnazio de Sarpsborg, kie multegaj junuloj konatiĝis per li kun Esperanto.

Johan Hammond Rosbach verkis norvegajn etimologiajn vortarojn. Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto de 1948 ĝis 1973, kaj kunredaktoro de Norda Prismo. Legantoj de Norvega Esperantisto konis lin kiel la verkanton de la lingvaj paĝoj - ĉiam ilustritaj per liaj propraj majstraj desegnaĵoj. Iuj lernantoj el la lastaj jaroj, studante laŭ la lernolibro Tra la Mondo, renkontis lin kiel la verkinton de la legaĵoj en tiu verko, kaj ankaŭ ĝin ornamas liaj desegnaĵoj. Kaj studrondanoj profundigis siajn sciojn per Vibraj Momentoj.

Antaŭpaĝo de Homoj kaj Riveroj, Eldonejo Koko, 1957.

En UEA Rosbach servis ekde 1951 kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Li fariĝis internacie konata kiel verkinto de deko da novelaroj kaj romanoj. Pro tio UEA deklaris lin en 1991 Honora Membro. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1962 ĝis sia morto.

Li verkis ankaù en la norvega: plej konata estas Levende ord, pri lingvohistorio, kie li ne forgesis aludi Esperanton kiam tio konvenis. Tion li ne malofte faris ankaù en sia ampleksa prelega aktivado en diversaj lokaj kulturforumoj.

Johan Hammond Rosbach mortis la 7-an de septembro 2004 en Sarpsborg (Norvegio) post dufoja apopleksio.

"Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton. Ne estas hazardo, ke li gajnis plurajn premiojn en Universalaj Kongresoj. [...] Plensanga kaj plenfantazia novelisto, kiu povas valorigi en la noveloj sian pedagogian sperton, sian psikologian kapablon, danke al kiuj liaj noveloj havas unuarangajn kvalitojn, ili estas stile agrablaj, sed lingve ne komplikaj, interesaj, kaj iliaj figuroj ĉiam vivas." (Ferenc Szilágyi)

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Bagatelaro (noveloj 1951). Elstaras la pedagogia celo ĉar multaj rakontoj estas por progresantoj.
  • Homoj kaj Riveroj (noveloj 1957). Enhavas infanaĝajn spertojn de la propra aŭtoro, sociajn temojn, filozofiajn problemojn.
  • La Mirinda Eliksiro (rakontoj 1968)
  • Disko (novelaro). Enhavas 18 rakontojn kun intenco de romana tutaĵo ĉirkaŭ la akso de ŝipo, sed kiu ĉiukaze restas je la nivelo de novelo.
  • Fianĉo de l' Sorto (romano 1977). Pli ambicia verko, ĉar jam romano. Ĉiukaze kun mozaika strukturo.
  • Vibraj Momentoj : (skizoj kun studmaterialo 1981)
  • Silka Kuseno (novelaro 1991)
  • Unumane (romano 1991)
  • Nomoj (rakontoj 1999)
  • Fajrejo (Skizoj kaj noveloj, 2002)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. La Juna Vivo, junio 1940 (el Retarkivo 2007), paĝo 107.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Johan Hammond Rosbach » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»