Lepro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lepro estas infekta haŭta malsano, kaŭzata de bacilo de Hansen (Mycobaterium leprae) kaj karakterizita jen per haŭtaj aŭ mikozaj nodetoj, jen per makula erupcio, jen per diversaj nervaj perturboj kun atrofio kaj gangreno. Ĝi daŭras pli ol jardekon kaj disvastiĝas tra-aere per sekreciaĵoj de nazo, sed malofte tra vundoj. Ĝi aperas en malpuregaj, dense loĝataj, varmaj, malsekaj (do vaporplenaj) lokoj, sed gravas ankaŭ la mankhava nutrado. Ofte la infanoj infektiĝas de la gepatroj. La bakterioj troviĝas post infektiĝo en la haŭto, mukozo, periferia nerva sistemo. La latenta tempo estas pluraj jaroj.

Ĝi havas tri tipojn:

  • haŭta lepro: pale ruĝaj makuloj estiĝas sur la haŭto, kiuj saniĝas interne kaj divastiĝas eksteren. La makuloj jukas, tie mankas la dolora kaj temperatura sensoj, sed la palpa senso restas. Poste sur la loko de la makuloj estiĝas nodetoj (lepromoj) ofte grandaj kiel kokina ovo. Tiu nodetoj povas ulceriĝicikatriĝi. Tiu simptomaro daŭras 2-20 jarojn, malofte saniĝas la leprulo, aŭ aperas sekvaj simptomoj aŭ li mortas.
  • nerva lepro: ĝi daŭras 10-20 jarojn. Sur la haŭto estiĝas makuloj, poste ulceraj vezikoj. Poste aperas la simptomoj de neŭrito: jukmalsano, doloro, sed poste malaperas la dolora kaj temperatura sensoj (hipoestezo, hiposentiveco), sed aperas atrofio de muskoloj, haŭto, ostoj, arikaj deformiĝoj kaj gangreniĝo de fingroj, membroj.
  • La tria tipo prezentas la simptomojn de la du antaŭaj (miksa lepro).

Lepro estas malsano de malriĉeco: kontaminitaj akvoj kaj alimentoj kaj malbona nutrado estas bezonaj por ĝia kontaminado. Ĝi ne plu ekzistas en Eŭropo post la mezepoko, sed ĝi pluvivis en Azio, Sud-Ameriko. Hodiaŭe estas grava problemo de publika sano, 700 mil novaj kazoj aperas ĉiun jaron. Brazilo, Angolo, Kongo, Ebura Bordo, Gvineo, Barato, Liberio, Madagaskaro, Mozambiko, Nepalo, Centr-Afrika Respubliko kaj Tanzanio suferas 90% de ĉiuj kazoj de tiu malsano, 70% estas en Barato. Brazilo havas la pli malbona estatistikon laŭ loĝantaro: 4,2 el mil homoj havas lepron en Brazilo. En substato Parao, Brazilo, estas 1,5 miliono da homoj kiuj riskas akiri ĝin. En Amazonio, lepro estas endemia malsano. En aliaj regionoj de Brazilo, kiel San-Paŭlio estas oftaj epidemioj.

Ĝi estas jam kuracebla, sed gravas la izolo de la lepruloj (en la 19-a jarcento ekzistis izolitaj insuletoj en Sud-Ameriko).

La mezepokaj leprulejoj (leprosorium) estis la prauloj de la postaj hospitaloj.

La lepruloj devis iri en la mezepoka Eŭropo per knariloj aŭ per blanka bastono sub aparta flago.

Dum la antikveco kaj mezepokoj, ĉefe en Biblio, multaj haŭtmalsanoj estas ankaŭ nomataj lepro krom la hanseniaso.

Leprulejoj[redakti | redakti fonton]

En la mondo ekzistas multaj leprulejoj. Grupoj ligitaj al la Katolika Eklezio finance subtenas kaj administras 547 (2013), laŭ la Statistika Jarlibro de la Katolika Eklezio. Disdivido laŭ la kontinentoj: en Afriko 198, Ameriko 56, Azio 285, Eŭropo 5 kaj Oceanio 3. La plej alta nombro de leprulejoj estas en Afriko, Demokratia Respubliko Kongo (32), Madagaskaro (29), Sudafriko (23); Ameriko, Usono (1), Meksiko (8), Domingo (3), Brazilo (17), Peruo (6), Ekvadoro kaj Kolombio (4); Azio, Barato (220), Koreio (15); Oceanio, Papuo-Nov-Gvineo (3).

(Agentejo Fides, Fides News, 26-a de januaro 2013 12.23).

Helpo-portantoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]