Bacilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bacilo
Bacillus subtilis
Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Divizio: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Bacillales
Familio: Bacillaceae
Genro: Bacillus
Cohn 1872
Specioj

Bacillus anthracis
Bacillus cereus
Bacillus coagulans
Bacillus globigii
Bacillus licheniformis
Bacillus megaterium
Bacillus natto
Bacillus subtilis
Bacillus sphaericus
Bacillus thuringiensis
etc.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bacilo (latine Bacillus) estas genro de gram-pozitivaj eŭbakterioj, kies ĉelo havas formon de rekta bastoneto, moviĝas per flageloj kaj produktas sporon en malfavoraj kondiĉoj. En pli ĝenerala senco ĝi estas morfologia nomo de diversgenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto, bastonetbakterio.[1]

En la subkonscio de la publiko bacilo estas kaŭzanto de diversaj malsanoj same kiel viruso.

antraksa bacilo(Bacillus anthracis) estas specio de bacilo, kiu kaŭzas gravan malsanon de la homo kaj de iuj dombestoj, antrakson. [1]

mira bacilo (Serratia marcescens) estas specio de eta bacilo, kiu produktas sangoruĝan koloron (ĝi kaŭzas fenomonon de la t.n. sangantaj hostioj). [1]

subtila bacilo (Bacillus subtilis) estas specio de bacilo, kiu multiĝas i.a. en forlasitaj infuzaĵoj de herboj. [1]

kojlobacilo (Escherichia coli) estas specio de eŭbakterio, troviĝanta en grundo, ofte en akvo, normale vivanta en la intesto de homo kaj bestoj, sed iafoje estiganta malsanojn, i. a. citinon kaj kojlobacilozon). [1]

laktobacilo (Lactobacillus) estas genro de aertoleraj eŭbakterioj kapablaj fermentigi sukerojn al laktata acido, vivantaj sur plantoj kaj en la intesto de homoj kaj bestoj. La laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) kaj estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio (vidu ankaŭ laktobakterioj, bifidobakterio). [1]

tiobacilo (Thiobacillus) estas genro de acidotoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro al sulfato (ekz. Thiobacillus thiooxydans) aŭ ankaŭ de ferozaj al ferikaj jonoj (Thiobacillus ferooxidans) (vidu ankaŭ ferobakterioj, tiobakterio, purpurbakterioj, verdbakterioj, varmegbakterioj). [1]

baciloportanto estas estulo, kiu disportas infektajn bacilojn. Ofte la estulo mem estas imuna kontraŭ la koncerna malsano, do ŝajnas tute sana, sed povas infekti aliajn estaĵojn, kaj pro tio la baciloportanto estas danĝera. Se temas pri besto, oni mortigas ĝin kaj ĝian korpon forbruligas. Se temas pri homo, oni devas izoli lin aŭ ŝin en severa kvaranteno ĝis resanigo aŭ trovi alian rimedon por protekti la socion.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto