Folco Portinari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supozata portreto de Folco Portinari fare de Hans Memling.
La blazono Portinari en la Palazzo dei Priori de Volterra.

Folco PORTINARI (m. 31a de Decembro 1289) estis itala bankisto.

Naskiĝinta ĉe Portico di Romagna, ĉe Forlì, li estis poste deputito de Florenco en 1282. Li estis la patro de Beatrice Portinari, la virino dumlonge identigita kiel la rolulo amata de Dante kaj menĉiita en kelkaj el liaj verkoj. En 1285 li donacis grandan parton de siaj havaĵoj al la Hospitalo de Santa Maria Nuova en Florenco por fondi branĉon por virinoj.

Lia rezidejo en Florenco estis la futura Palazzo Portinari Salviati. Li estis entombigita en la najbara preĝejo de Santa Margherita de' Cerchi.