Jacopo Alighieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacopo Alighieri
Persona informo
Naskonomo Jacopo di Durante degli Alighieri
Naskiĝo 1-an de januaro 1289 (1289-01-01)
en Florenco
Morto 1-an de januaro 1348 (1348-01-01) (59-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala vd
Familio
Dinastio Alighieri vd
Patro Dante Alighieri vd
Patrino Gemma Donati vd
Gefratoj Antonia Alighieri • Pietro Alighieri vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacopo ALIGHIERI (1286–1348) estis itala poeto, nome filo de Dante Alighieri, kiun li sekvis en lian ekzilon. La plej fama verko de Jacopo estis lia sesdek-ĉapitra Dottrinale.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1286 en Florenco, Jacopo estis la filo de Dante Alighieri kaj de lia edzino, Gemma di Manetto Donati.

Li estis ekzilita el Florenco kun sia patro kaj fratoj Giovanni kaj Pietro en 1315. Li sekve veturis al Raveno, kie ehle li povis loĝi kun sia patro. Dante mortiĝis en 1321, kaj Jacopo sendis kopion de la Dia Komedio al Guido da Polenta, nome senjoro de la urbo. En 1325, li revenis en Florencon, kie li ekhavis minorajn ordinojn, kio ebligis lin iĝi kanoniko en Verono. Hejme, li ekzorgis pri la familiaj financaj aferoj; en 1343, li povis rehavi posedon de his father's confiscated property.

Li mortiĝis en 1348.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Dottrinale havas 60 ĉapitrojn en sep-sillabaj rimkopletoj; ĉiuj ĉapitro konsistas el dek stanzas. Ĝi temas pri astronomio kaj astrologio, fido, la virtoj de la Eklezio kaj de la Ŝtato, amo kaj malamo, familio, homa beleco, kaj libera volo. La verko estis inspirita de antikvaj aŭtoroj, kaj foje imitas Dante. Dividita en du sekcioj, la Dottrinale temas unue pri fizika ordo, kaj poste pri morala.
  • La Commento estas komentario de la teksto de Inferno, kiu estas la unua el la tri partoj de la Dia Komedio. [La poemo de Dante estis en terza rima, la formo kiun li kreis kiel la poema poezia vehiklo.] Jacopo estis unu el unuaj kiuj verkis tiatipe. Ĉirkaŭ 1340, malpli ol du jardekoj post la morto de Dante, aperis ses gravaj komentarioj por klarigi, gvidi kaj informi pri la verko. La Commento akompanis la kopiojn de la Komedio sendita al Guido da Polenta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]