De monarchia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

De monarchia (prononce Monàrkia) estas Latina traktaĵo pri nereligia kaj religia povo fare de Dante Alighieri. Per tiu teksto, la poeto intervenis en unu el la plej polemikaj aferoj de sia periodo: nome la rilatoj inter nereligia aŭtoritato (reprezentata de la Sankta Romia Imperiestro) kaj la religia aŭtoritato (reprezentata de la Papo). La vidpunkto de Dante estas konata pri tiu afero, ĉar dum sia politika aktiveco li estis luktanta por defendi la aŭtonomecon de la urba registaro de Florenco disde la politikaj postuloj de la papo Bonifaco la 8-a. Tiu verko estis malpermesita de la katolika eklezio en 1585.[1]

Dato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la plej akceptita kronologio, De Monarchia estis komponita en la jaroj 1312-13, kio estis la tempo de la vojaĝo de Henriko la 7-a de Luksemburgio al Italio; laŭ alia, la dato de kompono devus reveniĝi ĝis almenaŭ 1308; kaj ankaŭ alia movas ĝin al 1318, tuj antaŭ la morto de la aŭtoro en 1321.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas formata de tri libroj, sed la plej grava estas la tria, en kiu Dante ĉefe klare kontraŭas la temon de rilatoj inter la Papo kaj la Imperiestro. Dante unue kondamnas la teokratian koncepton de la povo prilaborita de la Roma Eklezio laŭ la teorio de la suno kaj de la luno solene konfirmita per la papa buleo Unam sanctam de 1302. La teokratia koncepto atribuis la tutan povon al la Papo, farante lian aŭtoritaton supera al tiu de la Imperiestro: tio signifas ke la Papo povus ankaŭ legitime interveni en la aferoj kutime en la sfero de nereligia aŭtoritato.

Kontraŭ tiu teokratia koncepto, Dante esprimis sian bezonon por alia forta Sankta Romia Imperiestro kaj proponis la ideon ke la homo esence persekuta du celojn: la feliĉo de la surtera vivo kaj tiu de la eterna vivo. Dante argumentas ke al la Papo oni atribuas la administradon de la eterna vivo de la homoj (kvankam li ankoraŭ agnoskas tion kion la plej alta el ambaŭ), sed al la Imperiestro oni atribuas la taskon regadi homojen al la surtera feliĉo. El tio li derivigas la aŭtonomecon de la nereligia sfero, sub la Imperiestro, el la spirita sfero, sub la Papo - la papa aŭtoritato ne influu tion de la Imperiestro en ties konkurencaj taskoj.

Dante volis pruvi ke la Sankta Romia Imperiestro kaj la Papo estis ambaŭ homaj kaj ke ambaŭ derivigis siajn povojn kaj aŭtoritaton rekte el Dio. Por kompreni tion necesas pensi ke homo estas la nura ento kiu okuas intermezan lokon inter korupteblo kaj nekorupteblo. Se oni konsideras ke homo estas nur formata de ĝis du partoj, tio estas la animo kaj la korpo, li estas koruptebla - nur laŭ terminoj de animo li estas nekoruptebla. Homo, tiam, havas la funkcion unuigi korupteblon kun nekorupteblo. La Papo kaj la Imperiestro estis ambaŭ homaj, kaj tiele neniu povas havi povon super la alia. Nur pli alta povo povus juĝi la du "egalajn glavojn," ĉar ambaŭ ricevis povon el Dio por regadi super siaj respektivaj koncernoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GAGARIN, Michael. The Oxford Encyclopedia of Ancient Greece and Rome, Volume 7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]