Cino da Pistoia
Cino da Pistoia | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Cino da Pistoia | ||
Naskonomo | Guittoncino di Francesco dei Sigisbuldi | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1270 en Pistojo | |
Morto | 1-an de januaro 1336 (66-jaraĝa) en Pistojo | |
Tombo | Pistoia Cathedral (en) vd | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | |
Familio | ||
Dinastio | Q99898718 vd | |
Infanoj | 5 | |
Profesio | ||
Okupo | poeto-juristo universitata instruisto juristo poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Cino da Pistoia [ĈIno dapisTOja] (1270 - 1336/37) estis Itala juristo kaj poeto.
Li naskiĝis en Pistoia, Toskanio. Lia kompleta nomo estis Guittoncino dei Sinibaldi aŭ, latinigita kiel Cinus de Sighibuldis, lia patro estis nobelulo el la familio Sinibaldi. Li ricevis doktoriĝon el la Universitato de Bolonjo, kie li studis ĉe Dinus de Rossonis, kaj instruis juron ĉe la universitatoj de Siena, Florenco, Perugia, kaj Napolo. En 1334, li estis elektita gonfaloniere (skabeno de Pistoia), sed li ne enposteniĝis.
La plej grava jura verko de Cino estis Lectura in codicem (1312–1314), nome komentario pri la Justiniana Kodo kiu miksis puran Romian juron kun tiutempajn statutojn kaj kutimarojn kaj kanonikan juron, tiele komencante la italan komunan juron. Li verkis ĉirkaŭ 200 lirikajn poemojn elstarajn pro la pureco de la lingvaĵo kaj la harmonio de ritmoj, plej el ili dediĉitaj al virino nome Selvaggia. Dante, lia amiko, en De vulgari eloquentia, laŭdis lian poezion. Cino estis ankaŭ proksima al sia kolego studento Giovanni d'Andrea kaj estis literatura amiko de Petrarko.
Li estas la rakontisto de la drama monologo de Ezra Pound nome "Cino."[1]
Du liaj studentoj estis Bartolus (en Perugia) kaj Francesco Petrarca (en Bolonjo).
-
Lectura in Codicem, 1547
-
Le rime, 1862
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Humphrey Carpenter, A Serious Character: The Life of Ezra Pound (Houghton Mifflin, 1988: ISBN 0-395-41678-7), p. 74.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Weimar, Peter. (2001) “Cino da Pistoia”, Michael Stolleis (ed.): Juristen: ein biographisches Lexikon; von der Antike bis zum 20. Jahrhundert, 2‑a eldono (germane), München: Beck, p. 133. ISBN 3-406-45957-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.unisi.it/docentes/siena/docenti/sinibuldi.html Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine