Saltu al enhavo

Benedikto la 15-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Benedikto la 15-a
258-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Marquese Giacomo della Chiesa
Pontifiko de 3-a de septembro 1914 vd
ĝis 22-a de januaro 1922 vd
Antaŭulo Pio la 10-a
Sekvanto Pio la 11-a
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1854 (1854-11-21)
en Pegli, Ĝenovo, Reĝlando Sardio
Morto 22-an de januaro 1922 (1922-01-22) (67-jaraĝa)
en Apostola palaco, Romo,  Reĝlando Italio
Mortokialo pneŭmonito vd
Tombo Vatikanaj Grotoj vd
Alma mater Pontifika Eklezia Akademio • Pontifika Gregoria Universitato • Universitato de Ĝenovo vd
Lingvoj itala lingvo vd
Subskribo Benedikto la 15-a
Memorigilo Benedikto la 15-a
ĉefepiskopo de Bolonjo
Dum 1907–1914
v • d • r

Benedikto la 15-a (civile Marquese Giacomo della Chiesa, naskita je la 21-a de novembro 1854 en Ĝenovo, mortinta je la 22-a de januaro 1922 en Romo) estis la 258-a papo de la katolika eklezio ekde 1914.

Pro sia kontraŭeco al la Unua mondmilito li estis nomata "papo de la paco".

En aŭgusto 1920 antaŭ la Batalo de Varsovio (nomata ankaŭ La Miraklo apud Vistulo) li alvokis al ĉiuj episkopoj por preĝoj por Pollando atakita flanke de sovetia Ruĝa Armeo.

En 1917 li proklamis la Kodekson de Kanona Juro, kiu restis valida ĝis reformo en 1983.

Lia nomo eble estas signifa por la nom-elekto de Benedikto la 16-a, ĉar papoj per la elekto de sia nomo ordinare indikas al antaŭaj portantoj de la nomo.

La tombo de la Papo Benedikto la 15-a en la Vatikanaj Grotoj
  • Ad Beatissimi Apostolorum (1-a de novembro 1914)
  • Humani Generis Redemptionem (15-a de junio 1917)
  • Quod Iam Diu (1-a de decembro 1918)
  • In Hac Tanta (14-a de majo 1919)
  • Paterno Iam Diu (24-a de novembro 1919)
  • Pacem, Dei Munus Pulcherrimum (23-a de majo 1920)
  • Spiritus Paraclitus (15-a de septembro 1920)
  • Principi Apostolorum Petro (5-a de oktobro 1920)
  • Annus Iam Plenus (1-a de decembro 1920)
  • Sacra Propediem (6-a de januaro 1921)
  • In Praeclara Summorum (30-a de aprilo 1921)
  • Fausto Appetente Die (29-a de junio 1921)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

'Kristo kaj la Ligo de Nacioj': pri la kristana pacprogramo. Eld. la Blanka Kruco, Romo, 1920.

Citaĵo
„ Tri partojn enhavas la broŝuro: le Leteron de la Papo al la katolika pastraro datumita de Pentekosto 1920 kaj celanta akceli en katolikaj rondoj la pacideon. 2e Alvokon al individuoj, katolikaj kaj porpacaj societoj aliĝi al unuiĝo nomata „Mondpacligo Kruco Blanka“. 3e Statutojn de tiu unuiĝo. La celo de l’ letero de l’ unuiĝo kaj de l’ eldonintoj estas laŭdinda, la stilo de la broŝuro malpli. Ĝi enhavas multajn preserarojn; la traduko estas kredeble tro laŭvorta; almenaŭ ĝi estas peza (tia estas ankaŭ la nomo de l’ unuiĝo), ofte neklara. Vortoj estas uzataj unuj anstataŭ aliaj: „je“ por „sen“, „per“ por „de“, „ties“ por „kies“, „sia“ por „lia“ aŭ „ilia“, aŭ inverse. En tia temo la vorto „ĉiela“, adjektivo de „ĉiel“, naskas strangajn dusencaĵojn. „Reverinda“ (respektinda), „aldukita“ (lokita), „durante“ (dum), „parablo“ (alegorio), „imensa“ (grandega), „aglomerato“ (aglomero), „pontifikato“ (pontifikeco), „Sankta Seĝo“ (Papejo, Paprego) estas aŭ malĝustaj, aŭ nenecesaj formoj. ”
— G.S. Esperanto n244 dec 1920
La kardinalo Marquese Giacomo della Chiesa

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]