Guido Cavalcanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Guido Cavalcanti
Guido Cavalcanti e la brigata godereccia, miniatura del XV secolo.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1257 (1257-11-30)
en Florenco, Flag of Florence.svg Respubliko Florenco
Morto 29-an de aŭgusto 1300 (1300-08-29) (42-jara)
en Florenco, Flag of Florence.svg Respubliko Florenco
Mortokialo malario [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj itala lingvo [#]
Ŝtataneco Respubliko Florenco [#]
Familio
Patro Cavalcante de' Cavalcanti [#]
Profesio
Profesio poeto • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Dante kaj Virgilio parolantaj al Cavalcante de' Cavalcanti, patro de Guido, en sceno el la Infero de Dante.
Portreto de Cavalcanti, en Rime di Guido Cavalcanti (1813).

Guido CAVALCANTI ([GIdo kavalKANti] inter 1250 kaj 1259 – Aŭgusto 1300[1]) estis itala poeto kaj trobadoro, same kiel intelekta influo sur sia amiko, Dante Alighieri.[2]

Cavalcanti estas plej bone memorata ĉar apartenas al la malgranda sed influa grupo de Toskanaj poetoj kiuj startis tion kio estas nune konata kiel Dolce Stil Novo, al kio li kontribuis per jeno : "Rosa fresca novella" (Nova, freŝa rozo), "Avete in vo' li fior e la verdura" (Vi estas floroj de la herbejo), "Biltà di donna" (Beleco de virino), Chi è questa che vèn (Kiu estas kiu venas), "Li mie' foll'occhi" (Miaj frenezaj okuloj), "L'anima Mia" (Mia animo), "Guido Orlandi", "Da più a uno" (El multaj al unu), "In un boschetto" (En arbareto), "Per ch'io no spero" (Ĉar mi ne esperas), "Voi che per gli occhi mi passaste il core" (Vi ke per okuloj traboras mian koron), kaj "Donna me prega" (Virino petas min), nome majstroverko de lirika verso kaj malgranda traktaĵo pri sia filozofio de amo. Starte el la modelo havigita de la francaj trobadoroj, ili portas la vojon de la Itala poezio plian paŝon kaj inaŭguris la volgare illustre, kun pli alta normigo de la Itala lingvo kiu survivas preskaŭ senŝanĝe ĝisnune. La fondinto de tiu skolo, nome Guido Guinizzelli, profesoro pri juro ĉe la Universitato de Bolonjo verkis sian unuan poemon tiaspece, nome poemo kies gravo ne rilatas multe al ties literaturaj meritoj sed al la fakto ke skizas tion kio estis la fundamento de la programo de la Stil Novo, kio estos poste perfektigita de dua generacio de poetoj, kiaj Dante, Cino da Pistoia, Lapo Gianni, kaj Guido mem. Kiel Dante verkis en sia De Vulgari Eloquentia, I, XIII, 4:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rime de Cavalcanti en origina Itala disponebla tra Wikisource.
  • Maria Corti, La felicità mentale. Nuove prospettive per Cavalcanti e Dante, Turin, Einaudi, 1983.
  • Tobias Eisermann, Cavalcanti oder die Poetik der Negativität, Band 17 in Romanica et Comparatistica: Sprach- und literaturwissenschaftliche Studien, herausgegeben von Richard Baum und Willi Hirdt, Tübingen: Stauffenburg Verlag Brigitte Narr GmbH, 1992; ISBN 3-923721-67-6
  • Giudice, A. and Bruni, G. Problemi e scrittori della letteratura italiana. Turin, Paravia, 1973.
  • Dante, Divina Commedia, ed. Natalino Sapegno. Florence, La Nuova Italia, 1982.
  • AA.VV., Antologia della poesia italiana, ed C.Segre and C. Ossola. Turin, Einaudi, 1999
  • Migliorini, B. Storia della lingua Italiana. Florence, Sansoni, 1987
  • Dante, Vita Nuova. Milan, Garzanti, 1982.
  • Guido Cavalcanti, The Complete Poems, edited and translated by Marc Cirigliano. New York, Italica Press, 1992; ISBN 978-0-934977-27-2
  • Guido Cavalcanti, Complete Poems, tradukitaj de Anthony Mortimer. Oneworld Classics.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fontoj dividiĝas inter 27a, 28a kaj 29a de Aŭgusto.
  2. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/100502/Guido-Cavalcanti