Sankta Izabela de Aragono
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la katolika sanktulino Izabela de Aragono. Ne konfuzu kun franca reĝino Izabela de Aragono aŭ kun alia Sankta Izabela. |
Sankta Izabela de Aragono | ||
---|---|---|
reĝedzino de Portugalio | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1271 en Zaragozo |
|
Morto | 8-an de julio 1336 en Estremoz |
|
Religio | Kristanismo [#] | |
Ŝtataneco | Portugalio • Hispanio [#] | |
Lingvoj | hispana lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Anskaridoj (dinastio Burgundio-Ivrea) [#] | |
Patro | Petro la 3-a (Aragono) [#] | |
Patrino | Constance of Sicily, Queen of Aragon [#] | |
Gefratoj | Yolande of Aragon, Duchess of Calabria • Jakobo la 2-a (Aragono) • Alfonso la 3-a (Aragono) • Frederiko la 2-a • Pietro d'Aragona • Jaume Pere d'Aragó i Nicolau [#] | |
Edzo | ||
Idoj | Konstanciino de Portugalio • Alfonso la 4-a [#] | |
Sanktulino | ||
Adorita en | katolika eklezio | |
Beatigo | 1526 | |
Kanonizo | 1625 de Urbano la 8-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Izabela de Aragono (naskiĝis en 1271 en Zaragozo, mortis la 4-an de julio 1336 en Estremoz), ankaŭ konata kiel Sankta Izabela de Portugalio, estis reĝedzino de Portugalio (edzino de Denizo la 1-a) kaj patrino de Alfonso la 4-a, kiu iĝis reĝo de Portugalio post Denizo.
Ŝi post la morto de sia edzo loĝis en franciskana monaĥejo kaj partoprenis la monaĥinan vivon, sen oficiale esti monaĥino (estis tiel nomata "membro de tria ordo").
Ekde la jaro 1526 ŝi konsideriĝas beatulino de la katolika eklezio; la papo Urbano la 8-a proklamis ŝin sanktulino dum la jubilea jaro 1625[1].
- ↑ V. Grossi - Il Giubileo del 1625, l'Anno Santo dell'Età moderna itale.