Mesina Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la Mesina markolo.

La markolo de Mesino, aŭ Mesina markolo (PIV1), estas markolo en la Mediteranea Maro, kiu disigas la italan regionon Kalabrio kaj insulon Sicilio; ĝi ligas la Tirenan Maron kaj la Ionan Maron. Ĝi longas 32 km kaj larĝas inter 3 kaj 8 km. Ĝiaj plej grava haveno estas Mesino (itale Messina), en nordorienta Sicilio. Skilo kaj Karibdo, la monstroj el la klasika sagao pri Odiseo, supozeble estis lokigataj ĉi tie.

Situo: 38°14′45″N 15°37′57″O  /  38.24583°N, 15.6325°O / 38.24583; 15.6325 (Mesina Markolo)Koordinatoj: 38°14′45″N 15°37′57″O  /  38.24583°N, 15.6325°O / 38.24583; 15.6325 (Mesina Markolo)

Konduktilo trans la markolo de Messina[redakti | redakti fonton]

Pilono de Torre Faro, 232 m alta
Satelita foto
Strato de Messina
Historia mapo

En 1957 oni konstruis konduktilon trans la markolon de Messina. La elektra tensio estas 220 kV. Post finkonstruo oni testis la daŭron de propra oscilado kaj la amplitudon per lanĉo de tri raketoj (9.000 kiloNewton) de la pilonopintoj[1].

Pro teknikaj malfacilaĵoj (la konduktiloj pro la granda distanco devis esti el ŝtalo, kio kaŭzas malpli altan konduktancon ol en la aliaj partoj de la elektra reto) la konduktilo baldaŭ ne plu taŭgis por la pligrandiĝanta bezono kaj estis anstataŭita per markablo de 6,5 km longeco. La pilonoj estis konservitaj (tiu de Messina nokte eĉ estas lumigata), kvankam ili ne plu havas teknikan funkcion.

Ponto trans la markolo de Messina[redakti | redakti fonton]

Je la 13-a de oktobro 2005 la itala parlamento, dum regado de Silvio Berlusconi, decidis pri konstruado de 3,3 km longa ponto trans la markolo far la konstrukompanio Impregilo. La projekto devus esti realigata de 2006 ĝis 2012 je kostoj de 4 miliardoj da Eŭroj. En oktobro 2006 la itala registaro gvidita de Romano Prodi tamen haltigis la projekton.

Kiam Silvio Berlusconi denove gajnis la nacian balotadon, en 2008, li promesis reekigi la projekton.

Birdomigrado[redakti | redakti fonton]

En la monatoj aprilo kaj majo multaj birdoj flugas trans la markolo de Messina al siaj kovareoj en norda Eŭropo, inter ili cikonioj kaj 30.000 rabobirdoj (ĉefe vespobuteo, marĉa cirkuo, nigra milvo kaj 25 pliaj specioj). Ĝis la 1990-aj jaroj oni multe, kvankam kontraŭleĝe ĉasis la birdojn ambaŭflanke de la markolo. Dank al la aktivado de naturprotektantoj kaj forstpolico tia ŝtelĉasado preskaŭ ne plu ekzistas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turmbauwerke, Bauverlag GmbH, Wiesbaden, 1966 (de)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]