Saltu al enhavo

Kelta Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelta Maro
maro [+]

AkvejoAtlantiko, Irlanda maro
Koordinatoj50° 30′ 8″ N, 7° 54′ 52″ U (mapo)50.502222222222-7.9144444444444Koordinatoj: 50° 30′ 8″ N, 7° 54′ 52″ U (mapo)

Areo30 000 km² (3 000 000 ha)
Map
Kelta Maro
Vikimedia Komunejo:  Celtic Sea [+]
vdr
Situo de Kelta Maro

Kelta Maro estas la parto de Atlantika Oceano kun situo inter la suda marbordo de Irlando, la sudokcidenta marbordo de Kimrio kaj la norda marbordo de Kornvalo kaj Devon (Anglio), okcidente de Kanalo de Bristol/Mareto de Havren. La Kelta Maro ne havas klarajn limojn sude kaj okcidente, sed kutime oni taksas ĝian finon je kurbo inter la plej okcidentaj lokoj de Irlando kaj Bretonio.

La nomon ofte uzas laboristoj de oleaj kaj fiŝkaptaj sektoroj por eviti naciligadon. La Keltan Maron limigas disde Irlanda Maro la kanalo de Sankta Georgo.

Insuloj Scilly

Gravaj havenurboj

[redakti | redakti fonton]

Britio: Bristol, Newport, Cardiff/Caerdydd, Swansea/Abertawe
Irlando: Cork.

Nomoj en apudaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Angle Celtic Sea, Kornvale Mor Keltek, Bretone Mor Keltiek, Kimre Y Môr Celtaidd, Irlande An Mhuir Cheilteach

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]