Markolo
Aspekto
Markolo estas kompare mallarĝa akva areo, kiu dispartigas terpecojn, sed ligas najbarajn akvobasenojn. Ekstremumaj ampleksoj por markoloj estas: longo - ĉirkaŭ 1760 km por Mozambika Markolo kaj larĝo - 1120 km por Drake-markolo.
Kelkaj markoloj (Ĝibraltara, Magelana, Singapura k.a.) uzeblas por internacia navigado kaj estas malfermitaj por ĉiu lando egalrajte.
Aliaj longaj markoloj
[redakti | redakti fonton]| Nomo | Longo (km) | Nomo | Longo (km) |
|---|---|---|---|
| Malaka Markolo | 1000 | Markolo Bass | 317 |
| Tatara Markolo | 850 | Skagerako | 300 |
| Florida Markolo | 570 | Kategato | 200 |
| Magelana Markolo | 550 | Hormoza Markolo | 150 |
| Manika Markolo (Maniko) | 520 | Sunda Markolo | 120 |
| Korea Markolo | 390 | Otranto | 120 |
| Tajvana Markolo | 360 | Dardaneloj | 120 |
Aliaj konataj markoloj
[redakti | redakti fonton]Beringa Markolo - Bosporo – Ĝibraltara Markolo – Bab al-Mandab - Singapura Markolo – Kaleza Markolo - Ora Pordego - Markolo Bass