Mozambika Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mozambika Markolo)
Mozambika Kanalo
markolo [+]

AkvejoHinda oceano
Koordinatoj18° 0′ 0″ S, 41° 0′ 0″ O (mapo)-1841Koordinatoj: 18° 0′ 0″ S, 41° 0′ 0″ O (mapo)

Longo1 600 km (994 mi)
Minimuma larĝo419 km (260 mi)
Maksimuma larĝo1 000 km (621 mi)

Mozambika Kanalo (Mozambiko)
Mozambika Kanalo (Mozambiko)
DEC
Map
Mozambika Kanalo
Vikimedia Komunejo:  Mozambique Channel [+]
vdr
Situo de la Mozambika Kanalo

La Mozambika Kanalo (aŭ Kanalo de MozambikoMarkolo de Mozambiko) estas markolo de Hinda Oceano separanta la insulon Madagaskaro de la resto de Afriko, kaj pli precize de la lando Mozambiko. Tiu zono estis batalejo dum la Dua Mondmilito.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

La kanalo estas ĉirkaŭ 460 km larĝa en la plej mallarĝa punkto inter Angoĉe (Mozambiko) kaj Tambohorano (Madagaskaro).

La kanalo havas pli altan profundon de 3 292 m ĉirkaŭ 230 km interne ekde la marbordo de Mozambiko. Varma marfluo fluiras laŭlonge de la kanalo en direkto suda kaj poste eniras en la marfluo Agujas, for de la okcidenta marbordo de Sudafriko.

La kanalo estas 918 marajn mejlojn longa (1 700 km)[mankas fonto].

La insuloj[redakti | redakti fonton]

Norde inter la norda pinto de la Granda Insulo kaj la kontinento troviĝas la insularo de Komoroj. Ĝi konsistas el tri insuloj kunigitaj en la lando ankaŭ nomita Komoroj kaj Majoto, teritorio de Francio.

Tre proksime de Majoto, Francio posedas same la kontrolon de la Gloriozaj Insuloj. Centre de la kanalo, tiu lando posedas ankaŭ Juan de Nova. Sude posedas la insulojn Eŭropinsulo kaj Bassas da India, kiuj estas partoj de la aro nomita Disaj Insuloj en la Hinda Oceano, aro da insuloj kiuj enhavas ankaŭ Tromelinon, jam for de la kanalo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tre ofte venas ĉi tien ĝenerale la uraganoj ekde la sud-okcidento de la Hinda Oceano kiuj ne disiĝis antaŭe suden.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tra tiu ĉi kanalo transiras granda parto de la oleoŝipoj kiuj eksportas la oleon de Mezoriento al Eŭropo kaj Ameriko.