Kopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kopio estas nova aĵo, kopie farita, imita de originalo. Povas aludi ankaŭ al ekzemplero (ekzemple de filmo) aŭ imitaĵo.

Laŭ Francisko Azorín kopio estas Reprodukto de verko.[1] Li indikas etimologion el la latina cancelli (krado). Kaj li aldonas la terminojn kopii, por fari kopion, blua kopio, fotokopio, trakopio, perpikakopio, hektografa kopio, feroprusata kopio.[2]

Historie oni faris kopiojn per mana skribado en la Mezepoko de libroj, kio kontribuis al disvastigo de sciaro. Unu el ĉefaj trajtoj per kio oni markas Renesancon estas la disvastigo en Eŭropo de la presarto, kio konsistis el eblo fari kopiojn de libroj per maŝino, kio multobligis la kapablon disvastigi kaj sciaron kaj beletron. Diversaj teknikoj pliampleksigis la gamon fari kopiojn de bildoj, fotoj, dokumentoj ktp, ĝis la aktualo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]