Fotokopiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotokopiado estas tiu procedo, en kiu oni produktas fotokopion pri originala teksto, desegno ktp. per fotokopiilo.

Ĝin antaŭis la malseka fotografia fotokopiado, la nuna seka, elektra metodo disvastiĝis ekde la 1950-aj jaroj.

La tri plej gravaj tiamaj metodoj, kiuj ne disvastiĝis:

  1. Ĉe la difuza fotokopiado oni produktas kopion sur travidebla folio. Oni metas la kopiendaĵon sur negativa, lumsensa papero kaj tralumigas ĝin. La negativa papero poste estas kontaktita kun pozitiva kopipapero kaj oni metas ĝin en rivelatoron. Kiam oni disigas la du foliojn, la bildo aperas sur la pozitiva papero.
  2. Ĉe la diazota fotokopiado oni bezonas nur unu lumsensan paperon kaj oni uzas anstataŭ likva amonio nur amonian vaporon, por ke la papero ne malgrandiĝu.
  3. Ĉe la infraruĝa fotokopiado (termofotokopiado) oni uzas termosensan kopipaperon kaj oni lumigas tiun kaj la originalan paperon per infraruĝa lumo.

Kserografia metodo[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭaj fotokopiiloj uzas la kserografian metodon (el la greka: seka skribo), ellaborita de usona fizikisto Chester F. Cralson ajam en 1937. Oni surmarketigis la unuajn tiajn fotokopiilojn nur en 1950.

Ĝi baziĝas je efiko de la elektrostataj ŝargoj kaj termo. La fotokopiilo uzas selenotavolan aluminian cilindron. La lumo, kiu trairis la kopiendan paperon aŭ estis respegulita de ties surfaco, alvenas la selentavolon. La fotokopiilo ŝprucas negativ-ŝargan farberojn al la selono kaj bildo de la papero aperas sur la cilindro. La kopipapero preteriras la cilindron kaj la subpapera elektra ŝargo altiras la negarivajn farberojn de la inko kaj la bildo aperas sur la kopipapero. La maŝino varmigas abrupte la paperon kaj la inkeroj bakiĝas sur la paperon.

Per evoluo de la teknologio, la fotokopiiloj kapablis kopii dupaĝe, grandigi, malgrandigi bildojn. En la 1970-aj jaroj aperis koloraj fotokopiiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]