Rajtocedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La "inversa 'c' en plena cirklo" estas la rajtoceda simbolo. Ĝi estas la aŭtorrajta simbolo inversita. Malsame al la aŭtorrajta simbolo, ĝi ne havas juran signifon.

Rajtocedo[1] (aŭ laŭlitere el-Angligite, sed neprecize kopilaso, angle copyleft) estas la praktiko uzi aŭtorrajtan leĝon por forigi limigojn sur la distribuado de kopioj kaj modifitaj versioj de verko, kun la postulo ke la samaj liberecoj estu konservataj ĉe modifitaj versioj. En la angla ĝi estas vortludo, ĉar dum «copyright» signifas «kopirajta monopolo», «right» signifas kaj «rajto» kaj «dekstra», kaj «left» signifas «maldekstra»[2] (sed — kvankam al deveno de la angla vorto tio ne rilatas — ankaŭ «lasita», do «kopilaso»).

Rajtoceda permesilo estas formo de permesilo kaj povas esti uzita por modifi aŭtorrajtojn por verkoj kiel komputila programaro, dokumentoj, muziko kaj arto. Ĝenerale aŭtorrajta leĝo permesas al aŭtoro malpermesi al aliaj reprodukti, adapti aŭ distribui kopiojn de la verko de la aŭtoro. Kontraste aŭtoro povas, pere de rajtoceda permesilo, doni al ĉiu persono, kiu ricevas kopion de verko, la permeson reprodukti, adapti aŭ distribui la verkon se nur ajnaj rezultintaj kopioj aŭ adaptoj estas ankaŭ submetitaj al la sama rajtoceda permesilo. Multe uzata rajtoceda permesilo estas la GNU Ĝenerala Publika Permesilo. Krea Komunaĵo provizas similan permesilan elementon nomitan Samkondiĉe (ShareAlike), sed ĝi estas rajtocedo nur kiam ĝi estas parto de libera permesilo (do KK Atribuite-Samkondiĉe, sed ne KK Atribuite-Nekomerce-Senkondiĉe).

Rajtoceda permesilo ankaŭ povas esti karakterizita kiel aŭtorrajta permesilo en kiu aŭtoro fordonas kelkajn sed ne ĉiujn rajtojn kiujn li havas laŭ la aŭtorrajta leĝo. Anstataŭ permesi ke verko iĝu tute publika havaĵo (por kiu neniuj aŭtorrajtaj limigoj validas), rajtocedo permesas al aŭtoro konservi kelkajn, sed ne ĉiujn, aŭtorrajtajn limigojn por tiuj kiuj deziras agi en maniero kiu alikaze estus konsiderata aŭtorrajta malobservo.

Dum aŭtorrajta leĝo donas la rajtojn al la kreinto, igante lin regi la disdonadon kaj modifadon, la ideo de rajtocedo estas doni subjektivan liberecon al uzantoj. Rajtocedaj permesiloj malimplicite forigas tiujn limigojn, kiuj laŭ la kreinto ne donas liberecon al la uzanto.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto estas proponata en la artikolo "1,92 milionoj da dolaroj kontraŭ 24 kantoj", en Kontakto, 232 (2009:4), ISBN 0023-3692, pĝ. 6.
  2. http://www.gnu.org/copyleft/copyleft.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]