Libera kultura movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liberkultura movado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lawrence Lessig, eminenta aktivisto de la libera kultura movado, en 2005.

La libera kultura movado estas socia movado, kiu antaŭigas liberecon por disdoni kaj ŝanĝi kreemaj verkoj kiel libera enhavo[1][2] aŭ malferma enhavo[3][4][5] uzante la Interreton kaj aliaj formoj de amaskomunikiloj.

La movado kontraŭas tro limigan kopirajtan leĝaron. Multaj movadanoj argumentas, ke tiaj leĝoj malhelpas kreemon.[6] Ili nomas tiun sistemon "permesa kulturo".[7]

Creative Commons estas organizaĵo kreita de Lawrence Lessig kiu disponigas permesilojn, kiuj eblas kunhavigon kaj remikson sub pluraj kondiĉoj, kaj oferas retserĉon de multaj verkoj sub permesiloj de Creative Commons.

La libera kultura movado, kun sia etoso de libera ideo-interŝanĝo, estas laŭliniigita kun la libera programara movado.

Hodiaŭe, la vorto estas uzata de aliaj movadoj, kiel malferma aliro, la remiksa kulturo, la kodumula kulturo, la kono-aliro movado, la malfermkoda lernado, la rajtoceda movado kaj la publika havaĵo-movado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What does a free culture look like?. Students of Free culture. Alirita 2009-10-24.
  2. What is free culture?. Students of Free culture. Alirita 2009-10-24.
  3. The Alternative Media Handbook de Kate Coyer, Tony Dowmunt, Alan Fountain
  4. Open Access: What You Need to Know Now de Walt Crawford
  5. Open Content - A Practical Guide to Using Creative Commons Licences de Wikimedia Deutschland de Till Kreutzer (2014)
  6. Larry Lessig (2007-03-01)Larry Lessig says the law is strangling creativity. ted.com. Alirita 2016-02-26.
  7. Robert S. Boynton: The Tyranny of Copyright? The New York Times, 25 januaro 2004