Wikimedia Deutschland
Wikimedia Deutschland | ||
---|---|---|
Wikimedia Deutschland - Gesellschaft zur Förderung Freien Wissens e. V. | ||
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 13-a de junio 2004 | |
Sidejo | Tempelhofer Ufer 23–24, Germanio | |
Lando | Germanio | |
Retejo | https://www.wikimedia.de Oficiala retejo | |
Wikimedia Deutschland - Gesellschaft für die Förderung Freien Wissens e.V. (WM-de; Vikimedio Germanio - Societo por la subtenado de Libera Scio, registrita asocio) estas germana membra asocio, komunutila, por subteni interalie Vikipedion.
WM-de fondiĝis kiel la unua nacia organizaĵo kun tiu celo, en junio 2004. Ĝi havis, ekde oktobro 2006, oficejon en Frankfurto, kun Arne Klempert kiel afergvidanto. En 2008 alvenis asistentino. Ekde fino de 2008 la asocio havas sian sidejon en Berlino.
La prezidanto de la asocio estis komence la studento Knut Jansson, en 2009 lin anstataŭigis Sebastian Moleski.
La asocio inventis la Wikipedia Academy, dutaga renkontiĝo en kiu vikiepdiistoj kaj sciencistoj konatiĝas unu la alia. La unua okazis en junio 2006, kune kun la Ŝtata kaj Universitata Biblioteko de Malsupra Saksio en Göttingen.