Libera verko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libera verko (objekto de libera enhavo) estas verko (objekto al kiu aplikeblas juraj monopolaj limigoj kiel aŭtorrajtoj, patentoj ks, ekzemple libro, bildo, filmo, muzikaĵo, komputila programo, aŭtomobilo ktp), pri kiu ne ekzistas grava jura diskriminacio inter la kreinto aŭ iu alia „rajtoposedanto“ kaj ĉiuj aliaj homoj, nek inter tiuj ĉiuj aliaj homoj. Al posedantoj de kopioj estas permesitaj ĉiucelaj uzado, studado, modifado, disvastigado kaj komerca uzado.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu laŭleĝa posedanto de kopio de tia verko jure rajtas utiligi ĝin por ĉiaj (laŭleĝaj, ĉar ankaŭ aliaj leĝoj ekzistas) celoj, ne petante la „rajtoposedanton“ pri permeso por ĉiu tia ago aŭ kopio kaj ne pagante al li plian monon:

  • fari kopiojn kaj doni ilin al aliuloj,
  • modifi la verkon kaj doni al aliuloj la rezultaton,
  • vendi kopiojn kaj modifaĵojn ktp.

Por havi liberan verkon oni ne bezonas ricevi ĝian kopion senpage, sed nepre devas rajti fari la cititajn aferojn.

Kompreneble pro la aŭtorrajtaj leĝoj restas ioma diskriminacio eĉ se la verko estas publika havaĵo:

  • la aŭtoro/rajtoposedanto ne bezonas obei sian permesilon pri sia originala verko, kaj rajtas fari ĉion ajn kun ĝi (sed ne kun derivaĵoj, se li tion ne preskribis en la permesilo), ne obeante kopilefton aŭ atribuon;
  • se la verko estas publika propraĵo, kaj iĝis tia ne pro volo de la aŭtoro aŭ alia rp, ŝanĝo en la leĝoj povas igi ĝin nelibera kaj multajn ĝiajn derivaĵojn ankaŭ neliberaj kaj laŭleĝe neuzeblaj;
  • la plejmulto da difinoj de libereco de verkoj permesas uzi la limigajn leĝojn por limigi la [uzadon de la verko por kreado de malliberaj verkoj]; tia kontraŭmalliberiga uzo de la leĝo estas nomata rajtocedo (aŭ kopilaso).

Rajtocedo[redakti | redakti fonton]

Komune uzata simbolo de rajtocedo; malkiel "©", ĝi ne havas juran signifon.

La sola grava limigo ebla laŭ plimulto da difinoj de libereco de verkoj estas rajtocedo (aŭ "kopilaso", angle copyleft), t.e. devigo doni (igo lasi) al la ulo, al kiu la ricevinto donas kopiojn aŭ derivaĵojn de la verko aŭ disponigas ĝin por uzado, iom da rajtoj (ofte la samajn kiel la unua ricevinto ricevis pri la verko).

Rajtocedo povas kaŭzi nekunigeblecon inter verkoj kies permesiloj diferencas. Ankaŭ preskaŭ ne-rajtocedaj („permesemaj“ aŭ „liberegaj“) permesiloj povas esti neakordigeblaj inter si, precipe se la aŭtoroj faros tion intence.

Pro tio oni prefere uzu la plej popularajn el la permesiloj taŭgaj por oniaj celoj kaj por la speco de la verko.

Malsameco inter ShareAlike kaj rajtocedo[redakti | redakti fonton]

La simbolo de ShareAlike baziĝas sur la rajtoceda

La vorto „rajtocedo“ aplikeblas nur al liberaj verkoj. Creative Commons havas permesilon „CC BY-NC-SA”, kiu ne estas libera, ĉar ĝi malpermesas profitcelan uzadon (FSF antaŭe nomus ĝin „duonlibera“, sed ne plu[1]). Ĝi havas kondiĉon „ShareAlike“ malpermesantan, simile al rajtocedo, plian malliberigon de derivaĵoj, sed pro la nelibereco tiu kondiĉo en tiu permesilo ne estas rajtocedo. La „ShareAlike“ en la permesilo „CC BY-SA“ estas rajtocedo nur se la permesilo mem estas rigardata kiel libera permesilo.

Libera programaro[redakti | redakti fonton]

Libera programaro diferencas de liberaj bildoj kaj liberaj libroj per tio, ke por ŝanĝi ĝin oni bezonas havi ĝian fontokodon. Tial programo estas libera por posedanto de kopio de ĝi nur tiam, kiam li povas facile akiri la fontkodon por tiu versio de la programo.

Krome, ne ĉiuj difinoj de libereco de programaro postulas, ke la tuta programo estu libera. FSF akceptas, ke la neprogramaj partoj (ekzemple bildoj kaj sonoj) en programoj entenataj de operaciuma distribuaĵo estu nur kopieblaj kaj vendeblaj. Tamen aliaj difinoj permesas tion nur por tre malgrandaj bildetoj aŭ emblemoj aŭ tute neniel, do laŭ ili libera programo ofte devas esti ankaŭ libera verko.

Ofte simpla libera aŭtorrajta permesilo ne sufiĉas por liberigo de programoj kaj similaj verkoj. Ekzemple ĉar algoritmoj de programoj estas nun patenteblaj en kelkaj landoj, aŭtoro „liberiginta“ sian programon laŭ permesilo sen forta rajtocedo povas malice kaŝi la fakton ke li posedas patentojn pri la algoritmoj uzataj en programo. Ankaŭ ĉe malnovaj (de kiam la kvanto de aparte fiaj patentoj pri programoj ankoraŭ ne treege ŝvelis, kaj kiam iuj el la nunaj manieroj malliberigi verkojn ankoraŭ ne estis uzataj) rajtocedaj permesiloj eblas malliberigi derivaĵon aŭ kopion de verko ne malobservante la literon de la permesilo. Pro tio estas kreataj novaj versioj de permesiloj.

Ne ĉiuj permesiloj destinitaj por programaro taŭgas por aliaj verkoj, kaj ne ĉiuj permesiloj destinitaj por tiuj verkoj taŭgas por programaro.

Fontokodo[redakti | redakti fonton]

Libereco de senfontkodaj kopioj de kelkaj aliaj tipoj de verkoj estas disputinda.

Ekzemple se oni havas kopion de kantoregistraĵo, povas esti malfacile distingi la vortojn, kaj do kanti la kanton. Ĉu do la kantoteksto estas libera aŭ ne?

Ekzistas verkoj, por kiuj oni povas nomi „fontokodoj“ plurajn malsamajn versiojn. Ekzemple, se oni faras tridimensian strekan modelon, poste faros el ĝi dudimensian strekan bildon, poste faros el ĝi rastruman bildon, kaj poste ŝanĝos ĝin tiel, ke ĝi estos malfacile distingebla sen la originalo, kio do estos la fontokodo de la lasta versio?

Pro tio, se oni uzas permesilon rajtocede postulantan transdonon de fontokodo por neprogramoj, oni prefere specifu, kian version rigardi kiel fontokodon (sed eble ne kiel „ĉiu ajn derivaĵo de la verko enhavu kopion de la originala streka versio“, ĉar tio povas malhelpi senfinan derivadon).

La demando povas esti grava ĉe fizika aŭ grandkvanta disvastigo de la verko aŭ por grandaj verkoj, sed efektive la problemo ne estas tre granda, kaj oni ordinare rajtas postuli pro la „kodo“ la sumon necesan por registri kaj sendi la KD·on aŭ subteni la servilon.

Liberaj permesiloj[redakti | redakti fonton]

Liberaj permesiloj publikigitaj por esti uzataj de multaj aŭtoroj pli utilas se ili estas kongruaj inter si, kaj se necesas legi nur kelke da dokumentoj por povi ekscii, kiel uzi iun el multaj verkoj, per simpla sciiĝo pri la nomoj kaj versioj de la uzataj por ili permesiloj. Tial ne tre mallongaj permesiloj ofte ne estas mem liberaj verkoj, se tio eblas laŭ la leĝoj de la ŝtatoj (se ne, oni ĉiuokaze probable ne rajtos aserti, ke onia modifita permesilo estas plene verkita de la aŭtoro de la originalo, kiu vere tion ne faris).

Rimarku, ke ne ĉiuj permesiloj de Creative Commons estas liberaj.[2] Liberaj (almenaŭ en siaj plej novaj versioj) estas nur CC BY-SA, CC BY kaj CC0.

Rajtocedaj[redakti | redakti fonton]

La plej konataj liberaj permesiloj estas tiuj de la Projekto GNU
  • GNU GPL, speciale destinita por komputilaj programoj kaj bibliotekoj, sed fojfoje uzata por aliaj verkoj. Ĝi estas la plej vaste konata permesilo kun forta rajtocedo.
  • GNU FDL, por libroj, precipe manlibroj de programoj. Ĝin tamen eblas uzi tiel, ke la verko ne por ĉiuj estos akcepteble libera; oni povas malliberigi liberan GFDLan verkon por, ekzemple, projekto Debian'.
  • GNU LGPL, por programaj bibliotekoj, kun rajtocedo malpli vaste aplikata al derivaĵoj de la verko.
  • GNU AGPL, por retservaj programoj, kun pli forta rajtocedo sed ankaŭ aplikata alie ol tiu de GPL.
Aliaj
  • Permesiloj de Creative Commons „Attribution-ShareAlike“ („Atribuo kaj Kun-sama-permesilo“; CC BY-SA). Destinitas por verkoj por kiuj ne eblas aŭ ne gravas fontokodo, do ne taŭgas por programaro (krom ekzemple grafikaĵoj kaj sonaĵoj en komputilaj ludoj ks). Pro iuj rajtocedaj kondiĉoj ĝia versio 2.5 estas konsiderata de Debiano kiel nelibera. Por versio 3.0 ĝi estis ŝanĝita kaj Debiano rigardas version 3.0 kiel liberan.

Nerajtocedaj[redakti | redakti fonton]

  • Permesiloj de BSD, du tre popularaj permesiloj (precipe por programoj), ekzemplo de la kongruproblemo.
  • Permesiloj de Expat, de X11 kc, ĉiu el kiuj ofte estas nomata MIT-permesilo.
  • Permesilo de Apache.
  • Permesiloj de Creative Commons „Attribution“ („Atribuo“; CC BY). Kiel la ceteraj permesiloj de CC, ordinare uzatas por neprogramaj verkoj.
  • Nova permesilo de Creative Commons „CC0“, por fari verkon proksimume same libera kiel publika havaĵo, ĉar ne en ĉiuj regnoj la aŭtoroj povas propravole fari verkon publika havaĵo.
  • Publika havaĵo per si mem ne estas permesilo. Verko kiu estas publika havaĵo ja estas libera, kvankam ĝi povas malliberiĝi se ĝi liberiĝis ne danke al la aŭtoro sed pro estingiĝo de aŭtorrajtoj aŭ ilia neaplikebleco.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu sekcio ne estas pritraktataj verkoj liberiĝintaj pro estingiĝo de aŭtorrajtoj.

Programaro[redakti | redakti fonton]

Libera programaromalfermitkoda programaro. Kelkaj plej popularaj ekzemploj estas Mozila Fajrovulpo, Retservilo Apache kaj GNU+Linukso

Aparta speco de libera programo estas libera komputila ludo, tio estas komputila ludo konsistanta el nur libera programkodo kaj nur liberaj datenoj (bildoj, kartoj ktp). Populara ekzemplo: Batalo por Vesnot'.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Libera muziko en Esperanto malabundas. Ekzemplo de ĝi estas Hiphopa Kompilo vol. 1.

Populara fonto de libera (sed ne nur) muziko estas la retejo Jamendo.

Datenaranĝoj[redakti | redakti fonton]

Normoj, precipe datenaranĝoj, povas esti sekretaj, patentigitaj ks. Datenaranĝo, kiu ne estas tia, estas libera datenaranĝo. Inter la plej konataj liberaj datenaranĝoj estas HTML, JPEG, Vorbis kaj OpenDocument Format.

Aparataro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas liberaparataraj projektoj temantaj pri:

ktp

Oni ankaŭ raportas pri eldonotaj planoj de ellaborataj aŭtomobiloj.

Libroj ks[redakti | redakti fonton]

  • Liberaj libroj.
    • Tekstaj partoj de ĉiuj projektoj de Vikimedio (ekz. Vikipedio) estas liberaj, kaj kelkaj el la projektoj estas plene liberaj, ĉar ili uzas nur liberajn dosierojn, ordinare entenatajn en la Vikimedia Komunejo. Al tiu libereco ne apartenas ilia senpageco de legado, sencenzureco kaj surloka redaktebleco.[4]
    • La unua elektronika biblioteko, Project Gutenberg, konsistas plejparte el liberaj libroj (vidu en #Vidu ankaŭ).

Ceteraj[redakti | redakti fonton]

  • Liberaj filmoj
    • La aŭtoro de tiuj ĉi dokumentaj filmoj en Esperanto forlasis siajn aŭtorrajtojn pri ili. Tamen ĉe pluuzo oni devas atenti, ke la muziko okaze aŭdebla kaj bildoj videblaj en la filmoj ofte ne estas liaj do probable ne estas liberaj; tial la filmoj ne estas la plej liberaj filmoj (probable ne konformas al iuj difinoj de libera verko), kvankam rimarkinde liberaj; la ebleco de libereco de dokumentaj filmoj dependas de ilia temo.
  • Liberaj trinkaĵoj (kun emfaze liberaj receptoj, kontraste al sekretaj aŭ patentigitaj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Semi-free software (angle). Categories of Free and Non-Free Software. FSF (2009-06-22). Alirita 2009-08-24. — pri duonlibera programaro en la artikolo pri kategorioj de libera kaj nelibera programaro.
  2. Linksvayer, Mike (2009-02-20). Approved for Free Cultural Works (angle). Blogo de Creative Commons. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2009-08-24. — pri aldono de speciala marko al priskribetoj de la liberaj permesiloj.
  3. http://wiki.openmoko.org/wiki/Open_GSM_Radio
  4. Noam Cohen (2009-08-25). Stallman Takes His Free-Software Crusade to Argentina (angle). The New York Times. The New York Times Company. Alirita 2009-09-15.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Leĝaĵoj
  • Permesilo — dokumento per kiu oni oficiale permesas fari ion kun sia verko. De la permesilo dependas ĉu la verko estas libera.
  • "Justa uzo" kaj similaj esceptoj aplikeblas al liberaj verkoj same kiel al malliberaj.
Deponejoj de liberaj verkoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]